Lapona paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Poecile cinctus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lapona paruo
Lapona paruo
Lapona paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Poecile
Specio: P. cinctus
Poecile cinctus
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ovoj de Poecile cinctus lapponicus - Muzeo de Tuluzo

La Lapona paruo, Siberia paruoGrizkapa paruo (Poecile cinctus, iam Parus cinctus) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ĝi estas disvastigata kiel loĝanto kaj reproduktanto tra subarkta Skandinavio kaj norda Azio, kaj ankaŭ en Nordameriko en Alasko kaj en malproksima nordokcidento de Kanado. Ĝi estas manĝanto ĉefe de semoj de koniferoj. Ĝi estas loĝanto, kaj plej parto de birdoj ne migras. Ili loĝas en arbaroj de poploj kaj koniferoj.

Ĝi estas tre granda paruo, 13.5–14 cm longa kun pezo de 11–14.3 g. La kapo, nuko kaj dorso estas malhelbrunaj kun blankaj vangoj kaj nigra gorĝo; la flugilplumoj estas nigrecaj kun palaj bordoj, kaj la subaj partoj estas blankecaj kun helbrunruĝecaj flankoj iom ruĝecaj.

Ili nestumas en jam uzitaj nestoj de pegoj aŭ elofsas proprajn en molaj sekaj arboj.

Iam ĝi estis lokita en la genro Parus kun plej parto de aliaj paruoj, sed analizoj de DNA kaj de morfologio sugestas, ke separi Poecile pli akurate kongruas kun la rilatro inter tiuj birdoj (Gill et al., 2005). La American Ornithologists' Union traktis Poecile kiel distinga genro de iu tempo. La nomo de la genro Poecile estas ofte traktata kiel ina (kun finaĵoj por specioj kiaj cincta); tamen tion ne specifis la origina genraŭtoro Johann Jakob Kaup, kaj laŭ ICZN la nomo de la genro estu vira kun finaĵoj kiaj cinctus (del Hoyo et al. 2007).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Parus cinctus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • del Hoyo, J., Elliot, A., & Christie D. (eds). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
  • Gill, F. B., Slikas, B., & Sheldon, F. H. (2005). Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo