Podhradí (distrikto Cheb)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50°15′20″N 12°12′07″E  /  50.25556°N, 12.20194°O / 50.25556; 12.20194 (Podhradí (distrikto Cheb)) (mapo)
Podhradí
germane: Neuberg
municipo
Podhradí 2008-10-13.JPG
Parto de municipo Podhradí kaj ruinoj de burgo Neuberg
Flag of Podhradí CZ.svg
Flago
Podhradí CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Podhradí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Smrčiny
Rivero Ašský potok
Situo Podhradí
 - alteco 562 m s. m.
 - koordinatoj 50°15′20″N 12°12′07″E  /  50.25556°N, 12.20194°O / 50.25556; 12.20194 (Podhradí (distrikto Cheb)) (mapo)
Katastro 6,36 km² (636 ha) Podhradí u Aše
Loĝantaro 197 (2019)
Denseco 30,97 loĝ./km²
Unua skribmencio 1288
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 351 23
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0411
NUTS 5 CZ0411 538817
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Podhradí (Cheb District)
Retpaĝo: www.oupodhradi.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Podhradí (germane: Neuberg aŭ ankaŭ Neuberg bei Asch) estas municipo en Ĉeĥio, kiu troviĝas en distrikto Cheb, regiono Karlovy Vary.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Turo de burgo Neuberg

Podhradí situas sur maldekstra flanko de rojo Ašský potok proksimume 5 kilometroj norde de , en supermara alteco 562 metroj. La municipo etendiĝas sub promontoro, sur kiu situas restaĵoj de burgo Neuberg el la 13-a jarcento.

Podhradí estis antaŭ la dua mondmilito memstara municipo, poste ĝi kreis unuecan municipon komune kun vilaĝoj Doubrava kaj Kopaniny. En la jaro 1975 ĝi estis aligita al Aš, kaj ekde la jaro 1990 ĝi estas denove memstara municipo.

Al Podhradí apartenas solejo Marak, en kiu situas 12 domoj. En la pasinteco al Podhradí apartenis ankaŭ loĝloko kun kastelo Smrčina kaj vilaĝoj Elfhausen kaj Kamenná, el kiuj Elfhausen jam memstare ne plu ekzistas kaj Kamenná hodiaŭ falas sub municipo Krásná.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1288.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
Jaro 1850 1930 1947 1961 1970 2001 2006 2015
Nombro de loĝantoj 1919 2002 540 321 257 166 175 193

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 22 metroj alta turo de burgo Neuberg el la 13-a jarcento
  • Ruinoj de Supra kaj Malsupra kasteloj
  • Preĝejo de Bona Paŝtisto el la jaroj 1470–1490
  • Monumento al viktimoj de militoj el la jaroj 1848–1849, 1859 kaj 1866 konstruita en la jaro 1893
  • Monumento al viktimoj de la unua mondmilito
  • Pentaj krucoj