Podolí I estas vilaĝo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono en distrikto Písek. Vivas ĉi tie 365 loĝantoj (2022). Pro ekzistado de plua setlejo kun la sama nomo (Podolí II, parto de municipo Předotice) en la distrikto ĝi estas distingata per romia cifero I.
Kapelo de Ĉielpreno de Virgulino Maria en vilaĝo Rastory.
Kruco en la municipo direkte al Rastory
Kruco ĉe ŝoseo en la municipon direkte de Písek
Monumento al viktimoj de ambaŭ mondmilitoj
Ŝoseaj pontoj en la loka parto Podolsko: Ĉenponto en Stádlec kaj Ponto Podolsko. En la jaro 1846 estis metita baza ŝtono al konstruado de pendoponto, kiu sekurigis kunigon de ambaŭ bordoj de rivero Vultavo. En la jaro 1939 estis komencita konstruado de la nova ponto kaj en la jaro 1942 la nova ferbetona ponto trans Vultavo estis finita.