Pointe du Hoc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usonaj soldatoj de la 2a Ranger-Bataliono montras kiel ili grimpis la klifon de la Pointe du Hoc.

La Pointe du Hoc (franca prononco: [pwɛ̃t dy ɔk]) estas promontoro kun 30 m alta klifo superrigarde al la Manika Markolo sur la nordokcidenta marbordo de Normandio en la departemento Calvados, Francio. Dum la Dua Mondmilito ĝi estis la plej alta pinto inter la Strando Utaho okcidente kaj la Strando Omaho oriente. La Germana armeo fortifikis la areon pere de cementaj bunkretoj kaj pafejoj. En la T-Tago, usona atakgrupo atakis kaj konkeris Pointe du Hoc post grimpi la klifojn.

Dum la batalo la usonanoj perdis 135 soldatojn, ĉu mortintaj ĉu vunditajn. El germanoj 50 estis mortigitaj kaj 40 kaptitaj. Krome la usonanoj mortigis neprecizan nombron de supozitaj kun germanoj kunlaborintajn francojn. Kelkaj konsideris tion kiel militkrimo.