La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1237.
En la jaro 1805 la municipo havis 74 domojn kaj 447 loĝantojn. En majo de la sama jaro incendio neniigis 28 domojn. En la jaro 1805, antaŭ nelonge antaŭ la batalo ĉe Slavkov, kampadis la 18-a kaj la 19-a de novembro ĉe la municipo rusa soldataro. Tiu estis la 20-an de novembro elpelita fare de francaj soldatoj, kiuj prirabis ĉi tiean kastelon, la birfarejon kaj grenejon. Al la marodado poste aldoniĝis la lokaj servutuloj. La 27-a–29-a de novembro estis en la kastelo komandantejo de la franca rajdista rezervistaro de marŝalo Murat kaj la 29-an de novembro estis en la municipon alikomandita peza rajdistara divizio de generalo d'Hautpoul. Sed la bataloj en la batalo ĉe Slavkov evitis al la municipo.[1][2]
La arkeologia mapo de la katastro de municipo (simile kiel de la tuta podobně Brna valkadrono) estas riĉa kaj bunta; inter la ceteraj arkeologiaj lokoj elstaras precipe la jenaj du:
Sur la altaĵo Žuráň estis en la jaro 1853 hazarde kaj nur parte malkovrita kaj en la jaroj 1948-1950 komplekse traesplorita granda tumulo el tempo de migrado de nacioj, kiu kaŝis kelke da riĉaj (sed nelonge post la enterigo ŝtelitaj) tomboj. Estis entombigitaj en ili membroj de la plej supera tavolo de la ĝermanaaristokratio el fino de la 5-a jarcento (laŭ iuj historiistoj de herula reĝo Rodolfo) kaj el komenco de la 6-a jarcento (eble de langobarda reĝo Wacho).
El altaĵo Žuráň situanta sur la suda rando de la katastro de municipo, gvidis la 2-an de decembro en la jaro 1805Napoleon Bonaparte la tn.. "Batalon de tri imperiestroj" - batalon ĉe Slavkov, en kiu batalis la armeo de Franca imperio gvidata de Napoleono kontraŭ la armeo de aliancanoj, de Rusio frunte kun Aleksandro la 1-a kaj Aŭstrio subgvide de imperiestro Francisko la 1-a; batalis ĉi tie kontraŭ si proksimume 160 000 viroj, el kiuj ĉirkaŭ 35.000 ĉi tie falis. La militaj eventoj grave signis la municipon, simile kiel vicon da pluaj municipoj en la vasta ĉirkaŭaĵo.
Por la memoro de tiu ĉi batalo estas ĉi tie granita soklo kun devene metala tabulo ilustranta la planon de la batalkampo kun markitaj transŝovoj de la taĉmentoj.
Sur l okcidenta deklivo de Žuráň troviĝas malgranda gruza minejo. Ekde la jaro 1984 ĝi estas protektata kiel naturmemorindaĵo por ĉi tiea varmama stepa vegetaĵaro. Antaŭvespere de la batalo ĉe Slavkov ĉi tie en sia kaleŝo tranoktis imperiestro Napoleono.
↑ 1,01,1Hochel, Marian; a kol.. (2011) Bojiště Bitvy tří císařů u Slavkova: Průvodce po památkové zóně, 2‑a eldono, Brno: ĈSNK, p. 51–56. ISBN 978-80-254-6229-4.
↑
Kopecký, František. (2009) O slavkovské bitvě – dopady a tradice. Brno: Onufrius, p. 123–126. ISBN 978-80-903881-6-1.