Polaj eŭro-moneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Aŭstrio
Belgio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Irlando
Italio
Kipro
Latvio (ekde januaro 2014)
Litovio (ekde januaro 2015)
Luksemburgio
Malto
Nederlando
Portugalio
Slovakio
Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Andoro (moneroj ekde 2014)
Monako
San-Marino
  Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Bulgario
Ĉeĥio
Hungario
Pollando
Rumanio

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 17 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio kaj de kelkaj aliaj eŭropaj landoj.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi-tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Pollando ekde majo 2004 estas ŝtatomembro de la Eŭropa Unio, sed tio ne aŭtomate signifis transprenon de la komuna eŭropa valuto, kvankam la aliĝo estis ligita al deklaro de la pola ŝtato enkonduki la eŭropan valuton dum la venontaj jaroj (kaj tiam ankaŭ havi proprajn polajn eŭro-monerojn).

Pollando tamen ĝis nun ne aliĝis al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II, kaj daŭre uzas sian nacian valuton, la polan zloton. Membreco en la Mekanismo dum almenaŭ du jaroj estas antaŭkondiĉo por enkonduko de la eŭropa valuto. La pola registaro klare jesas la enkondukon de la komuna valuto, sed ne traktas la temon urĝe. Komence de la jaro 2006 la tiama pola ministrino pri financoj, Zyta Gilowska, diris en intervjuo, ke Pollando ne enkondukos la eŭron antaŭ 2010, kaj ne aliĝos al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo antaŭ 2008.

Konsekvence ankaŭ la estontaj polaj eŭro-moneroj ne jam prezentiĝis, kontraŭe al la najbaraj ŝtatoj Litovio kaj Slovakio, kiuj jes ja jam prezentis siajn naciajn eŭro-monerojn, kvankam ankaŭ ili ne jam akceptiĝis al la Eŭrozono.

Vidu ankaŭ la paĝojn pri[redakti | redakti fonton]