Pokhara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Larĝa panoramo en Pokhara

Pokhara, nepale: पोखरा estas universitata urbego en meza parto de Nepalo.

Mapo pri Nepalo, kie estas videbla Pokhara ruĝe
Aerpanoramo en Pokhara
Hoteleto en Pokhara

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pokhara situas en meza parto de la lando en relative pli malgranda valo laŭ rivero. Katmanduo troviĝas 143 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Muzeo en Pokhara

Pokhara kuŝas sur grava malnova komerca itinero inter Ĉinio kaj Hindio. En la 17-a jarcento ĝi estis parto de la Regno de Kaski, en la sekva jarcento ankaŭ komerca centro. De 1959 ĝis 1962 multe da rifuĝintoj alvenis el Tibeto. Ĝis la fino de la 1960-aj jaroj la urbo estis nur alirebla perpiede, la unua vojo estis konstruita en 1968.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pokhara estas celloko de turistoj kaj montogrimpantoj. En la ĉirkaŭajo oni produktas rizojn, kafojn, citrusojn.

Internacia muzeo pri montoj en Pokhara

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Pokhara kuras jam 3 vojoj, krome la urbego havas flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Pokhara estas subtropika, tamen pro la alteco ankaŭ modera. Somere la temperaturoj varias inter 25 kaj 33 °C, vintre 2 - 15 °C, neniam frostas. Jare pluvas po 3901 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La musonsezono (kun pli oftaj pluvoj) daŭras inter julio - septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]