Poezia Edda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poezia Edda (alternative pliesperantigite "Poezia Eddo" aŭ "Poezia Edao"), ankaŭ konata kiel Sæmundar Edda: poemaro en la pranorvega/praislanda lingvo, konsistanta en poemoj pri dioj kaj herooj. La tekstoj verŝajne estis unue buŝaj, eble verkitaj inter la jaroj 800-1000 en Norvegio kaj Islando. La plej aĝa skribita teksto estas Codex Regius, farita en la 13-a jarcento en Islando kaj nun denove tie, post longa tempo en la Reĝa Biblioteko (Det Kongelige Bibliotek) en Kopenhago. La verkistoj estas anonimaj.

La Poezia Eddo enhavas la jenajn poemojn:

Di-poemojn:

Hero-poemojn:

La heropoemoj grandparte temas pri la sama rakontaro kiel la posta germanlingva La Kanto de la Nibelungoj, do pri okazintaĵoj ne en Islando, nek en Skandinavio, sed en Rejnlando sur la eŭropa kontinento.

Vidu ankaŭ Proza Edda