Podil-sinagogo

Podil-sinagogo aǔ: Rozenberg-sinagogo (ukraine: Синагога на Подолі, hebree: בית הכנסת הכוראלי הגדול) estas judisma liturgiejo en la kieva kvartalo Podil, en Ukrainujo.[1]
En la 1895-a jaro Gabriel Jakob Rozenberg ebligis konstruon de unua sinagogo en Kievo.[2], kies etengigon ebligis en la jaro 1916-a Vladimir Gincburg, filo de la bankisto Horacio Gincburg. En la 8.4.1929 la urba konsilio decidis ties malfermon kaj pluan utiligon kiel stalon rajdadan.
Post la Dua Mondmilito iĝis reuzo sakrala: la unua rabeno fariĝis Jicĥak Ŝleĥtman (1880–1953). Post lia morto gvidanto estis Avrum Paniĉ (1881–1965). Dum la 1950-a jaroj frekventis ĝis 30 miloj da fideluloj ĉi lokon, okaze de gravaj festotagoj. Fankte temis pri la unusola aktiva sinagogo en tuta Kievo.
En 1969 oni aldonis bakejon specialiĝintan pri macaĵoj. En 1990 nomumiĝis Jakov Blajĥ ĉefrabeno tiel kieva kiel ukrainuja. Jeŝivo kaj juda gimnazio ankaŭ malfermiĝis. Kiam en la 4.3.1992 la prezidanto de memstara Ukrainujo sibnis dekreton pri redono de religiaj objektoj al ĉiuj konfesioj kaj religioj, estiĝis kompleta rehavigo de la tuto al la juda komunumo de Kievo. En septembro 2002 okazis profunda restaŭrado.[3]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Київська велика хоральна синагога" - ĉe: wikimapia.org
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Хазары и славяне. Евреи и Киевская Русь"
- ↑ "Jewish influence: Synagogue on Podol"
- ↑ Jevgeni Ziskind:"Synagogue in Podol removes Scaffolding"