Pokémon
Pokémon (japane ポケモン Pokemon, mallongigo de la angla Pocket Monsters = "Poŝaj Monstroj") estas unuflanke serio de videludoj por diversaj ludkonzoloj de Nintendo, kaj aliflanke ankaŭ la nomo de la 649 malsamaj fikciaj bestecaj roluloj en ĝi. Post la unua publikigo de videludoj en 1996, el la sama koncepto estis faritaj ankaŭ serioj animea kaj mangaa, kolektkarta ludo kaj aliaj produktoj. Pokémon estis en 2007 klasita kiel la dua plej sukcesa serio de videludoj kun 155 milionoj da ludvendoj.[1]
La serion elpensis Satoshi Tajiri, kiun inspiris kaptado de cimoj, unu el liaj ŝatokupoj: la ludanto ("Pokémon-trejnisto") kaptas per tiel nomataj "Poké-pilkoj" sovaĝajn (t.e. sen ekzistanta trejnisto) Pokémonojn. Tiujn ĝi bataligas poste kontraŭ la Pokémon-oj de aliaj trejnistoj, kaj venkinte en tiaj Pokémon-bataloj la Pokémon-oj ricevas "spertpoentojn", per kiuj ili plifortiĝas.
La frapfrazo de Pokémon estas en la japana lingvo "ポケモンゲットだぜ! (Pokemon Getto Daze!?)" aŭ en angla lingvo ĝi estas "Gotta catch 'em (t.e. them) all". En la esperanta lingvo, tio signifas "Mi ekhavas pokemonon!" kaj "Vi devas kapti ĉiujn." De 2003 ĝis 2013, la Nordamerika filio de la pokemona kompanio, Pokémon USA, Inc. (poste nomiĝas "The Pokémon Company International"), ne uzatis la frapfrazon.
La ludoj
De 1996 ĝis 2013, estis publikigitaj ses generacioj de Pokémon-videludoj. En ĉiu generacio, novaj Pokémonoj unue aperis, tiel ke la nombro da Pokémonoj kreskis de 151 en 1996 al 721 en 2013.
La Unua Generacio
La unuaj ludoj enhavis Pokemono Ruĝa kaj Verda. Ili estis liberigataj en japana lingvo en 1995. Estas ankaŭ Pokemono Blua, kio estis liberigataj en Nipona lingvo ankaŭ, kio havis pli bonajn bildojn kaj aŭdatojn. La ludoj Ruĝaj kaj Verdaj tradukiĝis en la anglan lingvon, ili havis pli bonajn bildojn kaj aŭdatojn. Ili nomiĝis Pokemono Ruĝa kaj Blua.
La Dua Generacio
La duaj ludoj enhavis Pokemono Ora kaj Arĝenta kaj poste estis Pokemono Kristala publikigita.
La Tria Generacio
La triaj ludoj enhavis Pokemono Rubena kaj Safira kun refaroj de la unuaj ludoj, Pokemono FajroRuĝa kaj FolioVerda. Poste liberigis la Pokemono Kompanio Pokemono Smeralda al plenigi la serio de Rubeno kaj Safiro.
La Kvara Generacio
La kvaraj ludoj enhavis Pokemono Diamanta kaj Perla kun Pokemono Platena estantas la trian en la serio. Poste estis la refaroj de Pokemono KoroOra kaj AnimoArĝenta.
La Kvina Generacio
La kvinaj generacioj enhavis Pokemono Nigra kaj Blanka- la unua ludo sen altaj Pokemonoj antaŭ la Pokemono Ligo tial kar la unua generacio. Post du jaroj estis Pokemono Nigra 2 kaj Pokemono Blanka 2 en la saman regionon post du jaroj.
La Sesa Generacio
En Oktobro 2013 estos du novaj ludoj- Pokemono X kaj Y kun novaj kaj altaj Pokemonoj. Ĝi estas la unuaj Pokemonaj ludoj por la Nintendo 3DS.
La legendo
Laŭ la legendo, ĝi estas trejnita por bataloj de specialaj trejnistoj kaj ĝi kapablas evolui. Plejparte ili estas senvoĉaj, krom unu simila al kato.
TV
Pokemono Tv-serio estas las mis-sama adventuroj de Ash kaj Pikachu. La serio estas pri al ĉef-aktoro Ash Ketchum (Satoshi - Japanan tradukadon), li volas deveni pokemonan majstron, kiel siaj ge-amikoj kiujn vojaĝas kune kun Ash tra la Pokemona mondo. La originala titolo estis Pocket-Monster.
Vidu ankaŭ
- Listo de Pokemonoj
- Pikaĉuo, kiu estas la plej konata Pokemono.
- Satoshi Tajiri