Pokomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kristanismoislamo
Pokomoj
etno
Suma populacio
50 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr

La pokomoj estas etno en Kenjo, kies anoj plejparte estas agrokultivistoj kaj vivas laŭlonge de la rivero Tana en la distrikto Tana River. La pokoma lingvo apartenas al la niĝer-kongaj lingvoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La pokomoj havas Konsilantaron de la Pliaĝuloj, nomatan Gasa, kies taskoj estas solvi disputojn ekzemple geedzajn, priterenajn, konfliktojn familiajn. La pokomaj dancoj kiel Kithoko, Mwaribe, Miri kaj aliaj estas dancataj dum diversaj ceremonioj. La transiro al la stato de plenkreskinto por viroj okazas per inico inkludanta cirkumcidon. La pokomoj ne praktikas virinan seksan mutiladon. El la stilo de la pokoma muziko devenas la Kenja Nacia Himno: Lullaby song.

Subgrupoj[redakti | redakti fonton]

  • Subgrupoj de la pokomoj estas

Upper Pokomo (Wantu wa Julu): Milalulu, Zubaki, Ndura, Kinakomba, Gwano, Ndera;

Lower Pokomo (Malanchini): Mwina, Malanchini.

Konataj pokomoj[redakti | redakti fonton]

  • Hyslop Ipu, State House Controller
  • Danson Mungatana, parlamentano
  • Phares Kuindwa, eksestro de Civilservado
  • Shari Martin, eminenta gospel-muzikisto
  • Tola Kofa, eksparlamentano
  • Japhet Kase, eksparlamentano