Podůlší

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Podůlší
municipo
Kolono kun statuaro de La plej santa Triunuo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Podůlší
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Jičín
Administra municipo Jičín
Historia regiono Bohemio
Montaro Jiĉina montetaro
Situo Podůlší
 - alteco 345 m s. m.
 - koordinatoj 50° 28′ 29″ N 15° 20′ 31″ O / 50.47472 °N, 15.34194 °O / 50.47472; 15.34194 (mapo)
Katastro 1,37 km² (137 ha) Podůlší
Loĝantaro 255 (2023)
Denseco 186,13 loĝ./km²
Pejzaĝa regiono Bohemia Paradizo
Unua skribmencio 1399
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 506 01
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0522
NUTS 5 CZ0522 573345
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Podůlší
Retpaĝo: www.moa-jc.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Podůlší estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en Ĉeĥa paradizo en distrikto Jičín. En 2023 ĉi tie vivis 255 loĝantoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Brada-Rybníček, Dílce, Jinolice kaj Železnice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la 3-a de septembro 1399, kiam Detřich z Podůlší vendis sian korton kaj la tutan vilaĝon Podůlší al Kuneš ze Sukorady (apud Hořice) kontraŭ 125 sesdekoj da groŝoj. Ĉirkaŭ la jaro 1500 bradan senjorujon akiris Mikuláš Trčka el Lípa kaj Vlašim, kiu alligis ĝin al senjorujo Veliš. En 1606 liaj sekvantoj vendis ĝin al Jindřich Matyáš Thurn, sed urbon Jičín kaj kelke da ĉirkaŭaj vilaĝoj inkluzive de Podůlší ili alligis al senjorujo Kumburk. La devenaj konstruaĵoj estis sole en malsupra parto de la vilaĝo. La supra parto estiĝadis nur en la jaroj 1756 - 1788. Nova ŝoseo el Jičín ĝis Turnov estis konstruita en la jaroj 1832 - 1838.

La 1-an de julio 1960 estis al Podůlší alligitaj vilaĝoj Brada-Rybníček, Dílce, Jinolice kaj Kbelnice. Tiu ĉi grupiĝo eltenis ĝis la 24-a de novembro 1990, kiam la vilaĝoj denove memstariĝis.

Situo[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas sur la orienta flanko de monteto Brada, en supermara alteco ĉirkaŭ 345 metroj, proksimume 4 km norde de la distrikta urbo Jičín, sur ŝoseo el Jičín ĝis Turnov, kiu apartigas la municipon en du partojn - Hoření kaj Dolení Podůlší. Sudoriente de Dolení Podůlší estas solejo Luňáček, kie antaŭ konstruo de la ova ŝoseo ĝis Turnov estadis ĉe malnova veturigista vojo poŝtkaleŝa gastejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869297
1880249
1890246
1900221
1910202
1921188
JaroLoĝantoj
1930177
1950140
1961137
1970117
1980124
1991171
JaroLoĝantoj
2001241
2014263
2016257
2017255
2018258
2019259
JaroLoĝantoj
2020259
2021237
2022252
2023255

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]