Poezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tabuleto de la Eposo pri Gilgameŝ en la akada lingvo konservita en la Brita Muzeo; tekstero pri la granda diluvo pri kio poste esperanta poeto Abel Montagut verkos la Poemon de Utnoa.
Kaligramo (bildoforma poeziaĵo) de Guillaume Apollinaire.
Supozebla portreto de Garcilaso de la Vega, kiu enkondukis la dekunusilaban verson italecan en la hispana poezio.
Portreto de Dante Alighieri, kreinto de la strofo nome katenitaj tercetoj, fare de Sandro Botticelli.
César Vallejo, perua moderna poeto, kiu krome kreis personajn vortojn, do poeziarto eĉ povas (rajtas) krei la lingvaĵon mem.

Poezioversarto (de la greka ποίησις pOjesis = verkado, agado, kreado; adotado; fabrikado; komponado, poezio; poeziaĵo; < ποιέω 'fari, fabriki; generi, naski; akiri; okazigi; krei') estas literatura ĝenro, en kiu estas aparta emfazo je la beleco aŭ estetiko de la uzata lingvaĵo pere de la lerta uzado de la vorto kompare kun la nura signifo. Tion oni atingas interalie per ritmigita lingvaĵo en versoj, per rimoj kaj per aliteracio. Poezio kontrastas al la prozo.

La poezio kutime estas dividata el la klasika epoko laŭ tri subĝenroj: liriko, nome poezio kantata kun akompano de liro, rakonta poezio kaj versteatro. Kontraste al la longaj verkoj de la rakonta poezio, lirikaj verkoj estas kutime malpli longvaj verkoj, kiuj elvokas emociojn ĉe la leganto. La diferenco de versteatro al la aliaj du subĝenroj estas ke ĝiaj verkoj estas teatraĵoj, do estas prezenteblaj (ludeblaj) sursceneje. Ĉar tiu kaj la rakonta poezio estas apartaj subĝenroj, kutime oni subkomprenas ĝenerale kiel poezio ĉefe la aludojn al la lirika poezio, kvankam historie ĝi estas nur unu el la tri klasikaj tipoj de poezio.

Poezio estas ankaŭ konsiderita kiel unu el la «tekstaj tipoj» (tio estas, tipo de teksto).[1]

Poezian verkon eblas nomi poeziaĵoversaĵo; dum "poeziaĵo" estas uzata por verkoj el ĉiuj ĝenroj de la poezio, "versaĵo" kutime estas uzata nur por pli mallonga lirika verko. Foje ankaŭ la vorto poemo estas uzata por ajna poezia verko, sed en Esperanto tiu vorto ofte havas pli striktan signifon de verko de la rakonta poezio (vidu la artikolon poemo).

Aŭtoro de poezio nomiĝas poetoversisto. Foje la vorto uziĝas en la signifo de homo kun grandaj povoj de imago kaj lingva esprimado. La vortplekto Mizera poeto parolas iomete ŝerce pri homo kun altaj aspiroj sed sen sufiĉaj materiaj rimedoj. La alegoria atributo de la poeto estas Pegazo - ĉevalo kun flugiloj. En la historio la unuaj poetoj esprimis sin kantante, kiel ankoraŭ hodiaŭe okazas en Brazilo.

Por la antikva poezio estis tipa la pieda versolibera verso, por la mezepoka ĝis romantika poezio la rimo; la moderna poezio denove revenas al la libera verso sed eksperimentas ankaŭ per la antikvaj formoj, donante al ili novajn signifojn ofte stilrompemaj.

Historia evoluo de la termino kaj koncepto

Grekio

Origine en la unuaj okcidentaj pripensadoj pri literaturo, nome tiuj de Platono, la greka vorto koresponda al «poezio» enhavis la nuntempan koncepton de literaturo. La termino «poiesis» signifis «faro», en teknika senco, kaj aludis al ĉia metia laboro, inklude tiun kiun faris artisto. Tia artisto estas la ποιητής (poietés) 'kreanto, aŭtoro; fabrikanto, manfaranto; faranto, leĝofaranto; poeto', inter la multaj eblaj tradukoj por la vorto. Sekve, «poiesis», estis termino kiu aludis al la kreativa agado kiel agado kiu havigas ekziston al io kio ĝis tiam ne havis ĝin.[2] Aplikita al la literaturo, ĝi referencis al la kreativa arto kiu utiligis lingvaĵon.

La greka poezio karakterizis ĉar temas pri komunikado ne cele al legado, sed al ludado antaŭ espektantaro fare de individuo aŭ ĥoruso kun akompano de muzika instrumento.[3]

En sia verko Respubliko, Platono starigas tri tipojn de «poezio» aŭ subĝenroj: la imita poezio, la neimita poezio kaj la eposo. Ĉar la literatura pripensado de Platono troviĝas en la interno de alia multe pli amplaksa, de metafizikaj dimensioj, la kriterio uzata de la greka filozofo por starigi tiun trioblan distingon ne estas literatura, sed filozofia. Platono dekomence priskribas la teatran kreadon, nome teatro, kiel «imita poezio» ĉar la aŭtoro ne parolas sianome, sed paroligas aliulojn; li priskribas, siaflanke, kiel «neimita poezio» tiun verkon kie la aŭtoro ja parolas sianome, alude precize al ditirambo, nome religia kompono honore de Dionizo; kaj laste, starigas trian tipon de poezio en kiu la voĉo de la aŭtoro miksiĝas kun tiu de aliaj, nome la roluloj, kaj tie estas la eposo.[4]

El tiu unua platona klasigo, elvenas la origino de la ligo de la poezia ĝenro kun la karaktero de la voĉo de la aŭtoro. Aliflanke la uzado de verso ne estas tiurilate elstara, ĉar la antikva literaturo estis komponita ĉiam per versoj (inklude teatron).

Kiel dirite, Platono pritraktas la literaturon en la kunteksto de sia traktado de iaj filozofiaj problemoj. Aristotelo la unuan fojon frontos la laboradon de literatura teorio sendependa. Lia ŝlosila verko tiurilate estas Poetiko (ĉ. 334 a.K.), tio estas, lia verko pri poezio.

Aristotelo enkondukas, unue, elementon novan en la priskribo de poezio, kiam li rimarkas ke, ĉe la lingvaĵo (nome la «imita rimedo» karakteriza de poezio), en difinataj ties formoj oni povas utiligi, krome, aliajn rimedojn kiaj la harmonio kaj la ritmo. Tiele, en la teatraj subĝenroj, la muzika poezio kaj la ditiramboj.

Due, kiam pli primeditas pri la formo de imitado, distingas inter rakonto pura aŭ kiel propra nomo (ditirambo) kaj alterna rakonto (eposo), kio iĝas divido simila al tiu establita de Platono.[5]

Funkciado

Ĝi estas unu el la manifestoj artaj plej antikvaj. La poezio utiligas diversajn rimedojn aŭ procedurojn: je niveloj fon-fonologia, kia la sono; semantikaj kaj sintaksa, kia la ritmo; aŭ pro la transpaŝo inter versoj de vortoj, same kiel pro la amplekso de signifo de la lingvaĵo.

Por kelkaj modernaj aŭtoroj, la poezio praviĝas ĉe la renkonto kun ĉiu leganto, kiu havigas novajn sencojn al la verkita teksto. De antikve, la poezio estas ankaŭ konsiderata de multaj aŭtoroj realo spirita kiu estas trans la arto; laŭ tiu koncepto, la kvalito de ĉio poezia transirus el la etosoj kaj de la lingvo kaj de la lingvaĵo. Komune dirite, la poezio estas formo esprimi emociojn, sentojn, ideojn kaj konstruaĵoj de la imagopovo.

Kvankam antikve, kaj la teatro kaj la eposo kaj la liriko estis verkitaj lau metrikaj versoj, la termino poezio estas rilatigita plej ofte kun la liriko, kiu, laŭ la Poetiko de Aristotelo, estas la ĝenro en kiu la aŭtoro esprimas siajn sentojn kaj vidojn personajn. En pli etenda senco, oni diras, ke havas «poezion» situojn kaj aĵojn kiuj inspiras sensaciojn kortuŝajn aŭ misterajn, ensonĝigojn aŭ ideojn de beleco kaj perfekteco. Tradicie referenca al la ama pasio, la liriko ĝenerale, kaj speciale la nuntempa liriko, alfrontis temojn kaj sentivajn kaj filozofajn, metafizikajn kaj sociajn.

Sen temara specifeco, la moderna poezio difiniĝas per sia kapablo sintezi kaj asociigi. Ties ĉefa ilo estas la metaforo; tio estas, la esprimo kiu enhavas kaŝe komparon inter terminoj kiuj nature sugestas unuj la aliajn, aŭ inter kiuj la poeto trovas subtilajn similecojn aŭ alproskimiĝojn. Kelkaj aŭtoroj moderne diferencigis metaforon disde komparo, nome vortoj kiujn la tradicia retoriko parencigas. Ĉe tiuj aŭtoroj, la komparo estas la konstruaĵo de nova realo semantika pere de signifoj kiuj are sugestas unuvojan sencon kaj samtempe distingan kaj fremdan.

Piedoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Piedo (poetiko).

En klasika (precipe latina kaj greka) poetiko piedo estas la plej malgranda parto de verso, kiu estas ritme aŭtonoma, la elemento de la metriko. Oni distingas ekzemple inter jenaj piedoj:

  • amfibrako: ̆ ¯ ̆ ("Tra densa mallumo briletas la celo")
  • anapesto: ̆ ̆ ¯ ("Ne riproĉu la sorton, ho juna animo")
  • daktilo: ¯ ̆ ̆ ("Kanto sincera de mia animo")
  • jambo: ̆ ¯ ("Mi amis vin")
  • tribrako: ̆ ̆ ̆ ("")
  • trokeo: ¯ ̆ ("En la mondon venis nova sento")
  • spondeo: ¯ ¯ ("")

(Ĉiuj ekzemploj el la Fundamenta krestomatio).

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Fernando Cabo Aseguinolaza kaj María do Cebreiro Rábade, «A poesía», paĝo 296.
  2. Manuel Asensi Pérez, Historia de la Teoría..., paĝo 36.
  3. Bruno Gentili, Poesía y público..., paĝo 20.
  4. Manuel Asensi Pérez, Historia de la teoría de la literatura..., paĝo 51.
  5. Manuel Asensi Pérez, Historia de la teoría de la literatura..., paĝo 68.

Bibliografio

Fontoj

  • Asensi Pérez, Manuel, Historia de la teoría de la literatura (desde los inicios hasta el siglo XIX, Tirant Lo Blanch, Valencia, 1998. ISBN 978-84-8002-712-0
  • Cabo Aseguinolaza, Fernando y María do Cebreiro Rábade Vilar, «A poesía», en Arturo Casas (coord.), Elementos de crítica literaria, Xerais, Vigo, 2004, págs. 295-339. ISBN 978-84-9782-253-4
  • Gentili, Bruno, Poesía y público en la Grecia antigua, Quaderns Crema, Barcelona, 1996. ISBN 84-7769-070-7

Alia

  • Varela Merino, Elena; Moíno Sánchez, Pablo y Jauralde Pou, Pablo, Manual de métrica española. Madrid: Castalia, 2005.
  • Andrés Toledo, Guillermo: El ritmo en el español. Madrid: Gredos, 1988.
  • Baehr, Rudolf: Manual de versificación española. Madrid: Gredos, 1997.
  • Bonnín Valls, Ignacio: La versificación española. Manual crítico y práctico de métrica. Barcelona: Ediciones Octaedro, 1996.
  • Bustos Gisbert, José M.: La introducción del encabalgamiento en la lírica española. Salamanca: Universidad de Salamanca. Ediciones Universidad Salamanca, 1996.
  • Butiñá, Julia: Métrica comparada: (española, catalana y vasca). Madrid: Universidad Nacional de Educación a Distancia, 1994.
  • Carvajal, Antonio: De métrica expresiva frente a métrica mecánica : ensayo de aplicación de las teorías de Miguel Agustín Príncipe. Huétor Vega (Prov. Granada): Carvajal Milena, Antonio, 1995.
  • Domínguez Caparrós, J.: Contribución a la bibliografía de los últimos treinta años sobre métrica española. Madrid: C.S.I.C., 1988.
  • Domínguez Caparrós, J.: Métrica y poética. Bases para la fundamentación de la métrica en la moderna teoría literaria. Madrid: U.N.E.D., 1988.
  • Domínguez Caparrós, J.: Métrica española. Madrid: Síntesis, 1993.
  • Domínguez Caparrós, J.: Métrica comparada: española, catalana y vasca. Guía didáctica. Madrid: U.N.E.D., 1994.
  • Domínguez Caparrós, J.: Estudios de métrica. Madrid: U.N.E.D., 1999.
  • Domínguez Caparrós, J.: Análisis métrico y comentario estilístico de textos literarios. Madrid: Universidad Nacional de Educación a Distancia, 2002.
  • Domínguez Caparrós, J.: Diccionario de métrica española. Madrid: Alianza Editorial, 2004.
  • García Calvo, Agustín: "Tratado de Rítmica y Prosodia y de Métrica y Versificación".Zamora: Lucina, 2006.
  • Gómez Bravo, Ana María: Repertorio métrico de la poesía cancioneril del siglo XV. Alcalá de Henares : Universidad de Alcalá de Henares. Servicio de Publicaciones, 1998.
  • Herrero, José Luis: Métrica española. Teoría y práctica. Madrid: Ediciones del Orto, 1995.
  • López Estrada, F.: Métrica española del siglo XX. Madrid: Gredos, 1987.
  • Mario, Luis: Ciencia y arte del verso castellano. Miami: Ed. Universal, 1991.
  • Navarro, Tomás: Métrica española. Reseña histórica y descriptiva. Nueva York, 1956.
  • Porcu, Giancarlo, Régula castigliana. Poesia sarda e metrica spagnola dal '500 al '700 (Regla castellana. Poesía sarda y métrica española desde el siglo XVI asta el siglo XVIII). Nuoro: Il Maestrale, 2008. [1]
  • Quilis Morales, Antonio: Fonética acústica de la lengua española (1º Ed.). Madrid: Gredos, 1987.
  • Quilis, Antonio: Métrica española. Barcelona: Ariel, 2004.
  • JJHJ, Jork: 777 Poemas y un corazón, capítulo 1, 77 Poemas y una Historia". México: Publicaciones UAA, 2009.
  • Torre, Esteban: El ritmo del verso: estudios sobre el cómputo silábico y distribución acentual a la luz de la métrica comparada. Murcia: Editum: Ediciones de la Universidad de Murcia, 1999.
  • Torre, Esteban: Métrica española comparada. Sevilla: Servicio de Publicaciones de la Universidad de Sevilla, 2000.

Eksteraj ligiloj

Pri kanta poezio, vidu ligilojn en artikolo "Muziko".