Podmokly (Děčín)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Podmokly
Podmokly
germane Bodenbach
urba parto
Strato Bezručova, en fono preĝejo de Francisko el Asizo
Blazono
Oficiala nomo: Podmokly
Kromnomo: Děčín IV-Podmokly
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Děčín
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia mezmontaro, Elba Grejsmontaro
Konata loko Paŝtista muro
Domoj 646 2009
Riveroj Elbo, Jílovský potok
Situo Podmokly
 - koordinatoj 50° 46′ 28″ N 14° 11′ 56″ O / 50.77444 °N, 14.19889 °O / 50.77444; 14.19889 (mapo)
Katastro 6,88 km² (688 ha) Podmokly
Loĝantaro 5 376 (2021)
Denseco 781,4 loĝ./km²
Unua skribmencio 1407
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 405 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Podmokly (Děčín)
Portalo pri Ĉeĥio

Podmokly (germane Bodenbach) estas IV-a parto de statuta urbo Děčín en Ĉeĥio. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de Elbo kaj trafluas tra ĝi rojo Jílovský potok. La propra Děčín (Děčín I) situas sur la dekstra bordo de Elbo. Ĝis la jaro 1942 Podmokly estis memstara urbo. Estas ĉi tie registritaj 646 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 5 376 loĝantoj.

Děčín IV-Podmokly situas en katastra teritorio Podmokly kun areo 6,88 km². En la katastra teritorio Podmokly situas ankaŭ partoj Rozbělesy (V), Letná (VI), Václavov (XXII) kaj Popovice (XXIII).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1407.

En Podmokly vivis ekde ĉiam plimuulto de loĝantoj de germana nacieco. Parto de germanoj fuĝis tuj en la unuaj tagoj post la 9-a de majo 1945, la 16-an de majo 1945 alveturis ĝis Podmokly Revoluciaj gardoj. La germanaj loĝantoj estis senigitaj de la ĉehĥoslovaka civitaneco kaj en kelkaj ondoj plimulte deportitaj en Germanion aŭ en internejojn. La malplenajn loĝejojn sekurigis polico kaj preparis ilin por alvenontaj ĉeĥaj enloĝigontoj, multaj domoj fariĝis celo de marodado.

En Podmokly troviĝas Urba teatro Děčín, Paŝtista muro kun ZOO Děčín kaj multe da ĉiovendejoj. Tra Podmokly trafluas Jílovský potok.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 049
18806 049
18905 510
190010 782
191013 412
192114 387
JaroLoĝantoj
193022 658
195014 004
19617 961
19707 904
19806 738
19915 986
JaroLoĝantoj
20015 669
20115 159
20215 376

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Francisko el Asizo
  • Evangelia preĝejo
  • Ŝafina ponteto – ŝosea ponto el la jaro 1561
  • Bierfarejo Děčín, domo n-ro 2, strato Sofijská
  • Jordanka – eksa filio de ĉokoladejo de dresdena firmao Jordan & Timaeus, domo n-ro 14 en stratoj Tržní kaj Zbrojnická
  • Děčín ĉefa stacidomo konstruaĵo de stacidomo n-ro 89
  • Restoracio Paŝtista muro – belvideja restoracio sur Paŝtista muro el la jro 1905
  • Sinagogo, domo n-ro 663

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]