Pola operaco de NKVD

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pola operaco de NKVD (pole: Operacja polska NKWD) – direktita en polojn operaco de soveta NKVD, rezultanta de Ordono de Popola komisaro pri internaj aferoj de Sovetunio n-ro 00485 el la 11-a de aŭgusto 1937, eldonita de tiutempa popola komisaro de NKVD Nikolaj Jeĵov, fartita en la jaroj 1937–1938 sur teritorioj de Sovetunio. Laŭ dokumentoj de NKVD oni kondamnis 139 835 personojn, el kiuj murdis senpere 111 091 polojn – civitanojn de Sovetunio, kaj 28 744 oni kondamnis al sovetaj koncentrejoj – strukturo subigita al Gulago. La verdiktoj estis tuj plenumataj. Oni amase deportis polojn loĝantajn en Ukraina Soveta Socialisma Respubliko kaj Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, interalie al Kazaĥio, Siberio, en ĉirkaŭaĵoj de Ĥarkivo kaj Dnepropetrovsk. Suma nombro de deportitaj poloj estis pli ol 100 mil.

Trapaso[redakti | redakti fonton]

La kontraŭpola operaco de Popola Komisarejo pri Internaj Aferoj de Sovetunio estis unu el planitaj genocidaj operacoj de la popola komisarejo, entreprenita dum la "Granda purigo", kies viktimoj en la jaroj 1936–1938 estis ne malpli ol 8 milionoj da civitanoj de Sovetunio. Tio estis samtempe la operaco de NKVD, rilatanta kolektive (en oficiala formo) la plej grandan nombron de la konkreta nacieco, ĉi foje la pola. La kampanjo ampleksis ĉiujn polojn, sendepende de klasa-socia apartaneco, decidis la nacieco. Inter murditaj kaj deportitaj estis:

  • Poloj, loĝantoj de la antaŭa teritorio de Unua Pola Respubliko orienten de la ŝtata landlimo de la Dua Pola Respubliko, fiksita en 1921 per la traktato de Rigo (de decembro 1922 limo inter Pollando kaj Sovetunio);
  • membroj de Pola Militista Organizaĵo, arestitaj laŭ speciala listo. Al multaj el ili oni atribuis apartanecon al la organizaĵo, kvankam neniam estis membroj de ĝi;
  • ĉiuj polaj militkaptitoj post la pola-bolŝevika milito, ankoraŭ troviĝantaj en Sovetunio;
  • ĉiuj enmigrintoj el Pollando;
  • politikaj rifuĝintoj el Pollando (ĉefe membroj de Komunista Pola Partio);
  • membroj kaj fondintoj de Pola Partio Socialista kaj aliaj nekomunistaj partioj;
  • aktivuloj de pola minoritato en Sovetunio (praktike ĉiu polo);
  • familioj de tiuj personoj.

La ekstermo malnombrigis ankaŭ polan katolikan klerikaron, kiu estis destinita por la tuta likvido. El inter 470 klerikoj, plenumantaj animzorgon en Sovetunio, post fino de la etna purigo restos apenaŭ 10 sacerdotoj kaj du funkciantaj katolikaj preĝejoj – en Moskvo kaj Leningrado.

Klasifiko de "pola operaco" kiel la krimo de genocido en sciencaj esploroj[redakti | redakti fonton]

Lume de esploroj de ĉefaj spertuloj kaj aŭtoroj de la unuaj sciencaj monografioj pri la "pola operaco", historiisto de la Universitato de Opole profesoro Mikołaj Iwanow kaj sociologo d-ro Tomasz Sommer, la krimoj kontraŭ poloj en Sovetunio en la jaroj 1937–1938 estas klasifikataj kiel genocido.

La unua soveta genocido de poloj estas komparata kun holokaŭsto, ĉar esti polo signifis verdikton pri morto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]