Aŭtovojoj en Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola Trafiksigno, kiu signas aŭtovojon
Polaj aŭtovojoj

██ nun estas

██ dum konstruado

██ planata

Polaj aŭtovojoj - estas artikolo kiu priskribas pri situacio kaj pri historio de konstruado de aŭtovojo en Pollando. La Pollando ne havas multajn aŭtovojojn. Programo de konstruado de aŭtovojoj en Pollando komencas ekde 90-aj jaroj sed ĝi estas tuta tempo modifata kaj malrapide realigata. Lastaj planoj estas el 2004j, kiam oni planas sistemon de aŭtovojoj je longeco ĉ. 1996 km. Ĝis fino de 2007j konstruis 698 km-jn de aŭtovojoj. Krom tiu estas 90 km-jn kun unu de duono kaj 350 km dum konstruado.

Problemo de manko de aŭtovojoj en Pollando estas ĉiam elemento de sekvaj balotaj kampanioj. Plimulto da poloj ne estas kontenta kun aktuala situacio pri aŭtovojoj. Nuntempe devus esti plikonstruata ĉar Pollando kaj Ukrainio organizos Eŭron 2012, sed por konstrui tuta sistemo bezonas longan tempon.

Aŭtovojoj en Pollando estas signata per numero de vojo en rŭga fono. Antaŭ numero estas ĉiam litero A. Vojmontriloj kiuj montras al aŭtovojoj havas bluan fonon.

Listo de aŭtovojoj

signo planata trako priskribo tuta longeco nuna longeco progresinta dum konstruado dum rekostruado
A1 GdańskGorzyczki (landlimo) Pola aŭtovojo A1 ~582 km ~109 km ~18% ~112,5 km ~10,7 km
A2 Świecko (landlimo) – Kukuryki (landlimo) Pola aŭtovojo A2 622,6 km 454,2 km 72,95% 20,8 km 0 km
A4 Jędrzychowice (landlimo) – Korczowa (landlimo) Pola aŭtovojo A4 ~670 km 364,8 km ~54% 71,3 km ~2 km
A6 Kołbaskowo (landlimo) – Rzęśnica Pola aŭtovojo A6 ~29 km 21,6 km ~76% 0 km 0 km
A8 Bielany WrocławskieWrocław (Psie Pole) Pola aŭtovojo A8 22,3 km 22,3 km 100% 0 km 0 km
A18 Olszyna (granica) – Krzyżowa (A4) Pola aŭtovojo A18 ~78 km 7 km, 71 km (norda duono) ~9% 0 km 0 km
entute ~1995,76 km ~756,3 km ~38% 210,5 km

Reguloj

Limigoj de rapideco

Maksimumaj rapidecoj sur polaj aŭtovojoj estas:

Tipo de veturilo Maks. rapideco (km/h)
  • pasaĝera veturilo
  • motorciklo
  • ŝarĝaŭto ĝis 3,5 tunoj
130
  • aŭtobuso, kiu plenumas aldonajn teknikajn kondiĉojn
100
  • pasaĝera veturilo kun kromĉaro
  • motorciklo kun kromĉaro
  • ŝarĝaŭto kun kromĉaro ĝis 3,5 tunoj
  • ŝarĝaŭto pli ol 3,5 tunoj (ankaŭ kun kromĉaro)
  • markita veturilo, kiu transportas denĝerajn materialojn
  • aŭtobuso (ankaŭ kun kromĉaro)
80
  • veturilo kun aĵo kiu elstaras fronte (ne pli ol 1,5 m disde seĝo)
60
  • motorciklo (ankaŭ kun kromĉaro) transportata infano 7 jara aĝe.
40

Ceteraj limigoj

Leĝo pri trafiko malpermesas sur aŭtovojo:

  • returnado,
  • haltiĝado aŭ starado de veturilo (krom determinitaj lokoj),
  • retroirigado,
  • haŭlado, krom haŭlado per determinitaj veturiloj.
  • veturado per veturiloj, kiu ne povas movi pli ol 40 km/h. (ekz.: bicikloj, traktoroj)

Pagoj

Pagoj kontraŭ traveturo estas aŭ estos en aŭtovojoj A1, A2 kaj A4. Oni pagas laŭ du sistemoj.

Malfermita sistemo

Pli polulara inter koncesiuloj kaj jam funkciata estas malfermita sistemo. Pagoj estas pagita nur en vojpagejoj kiuj estas transverse lokita ĉefajn veturejojn de aŭtovojo. Pago dependas tipon de veturilo. Konstruado de ĉi tiu sistemo estas relative malmultekosta sed ĝi malkreskas flueco de trafiko ĉar ĉiufoje pro pagado veturiloj devas halti kaj viciĝi. Ekzemple vojpagejoj en aŭtovojo A2 estas po ĉ. 50 km.

Ĉi tiu sistemo estas uzata de:

  1. Autostrada Eksploatacja S.A. en A2 en partoj:
    Koncesiulo devas ŝanĝi la sistemon en fermita se trafiko kreskos ĝis determina nivelo. [1]
  2. Stalexport Autostrada Małopolska S.A. en A4 en parto Katowice-MurckowskaBalice I (61 km) ekde 3-a de aprilo 2000 (unua parto de pagata aŭtovojo en Pollando)

Fermita sistemo

En ĉiu enveturo en aŭtovojo havas lokojn kie enveturanto ricevas "karton" kun informoj kie li aŭ ŝi enveturis. Kiam veturanto elveturas el aŭtovojo devas montri la "karton" en vojpagejoj kaj pagi. Konstruado de fermita sistemo estas pli alta ol malfermita sed kreskigas fluon de trafiko.

La fermita sistemo estos en partoj:

Senpagaj aŭtovojoj

Historio de polaj aŭtovojoj

Intermilita periodo

Dum Intermilita periodo en Pollando diskutis kaj planis Vojoj designitaj por rapida veturado je longa distanco, al. aŭtovojoj. Laŭ ĉi tiu planoj specifis kiel plej gravaj vojoj:

Kiel planata vojoj por posta realigo specifas inter aliaj:

kaj kelkaj ceteraj, sur terenoj kiuj estas nuntempe eksterlande.

Post 1945j.

Post dua mondmilito polaj landlimoj estis modifata. En Reakirataj Terenoj Pollando heredis post Nazia Germanio ne finitajn (en multaj partoj nur konstruita unu veturejo) kaj parte detruatajn pro milito aŭtovojojn:

  • Pomeria (~60 km) – en parto Kołbaskowo – Chociwel (nuntempe A6 kaj DW142,
  • Mazuria (~50 km) – en parto Elbląg – Grzechotki (alinome: Berlinka, nuntempe S22),
  • Silezia (~270 km) – en parto Olszyna – Brzeg (~220 km) kaj Ujazd – Gliwice – Zabrze (~40 km) (nuntempe A18/A4, parto apud Gliwic nuntempe estas signita kiel DK88).

Plimulto de aŭtovojaj pontoj estis detruita dum milita tempo. Tuj post milito nur parto de ili estis konstruita denove. Ponto super rivero Ina estis rekonstruita en 1972, kaj pontoj sur riveroj Pasłęka, Młynówka kaj Omaza en vojo ElblągGrzechotki inter 1996 kaj 2003. Krom ĉi tiuj aŭtovojoj ekzistas en diferencaj statoj konstruadoj de vojoj en trakoj:

Krom rekonstruado de pontoj ĉiuj tiuj konstuaĵoj (finitaj kaj nefinitaj) ekzistas ĝis 90-aj.

1972

Unuaj seriozaj laboroj estis komencanta en 70-aj. En 1972 oni planis:

  • konstruado de vojo – Kraków (nuntempe A4),
  • finado de konstruado (situado de dua veturejo) Wrocław – Gliwice (nuntempe A4),
  • konstruado de vojo Warszawa – Katowice (alinome Gierkówka, nuntempe projektata/konstruata S8/A1).

1976

En 1976 planoj pligrandigis je partoj:

1985

En 1985 en planoj oni antaŭvidis jam du tipoj de vojoj: aŭtovojoj kaj rapidvojoj. Kiel aŭtovojoj estis vojoj kie nuntempe estas aŭtovojoj A1, A2 kaj A4. Bedaŭrinde realigado de ĉi tiu planoj ne sukcesis. Inter jaroj 1978-1991 konstruis nur parto de A4 (ByczynaBalice ĉ. 36 km), A2 (WrześniaKonin ĉ. 48 km) kaj A1 (Piotrków TrybunalskiTuszyn ĉ. 18 km). Kaj dum sekvaj jaroj oni kapablis nur tre mallonga partoj en finoj de ekzistaj partoj kaj ĉe landlimo kie estis malfermata novaj trairejoj.


1993

Dum 1990-aj denove modifis planoj de sistemo de aŭtovojoj kaj de rapidvojoj. En 1993 kreskis ĝis aŭtovojo vojoj::

2001

En 2001 registaro rezignis aŭtovojojn A3 - anstataŭis per rapidvojo S3 - kaj aŭtovojo estis malplilongiga ĝis petervojo de Wrocław kaj rapidvojo S8 en parto WrocławWarszawa - Białystok.

2006

Konstruis parto de aŭtovojo A2 inter Konin kaj Stryków.

2007

22-a de decembro konstruis 25 km-an parton inter Rusocin - Swarożyn de aŭtovojo A1. kaj 26-a de septembro finis parto inter Klucz - Kijewo de aŭtovojo A6 (7,7 km).

2008

En 17-a de oktobro finis parto de A1 Swarożyn - Nowe Marzy (65 km). En 22-a de decembro finis parto de A2 Stryków I - Stryków II (1,7 km).

Oni konstruas partojn:


  • Oni finis pretervojo de Stryków - A1 (3 km) kaj A2 (ĉ. 1,7 km)

Oni subskribis kontraktoj pro konstruado de aŭtovojo A2 en parto Świecko - Nowy Tomyśl (aŭgusto 2008 j.)

Notoj kaj referencoj

  1. de Ofico de Protekto de Konkurenco kaj Konsumantoj
  2. http://www.autostradaa1.pl/
  3. laŭ proparolanto de GDDKiA

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj