Pola Nacia Organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola Nacia Organizaĵo
vdr

Pola Nacia Organizaĵo (pole Polska Organizacja Narodowa mallongigita PON) estis pola politika organizaĵo fondita de Józef Piłsudski la 5-an de septembro 1914 en Kielce. Ĝi ekestis rezulte de disrompo en Naczelny Komitet Narodowy (Supera Nacia Komitato). Fronte de ĝi ekstaris Witold Jodko-Narkiewicz. La organizaĵo gajnis, danke al permeso pri laŭleĝa agado, la rajton al propagando kaj eldonado. Ĝi komencis interalie publikigon de periodaĵoj "Ruch" (Movado), "Legionista" (Legiano), "Wici" (Alvoko) kaj "Do Broni" (Al Armilaro).

Pro malfondo de Orienta Legio, Piłsudski ne subiĝis al rekomendoj de la Supera Nacia Komitato pri neverbado de la loĝantoj de Pola Reĝlando al Okcidenta Legio. Li akiris apogon de la germanaj armeaj regopovoj (de la komandantaro de la 9-a Hindenburga Armeo).

Novembre 1914 pro malsukcesoj de germanaj armeoj pri provo konkeri Varsovion, Piłsudski estis devigita subiĝi la organizaĵon al la Supera Nacia Komitato. Kreitaj de Piłsudski civilaj oficejoj, surbaze de Pola Nacia Organizaĵo, riĉigis kadre sekretan Polan Militistan Organizaĵon (Polska Organizacja Wojskowa - POW).

Membroj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]