Pola ribelo de Decembro 1970

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pola ribelo de Decembro 1970, decembraj eventoj, decembra ribelo – estis laborista ribelo okazinta en Pollando inter la 14-a kaj 22-a de decembro 1970 (strikoj, mitingoj, manifestacioj) ĉefe en Gdynia, Gdańsk, Szczecin kaj Elbląg.

Komenco

Senpera komenco de strikoj kaj manifestacioj estis enkonduko de plialtigo de detalaj prezoj por viando, viandaĵoj kaj aliaj manĝeblaj produktoj la 12-an de decembro. La decidon oni jam fiksis la 30-an de novembro dum kunsido de Politika Buroo de la Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio. De la 8-a de decembro en Ministerio de Nacia Defendo kaj Ministerio de Internaj Aferoj oni komencis sin prepari kadre de "ŝirmo de ordo kaj publika sekureco". La 11-an de decembro Apudvistulaj Soldataraj Unuoj atingis staton de plena preteco. La 12-an de decembro pere de radio oni informis la socion pri prezokresko de ĉefaj manĝartikloj, averaĝe je 23% (faruno je 17%, fiŝoj je 16%, konfitaĵoj je 36%). La 13-an de decembro la gazetaro komunikis pri prezaltigoj.

Trapaso

La socio reagis per protesto. Oni komencis grupiĝi en mitingoj postulante de regopovoj retiriĝi de prezaltigo, ordigo de salajra sistemo (aparte de la principoj pri kalkulado de premioj) kaj forigon de la regopovo al respondenculoj pri altigo de la prezoj (i.a. de Władysław Gomułka, Józef Cyrankiewicz kaj Stanisław Kociołek).

La 14-a de decembro

Lunde laboristoj de Ŝipfarejo en Gdańsk ne eklaboris kaj plurmila amaso iris antaŭtagmeze sub la sidejon de la partio. Ili postulis renkontiĝi kun la unua sekretario kaj kun la direktoro de la ŝipfarejo negoci pri retirigo de la prezaltigo. Iliaj postuloj ne estis tamen plenumitaj. La saman tagon okazis jam surstrataj bataloj kun milico, kun la unuaj viktimoj. Antaŭtagmeze delegitaro de ŝipfaristoj provis paroli kun rektoro de Gdanska Politekniko. Vespere sur la politeknika korto miloj da studentoj provis organizi mitingon kaj poste ekmarŝis por aliĝi al manifestantoj batalantaj kun milico. Pliposte aliĝis al ili granda grupo de studentoj de Medicina Universitato. Ĉi-vespere sur la placoj antaŭ la ĉefa stacidomo kaj la partia sidejo batalis centoj da studentoj.

La 15-a de decembro

Tiun ĉi tagon oni anoncis ĝeneralan strikon. Al ĝi aliĝis aliaj urbaj entreprenejoj, laboristoj de Ŝipfarejo Gdynia kaj de "Zamech" en Elbląg. La unuan strikan komitaton eniris i.a. Lech Wałęsa. Oni postulis liberigon de pli frue arestitaj agantoj. Laboristoj daŭrigis sian marŝon ĝis domego de Pola Unuiĝinta Laborista Partio por pli frue anoncita mitingo. Renkontitaj taĉmentoj de milico por ne tralasi manifestantoj uzis klabojn kaj larmigan gason. Rezulte eksplodis stratbataloj kaj malfruvespere bruligo de la domego. Oni proklamis okupadan strikon. Armeo kaj milico blokadis havenojn kaj ŝipfarejojn. Nokte membroj de la strika komitato en Gdynia estis arestitaj.

Samtempe oni skribis 8 ĉefajn postulojn kaj transdonis ilin al prezidanto de Urba Nacia Konsilio, kiu promesis enmanigi ilin al vicĉefministro Stanisław Kociołek, postulante de manifestantoj revenon al hejmoj. La saman tagon en ĉiuj altlernejoj de la Marbordo oni enigis devon kontroli listojn de ĉeesto kaj avertis pri tio, ke senpraviga malĉeesto kaŭzos senprokrastan forigon de la altlernejo kun sciigo pri tio al la milico. Nur malgranda aro de lekciistoj ne plenumis tiun devon.

Ĉirkaŭ la tagmezo ŝipfaristoj akiris tankon. Posttagmeze alvenis studentoj, kies lekcioj finiĝis. Je la 16.00 horo tuj antaŭ la stacidomo snajpero mortigis unu homon malgraŭ tio, ke ĉi tie bataloj ne okazis.

Bilanco de la eventoj

La bilanco de persekutoj montris ĉ. 39 personoj mortigitajn - 1 en Elbląg, 6 en Gdańsk, 16 en Szczecin kaj 18 en Gdynia. 164 personoj estis vunditaj. Oni arestis pli ol 3 mil personoj. Okazis ke homoj pereis sub tankoraŭpoj.

Rezulte de bataloj kaj akcidentoj pereis ankaŭ kelkaj funkciuloj de milico kaj soldatoj de Pola Popola Soldataro. Kelkdekoj estis vunditaj. Oni ankaŭ detruis dekkelkajn armeajn veturigilojn kune kun kirasitaj transportiloj kaj tankoj, bruligis 17 domegojn (kun sidejoj de Vojevodiaj Komitatoj de Pola Unuiĝinta Laborista Partio en Gdańsk kaj Szczecin) kaj detruis 220 magazenojn kun bruligo de dekkelkaj aŭtoj.

Laŭ dokumentoj de IPN (Instituto pri Nacia Memoro) montriĝas, ke la decembraj eventoj okazis ne nur sur la Pola Marbordo. Oni manifestaciis kaj strikis ankaŭ en Krakovo, Wałbrzych kaj aliaj urboj. Laŭ historiistoj en centro de la lando strikis pli ol 20 mil personoj.