Polabiaj Slavoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mapo de Centra Eŭropo el 919 al 1125, fare de William R. Shepherd. La teritorio de la Polabiaj Slavoj estas prezentita purpure ĉe preskaŭ la pinto, dum grupoj de Obotrites kaj de Veleti aperas blanke kaj la Sorabaj grupoj purpure.

Polabiaj SlavojPolabaj Slavoj (malsuprasorabe Połobske Słowjany, pole Słowianie połabscy, ĉeĥe Polabští Slované) estas kolektiva termino aplikita al nombro de Leĥaj triboj kiuj vivis laŭlonge de la rivero Elbo en kio estas nune Orienta Germanio. La proksimuma teritorio etendis el la Balta Maro norde, la Saale[1] kaj la Limes Saxoniae (Saksa limo)[2] okcidente, la Ercmontaro kaj la Okcidentaj Sudetoj sude, kaj Pollando oriente. Ili estis konataj ankaŭ kiel Elbaj Slavoj[3] (germane Elbslawen) aŭ Vendoj. Ties nomo derivas el la Slava po, kun signifo "ĉe/apud/laŭlonge", kaj la Slava nomo por Elbo (Labe ĉeĥe kaj Łaba pole).

La Polabaj Slavoj startis setliĝi en la teritorio de nuntempa Germanio en la 6a jarcento. Ili estis konkeritaj de Saksoj kaj Danoj ekde la 9a jarcento kaj poste inkluditaj ene de la Sankta Romia Imperio. La triboj estis laŭgrade germanigitaj kaj asimilitaj en la postaj jarcentoj; la Soraboj estas la nuraj posteuloj de la Polabaj Slavoj kiuj estis retenintaj siajn identecon kaj kulturon.

La Polaba lingvo estas nune formotinta. Tamen, ambaŭ Sorabaj lingvoj estas parolataj de proksimume 60,000 loĝantoj de la regiono kaj tiuj lingvoj estas konsiderataj de la registaro de Germanio kiel oficialaj lingvoj de la regiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. De Vere, 353
  2. Christiansen, 18
  3. Goldberg, 134

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barkowski, Robert F. (2015). Słowianie połabscy. Dzieje zagłady (in Polish). Warszawa: Bellona. ISBN 978-83-11-13741-7.
  • Christiansen, Erik (1997). The Northern Crusades. London: Penguin Books. p. 287. ISBN 0-14-026653-4.
  • Goldberg, Eric Joseph (2006). Struggle for Empire: Kingship and Conflict Under Louis the German, 817-876. Ithaca and London: Cornell University Press. ISBN 0-8014-3890-X.
  • Herrmann, Joachim (1970). Die Slawen in Deutschland. Berlin: Akademie-Verlag GmbH.
  • De Vere, Maximilian Schele (1853). Outlines of comparative philology, with a sketch of the languages of Europe. New York: University of Virginia.
  • Zeuß, Kaspar (1837). Die Deutschen und die Nachbarstämme (in German). Munich: Ignaz Joseph Lentner.