Pohela Baiŝaĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buntkolora celebrado de Pahela Baiŝaĥ en Dako.

Pohela BaiŝaĥPahela Baiŝaĥ (en bengala lingvo: পহেলা বৈশাখ, signife: unua el Baiŝaĥ) aŭ Bangla Noboborŝo (en bengala lingvo: বাংলা নববর্ষ, signife: Bengala Novjaro) estas la unua tago de la bengala kalendaro. Ĝi estas celebrata la 14an de aprilo kiel nacia ferio en Bangladeŝo kaj la 14an aŭ la 15an de aprilo en la ŝtatoj de Barato nome Okcidenta Bengalio, Tripuro kaj partoj de Asamo kaj Odiŝo, fare de personoj de Bengalia heredo, sen rilato al la respektivaj religioj.[1]

La festivala dato estas elektita laŭ la suna bengala kalendaro kiel la unua tago de la unua monato Baiŝaĥ.[2] Tiele la tago ĉiam falas sur aŭ ĉirkaŭ la 14an de aprilo ĉiujare en la gregoria kalendaro.[3] La sama tago estas observata alliloke kiel la tradicia suna novjaro kaj pririkolta festivalo de Hinduoj kaj Siĥoj, kaj estas konata per aliaj nomoj kiel Vaisaĥi en centra kaj norda Barato, Viŝu en Keralo kaj Puthandu en Tamilnado.[4][5][6]

La festivalo estas celebrata per procesioj, foiroj kaj libera distro en familia etoso. La tradicia saluto estas "Ŝubho Noboborŝo" (শুভ নববর্ষ, lit. "Feliĉa Novjaro"). La festa amasprocesio Mangal Ŝobhajatra estas organizita en Bangladeŝo ekde 1989. En 2016, la UNESKO deklared tiun feston organizitan de la Fakultato de Fajnaj Artoj, de la Universitato de Dako kiel kultura heredo de la homaro.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kapila D. Silva; Amita Sinha (2016). Cultural Landscapes of South Asia: Studies in Heritage Conservation and Management. Taylor & Francis. pp. 159–162. ISBN 978-1-317-36592-1. Alirita la 1an de majo 2019.
  2. Kapila D. Silva; Amita Sinha (2016). Cultural Landscapes of South Asia: Studies in Heritage Conservation and Management. Taylor & Francis. pp. 161–168. ISBN 978-1-317-36592-1., Citaĵo: "Poyla Boishakh is celebrated on the first day of Baishakh, the first month of the Bengali calendar. It falls on 15 April in the Gregorian calendar, and it coincides with similar Vedic calendar-based New Year celebrations (...)"
  3. Cultural Landscapes of South Asia: Studies in Heritage Conservation and Management
  4. Karen Pechilis; Selva J. Raj (2013). South Asian Religions: Tradition and Today. Routledge. pp. 48–49. ISBN 978-0-415-44851-2. Alirita la 2an de majo 2019
  5. William D. Crump (2014). Encyclopedia of New Year's Holidays Worldwide. McFarland. p. 113114. ISBN 978-0-7864-9545-0., Citaĵo: "Nabo Barsho ("New Year"). Hindu New Year festival in West Bengal State, observed on the first day of the month of Vaisakha or Baisakh (corresponds to mid-April). New Year's Day is known as Pahela Baishakh (First of Baishakh)."Karen Pechilis; Selva J. Raj (2013). South Asian Religions: Tradition and Today. Routledge. pp. 48–49. ISBN 978-0-415-44851-2. Alirita la 2an de majo 2019
  6. Robin Rinehart (2004). Contemporary Hinduism: Ritual, Culture, and Practice. ABC-CLIO. p. 139. ISBN 978-1-57607-905-8. Alirita la 2an de majo 2019
  7. Mangal Shobhajatra en Pahela Boishakh, UNESCO Alirita la 2an de majo 2019