Pokera terminaro
Aspekto
Jen listo de terminoj pri la kartludo pokero:
- ajnkarto: karto kiu povas anstataŭi por karto de iu rango aŭ emblemo ajn.
- anteo: malgranda veto farita de ĉiuj ludantoj antaŭ la disdono.
- aso: karto markita kun la litero "A" kaj unu meza emblemo, ofte la plej alta (super la reĝo) aŭ malalta (malsuper la dua) karto.
- blindvetoj: devigaj vetoj en Tenpokero kiam oni estas maldekstre de la disdonanto.
- cedi: rezigni la manon.
- damo: figura karto rangita inter fanto kaj reĝo.
- disdonanto: tiu, kiu disdonas la kartojn.
- elmontrado: la montrado de manoj post vetado finiĝas.
- emblemo: ĉiu el la 4 specoj de kartoj (trefo, piko, kero, karoo); ankaŭ mano kun 5 samemblemaj kartoj
- fanto: figura karto rangita inter la deko kaj la damo. (malofte nomata bubo.)
- ĵetono: disketo uzata anstataŭ monero dum ludado
- ĵokero: plua senemblema karto krom la tipa kartaro, okaze uzita kiel ajnkarto.
- kartaro: 52-a kartstako, aŭ eble 54 kartoj kun du ĵokeroj.
- karto: ĉiu el la kartonfolietoj per kiu oni ludas pokeron kaj similajn ludojn
- karoo (aŭ rombo): ♦
- kero: ♥
- koloro: ĉiu el la 2 grupoj de kart-emblemoj: ruĝa (karoo, kero) kaj nigra (piko, trefo)
- sindeteno: nula veto nur farebla kiam neniu veto ekzistas.
- sekvenco: serio el sinsekvaj ludkartoj de la sama emblemo.
- sinsekvo: mano kiu konsistas de kvin kartoj de rangoj sekvantaj.
- mano: la kartoj en la mano de la ludanto.
- piko: ♠
- plialtigi: plialtigi la grandecon de la veto.
- poto: la sumo de ĉiuj vetoj, gajnata de venkanto.
- reĝa koloro: linia koloro de deko al aso.
- reĝo: figura karto rangita inter damo kaj aso.
- sekvi: samigi la veton.
- trefo: ♣
- veti: fari veton. La aliaj ludantoj devas cedi siajn manojn se ili ne deziras sekvi.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pri pokero[rompita ligilo]