Poděbrady

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Podebrady)
Poděbrady
germane Podiebrad
urbo
Kastelo en Poděbrady
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Poděbrady
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Nymburk
Administra municipo Poděbrady
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Kastelo Poděbrady
Monumento Reĝa monumento
Rivero Elbo
Situo Poděbrady
 - alteco 185 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 33″ N 15° 07′ 08″ O / 50.14250 °N, 15.11889 °O / 50.14250; 15.11889 (mapo)
Areo 33,70 km² (3 370 ha)
Loĝantaro 14 902 (2023)
Denseco 442,2 loĝ./km²
Tabulo Mezelba tabulo
Fondo de burgo 1262–1268
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 290 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0208
NUTS 5 CZ0208 537683
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 9
Bazaj setlejunuoj 16
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Poděbrady
Retpaĝo: www.mesto-podebrady.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Poděbrady (germane Podiebrad) estas konata banloka urbo en Ĉeĥio, situanta en Mezbohemia regiono, apud la rivero Elbo, 48 km oriente de la ĉefurbo Prago. Vivas ĉi tie 14 902 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pňov-Předhradí, Pátek, Vrbová Lhota, Oseček, Sokoleč, Písková Lhota (distrikto Nymburk), Křečkov, Kovanice, Libice nad Cidlinou, Budiměřice, Nymburk kaj Choťánky.

Historio[redakti | redakti fonton]

Eble la plej fama personeco kunigata kun la urbo estas la ĉeĥa reĝo Jiří z Poděbrad

La vilaĝo estiĝis ĉe travadejo en komercvojo el Prago ĝis orienta Bohemio, Silezio kaj Pollando. La nomo estas unuafoje dokumentita en duono de la 12-a jarcento, kiam la vilaĝo apartenis al familio de Sezemic-anoj. En la 2-a duono de la 13-a jarcento reĝo Přemysl Otakar la 2-a lasis konstrui en la loko de fortikigita sidejo akvan burgon, en kies proksimeco ekkreskis urbeto. En la jaro 1345 akiris de Karolo la 4-a la poděbradan sinjorujon sinjoroj el Kunštát kaj ili proprumis ĝin ĝis la jaro 1495. La plej konata el la familio estis Jiří z Poděbrad, kiu en la jaro 1420 naskiĝis en ĉi tiea kastelo, en la jaro 1458 li estis elektita kiel la ĉeĥa reĝo kaj en 1472 li avancis la urbon je urbo. Ferdinando la 1-a envicigis ĝin en la jaro 1539 inter reĝajn kamerajn urbojn. Poděbrady suferis dum la tridekjara milito, pereiga incendio trafis ĝin en 1681, pluaj poste en 1800 kaj 1832. Dum nova konstruado la remparoj estis detruita kaj la fosaĵoj superŝutita, sekve malaperis restaĵoj de pordegoj kaj domoj kun arkadoj en placo. Komence de la 20-a jarcento markis vergisto en interna kortego de la burgo lokon de forta fonto, kiu fariĝis bazo de pli malfrua banlok-afero, eĉ kiam la fontoj kaj ties kuracaj efikoj estis konataj jam pli baldaŭ. La unua banloka sezono okazis en la jaro 1908, sed evoluo de la banloko okazis nur post la unua mondmilito, ekde la jaro 1926 la loka banloko specialiĝas al kuracado de kormalsanoj kaj angiomalsanoj. Mineralakvo nomata Poděbradka estas enboteligata kaj ĝi estas uzata ankaŭ al baniĝado.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 976
18805 736
18906 096
19006 738
19107 165
19217 589
JaroLoĝantoj
19308 967
195010 569
196112 238
197012 935
198013 782
199113 213
JaroLoĝantoj
200113 364
201114 133
201213 891
201414 013
201614 219
201714 025
JaroLoĝantoj
201814 111
201914 186
202014 377
202114 536
202214 317
202314 902

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo sur la dekstra bordo de rivero Elbo estis en lastaj jaroj multekoste renovigita. Sinjoroj el Kunštát disvastigis kaj plifortigis la originan burgon de Přemysl Otakar la II-a, renesanca alikonstruo okazis en la 2-a duono de la 16-a jarcento, nuntempa baroka aspekto estas el la jaroj 17521757. La kastelo estas sidejo de muzeo.

Antaŭ la enirejo en la kastelon situas placo de reĝo Jiří, foje mezepoka staplejo. Aspekto de la domoj devenas el tempo post la jaro 1832. En Poděbrady estas pluraj parkoj. La urbon famigis ankaŭ vitrofarejo, fondita en la jaro 1876; ekde la jaro 1927 la vitrofarejo okupiĝas per produktado de plumbhava facetita kristalo.

Poděbrady proponas ĝuon al ŝatantoj de multaj sportoj, disponeblas hipodromo, tenisejoj, areo por jaĥtado, banejo en lago ĉe Poděbrady k.a.

Gravaj civitanoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĝi ankaŭ estas naskiĝ-urbo de la germana verkisto Hans Janowitz (1890-1954).

Esperanto en Poděbrady[redakti | redakti fonton]

Oficiala adreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (sidejo de la sekretariejo) estas en Poděbrady (kontakto: cea.polnicky ĉe quick.cz).

En la urbo naskiĝis kaj agis František Pytloun, Ladislav Fiala, Josef Chvosta, ankoraŭ vivas Pavel Polnický.

De la 24-a ĝis la 26-a de septembro 2010 okazis en Poděbrady konferenco de ĈEA[1]. Ekde la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2011 okazis la 61-a kongreso de KELI, kaj la 22-a Ekumena Esperanto-Kongreso okazis de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2018 (ĝi estis la 68-a kongreso de KELI kaj la 70-a de IKUE).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.