Pogromo de Kielce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Domo str. Planty n-ro 7 en 2006 (kie okazis la pogromo)
Stanisław Mikołajczyk, li kiel la unua priskribis la Pogromo de Kielce kiel provokon de la soldatoj de la komunisma Korpuso pri Interna Sekureco
La memortabulo pri la viktimoj de la Pogromo de Kielce, en la jaro 1990 muntita ĉe la muro de la domo, str. Planty n-ro 7, laŭ iniciato de Lech Wałęsa pere de la Fondaĵo de Familio Nissenbaum

La pogromo de Kielce estis kontraŭ-juda pogromo kiu okazis en Kielce, la 4-an de julio 1946. Farita de loĝantoj de la urbo, soldatoj de la komunisma Korpuso pri Interna Sekureco kaj milico. Pri tio kiel la unua informis Prezidanto de Pola Popola Partio Stanisław Mikołajczyk ke tio estis provoko de la soldatoj de la komunisma Korpuso pri Interna Sekureco. En ĝi 37 judoj estis mortigitaj kaj 35 estis vunditaj, pereis ankaŭ 3 poloj.

Kiam okazis la pogromo, la juda loĝantaro de Kielce konsistis el 200 judoj travivintaj la holokaŭston kaj reirintaj hejmen post la milito. La pogromo komencis ĉar disvastiĝis la onidiro ke la judoj de Kielce forrabis kristanajn infanojn. Ĉi tiu pogromo estas aparte signifa en la juda historio, ĉar ĝi okazis nur kelkajn monatojn post fino de holokaŭsto, kaj ĝi helpis konvinki la malmultajn judojn kiuj ankoraŭ restis en Orienta Eŭropo elmigri al Israelo kaj kontribuis al disvastigo de stereotipo pri polo-antisemito.

Czesław Kaczmarek, la dioceza episkopo en Kielce en la jaroj 1938–1963 - li establis komisionon por esplori ties cirkonstancojn de la Pogromo de Kielce
La tombo de la viktimoj de la Pogromo de Kielce en la juda tombejo en Kielce

Post Pogromo de Kielce Czesław Kaczmarek, la dioceza episkopo en Kielce en la jaroj 1938–1963 - li establis komisionon por esplori ties cirkonstancojn de la Pogromo de Kielce. Prezidantecon de la komisiono transprenis pastro profesoro Mieczysław Żywczyński. Konkludoj de la komisiono estis fundamento de la verkita la 1-an de septembro 1946 raporto, kiun Kaczmarek transdonis al la usona ambasadoro Arthur Bliss Lane, kun kiu episkopo Kaczmarek jam de aŭtuno 1945 li ligis amikajn rilatojn kun ambasadoro de Usono, kaj de tiam (1945) tio kaŭzis ekinteresiĝon de la Ministerio de Publika Sekureco.

La 20-an de januaro 1951 episkopo Kaczmarek estis arestita kun riproĉoj de spionado favore al Usono kaj Apostola Seĝo, faŝismigo de la socia vivo, kontraŭleĝa valuto-komerco kaj kunlaboro kun germanoj. En enketa arestejo de la ministerio estis torturita la tutan tempon.

Dum falsigita de komunistaj regopovoj proceso, kiu komenciĝis la 14-an de septembro ĉe Armea Regiona Juĝejo en Varsovio kaj daŭris ĝis la 22-a li konsentis kun riproĉataj agoj. La akuzaĵo estis sankciita en Moskvo. Li estis kondamnita al 12 jaroj de enkarcerigo pro gvidado de kontraŭŝtata kaj kontraŭpopola centro kaj pro kunlaboro kun germanoj, provo faligi la reĝimon de la Pola Popola Respubliko kaj propagando por vaŝingtonaj-vatikanaj potenculoj. Ceteraj pastroj estis kondamnitaj al 10, 9 kaj 6 jaroj kaj fratino al 5 jaroj. La proceso estis ankaŭ vualita atako kontraŭ kardinaloj Adam Sapieha, August Hlond kaj primaso Stefan Wyszyński.

Post lia morto en la jaro 1990 episkopo Kaczmarek estis postmorte senkulpigita kaj rehonorigita. En 1991 urba konsilantaro de Kielce ŝanĝis stratnomon de komunisto Marceli Nowotko je Episkopo Czesław Kaczmarek.

En 2008 aperis publikaĵo de Instituto pri Nacia Memoro „Wokół pogromu kieleckiego” (Ĉirkaŭ la pogromo de Kielce), redaktita de Leszek Bukowski, Andrzej Jankowski kaj Jan Żaryn. La esploristoj inklinas al hipotezo pri provoko de sovetiaj regopovoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]