Podhrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Podhrad
germane Pograd
vilaĝo
Podhrad
Oficiala nomo: Podhrad
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Cheb
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥebio
Konata loko Akva rezervujo Jesenice
Rivero Ohře
Situo Podhrad
 - alteco 440 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 30″ N 12° 23′ 52″ O / 50.05833 °N, 12.39778 °O / 50.05833; 12.39778 (mapo)
Loĝantaro 665 (2021)
Baseno Ĥebia baseno
Unua skribmencio 1287
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 350 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Cheb
Situo enkadre de Cheb
Situo enkadre de Cheb
Vikimedia Komunejo: Podhrad
Portalo pri Ĉeĥio

Podhrad (germane Pograd) estas vilaĝo en Ĉeĥio, unu el partoj de urbo Cheb, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 665 loĝantoj.

Podhrad situas en katastra teritorio Podhrad kaj Dřenice u Chebu.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Podhrad troviĝas proksimume du kilometroj sudoriente de Cheb sur la suda flanko de akva rezervujo Jesenice en supermara alteco 440 metrů.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1287, kiam la vilaĝeto apartenis al burgo en Cheb. De komence de la 15-a jarcento ĝi apartenis al familio Ruduschoj, post la jaro 1470 Podhrad parte proprumis Junckeridoj el Seeberg. En la jaro 1503 akiris Podhrad Crahmeridoj, kiuj tenis ĝin ĝis la jaro 1638, kiam aĉetis ĝin Filip Martini. En tenado de lia familio ĝi estis ĝis l jaro 1724, kiam ĝi fariĝis posedaĵo de Neubergoj. En la jaro 1754 poste akiris la vilaĝon Gableridoj kaj pli poste Opitzidoj. Post la jaro 1945 kaj nuligo de nobelaro en Ĉeĥoslovakio posedaĵo fariĝis la ŝtato. Antaŭ la dua mondmilito vivis en la vilaĝo en 48 domoj 464 loĝantoj. Hodiaŭ ĉi tie vivas ĉirkaŭ 200 homoj.

Dum la unua mondmilito estis en Podhradu establita tombejo de militkaptitoj, kie ripozas 420 rusoj, 225 muslimoj el diversaj landoj kaj 46 italoj. Pli poste ĉi tie estis sepultitaj ankaŭ 13 anoj de la soveta armeo falintaj en la dua mondmilito.[1]. Iliajn viktimojn rememorigas monumentoj kun ortodoksa kruco kaj duonluno. Tiu ĉi tombejo, kiu antaŭ longe ne remorigis tombejon, kaj kelkaj civitanoj eĉ ne sciis, ke ĝi ekzistas, estis en la jaro 2009 revitaligita por sume 1 089 000 da ĉeĥaj kronoj.[2]. Urbo Cheb akiris doton en alteco 867 miloj da kronoj de Ministerio de enlando de Ĉeĥio.[2]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869461
1880443
1890397
1900543
1910584
1921506
JaroLoĝantoj
1930810
1950446
1961314
1970288
1980315
1991298
JaroLoĝantoj
2001345
2011503
2021665

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Milita tombejo Podhrad kaŝas 704 faklintoj MestoCheb.cz, 2009-03-02
  2. 2,0 2,1 Vojenský hřbitov Podhrad MestoCheb.cz, 2009-09-23