Poddorskij (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
distrikto de Poddorje
ruse: Поддорский район
distrikto de la Novgoroda provinco
La rivero Lovatj, la distrikto Poddorskij
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro Poddorje
Areo 2 954,02 km² (295 402 ha)
Loĝantaro 3 695 (2020)
Denseco 1,25 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81658x-xx-xx
OKATO 49 234 000 000
La distrikto de Poddorje sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Poddorje sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Poddorje sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Poddorsky District, Novgorod Oblast
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

La distrikto de PoddorjePoddorskij distrikto (ruse Поддорский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la vilaĝo Poddorje.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 3695 homoj, la plej malgranda inter la distriktoj de la Novgoroda provinco.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto de Poddorje situas sude en la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 2954,02 km².[3]

Okcidente ĝi najbaras kun la Pskova provinco, norde – kun la distrikto de Volot kaj kun la distrikto de Staraja Russa, oriente – kun la distrikto de Marjovo kaj sude – kun la distrikto de Ĥolm.

La plej granda rivero de la distrikto estas Lovatj. Parton de la distrikto de Poddorje (kaj parton de la distrikto de Ĥolm) okupas la naturrezervejo Rdejskij, kiu kunmetiĝas kun la najbara naturrezervejo en la Pskova provinco.[1]

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La blazono de la distrikto de Poddorje estis oficiale aprobita la 31-an de decembro 2010 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 6684. La blazono estas arĝenta ŝildo kun blua kolono centre, sur la kolono estas tri arĝentaj fontoj kaj kvar fajroj en la anguloj de la ŝildo.[4]

La flago de la distrikto de Poddorje estis oficiale aprobita la 31-an de decembro 2010 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 6685. La flago havas la proporcion 3:2 inter la longo kaj la alto kaj tre similas al la blazono. Anstataŭ la arĝenta fono de la blazono tiu de la flago estas blanka. La kolono havas laĝon 1/5 de la flaga longo.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Поддорский район (ruse). Заповедная Россия. Arkivita el la originalo je 2020-08-04. Alirita 2021-05-04.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-17.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
  4. Герб Поддорского района (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-03-05.
  5. Флаг Поддорского района (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-03-05.