Pocdama Interkonsento

La Potsdama[1] aŭ Pocdama[2] Interkonsento estis interkonsento inter tri el la Aliancanoj de la Dua Mondmilito, nome Britio, Usono, kaj Sovetunio, decidita en la germana urbo Potsdam, por la milita okupado kaj rekonstruado de la okupita de aliancanoj Germanio — remetante la iaman enton de la Germana Regno ene de siaj antaŭmilitaj limoj de 1937 — kaj la tutan militkampan eŭropan teritorion de la Dua Mondmilito. Ĝi inkludis ankaŭ la senmilitigon de Germanio, la milit-reparaciojn kaj la procesadon de Militkrimoj.
Komunikita kiel komunikaĵo, la Interkonsento ne estis pactraktato laŭ la internacia juro, kvankam ĝi kreis plenumitajn faktojn. Ĝi estis subskribita la 1an de aŭgusto 1945, fine de la Pocdama konferenco, kaj superplenumita (finigita) de la Traktato por Fina Setligo rilate al Germanio subskribita la 12an de septembro 1990.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Potsdama aŭ Pocdama Deklaro
- Du-plus-Kvar-Kontrakto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Agreements of the Berlin (Potsdam) Conference Arkivigite je 2009-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
- The Road Back Arkivigite je 2013-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Time Magazine la 8-an de septembro 1947
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Potsdamo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ laŭ PMEG: PMEG: Bazaj elparolaj reguloj
- Politiko de la Dua Mondmilito
- Sekvoj de la Dua Mondmilito
- Historio de Potsdam
- 1945 en Usono
- 1945 en Sovetunio
- 1945 en Germanio
- 1945 en Britio
- Rilatoj de Germanio kaj Sovetunio
- Rilatoj de Sovetunio kaj Usono
- Verkoj de 1945
- Traktatoj de la 20-a jarcento
- Internaciaj traktatoj de Sovetunio
- Internaciaj traktatoj de Britio
- Internaciaj traktatoj de Usono
- Traktatoj de la Dua Mondmilito