Polaj rapidvojoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Planata sistemo de aŭtovojoj kaj rapidvojoj en Pollando

██ aŭtovojo

██ rapidvojo

Polaj rapidvojoj – sistemo de rapidvojoj, plenumataj celo de alkonduktado de trafiko al aŭtovojoj kaj por grava interregiona aŭ internacia trafiko. Rapidvojoj signas en Pollando per numero de vojo en ruĝa fono ĉiam kune letero S antaŭe. Vojmontriloj, kiuj montras al rapidvojoj havas verdan fonon.

Trafiksigno de rapidvojo

Situacio de rapidvojoj en Pollando[redakti | redakti fonton]

Laŭ ordo de pola ministra konsilantaro je 15-a de majo 2004j. "pri sistemo de aŭtovojoj kaj de rapidvojoj" sistemo de aŭtovojoj kaj de rapidvojoj havas tute 7200km-jn de longeco (ĉ. 2000 km aŭtovojoj). Ĝis 14-a de novembro 2008 longeco de unu- aŭ dulanaj rapidvojo estas 511,5 km. Nun estas konstruata ĉirkaŭ 247,5 km.

Listo de rapidvojoj[redakti | redakti fonton]

Signo Planata trako Priskribo Tuta longeco Oni konstruis Progreso
S1 Pyrzowice (A1) — Cieszyn-Boguszowice-Chotěbuz (landlimo) Pola rapidvojo S1 ~122,1 km 80 km 65,52%
S2 Konotopa (A2) — Konik Nowy (A2) Pola rapidvojo S2 35,6 km 0 km 0%
S3 ŚwinoujścieLubawka-Kralovec (landlimo) Pola rapidvojo S3 ~478,2 km 178,8 km 37,39%
S5 Grudziądz (A1) — Wrocław (A8) Pola rapidvojo S5 ~368 km 72,3 km 19,66%
S6 Goleniów (S3) — Gdańsk (A1) Pola rapidvojo S6 ~318,7 km 61,9 km 19,42%
S7 Gdańsk (A1) — Rabka (DK7) Pola rapidvojo S7 ~726,2 km 245,8 km 33,85%
S8 Wrocław (DK8) — Białystok (S19) Pola rapidvojo S8 ~590,5 km 233,2 km 39,40%
S10 Szczecin (A6) — Płońsk (S7) Pola rapidvojo S10 ~459,8 km 45,4 km 9,87%
S11 Koszalin (S6) — Pyrzowice (A1) Pola rapidvojo S11 ~554,2 km 36,1 km 6,51%
S12 Piotrków Tryb. (A1) — Dorohusk-Jagodzin (landlimo) Pola rapidvojo S12 ~319 km 14,1 km 4,42%
S14 Zachodnia Obwodnica Łodzi (A2S8) Pola rapidvojo S14 40,1 km 9,2 km 22,94%
S17 Warszawa (S8) — Hrebenne-Rawa Ruska (landlimo) Pola rapidvojo S17 ~321,6 km 14,1 km 4,42%
S19 Kuźnica Białostocka-Bruzgi (landlimo) — Barwinek-Vysny Komarnik (landlimo) Pola rapidvojo S19 ~595,2 km 20,2 km 3,39%
S22 Elbląg (S7) — Grzechotki (landlimo) Pola rapidvojo S22 50,2 km[1] 50,2 km 100%
S51 OlsztynOlsztynek (S7) Pola rapidvojo S51 21 km 4,7 km 22,38%
S61 Ostrów Mazowiecka (S8) — Budzisko-Kalwarija (landlimo) Pola rapidvojo S61 ~247,5 km 0 km 0%
S69 Bielsko-BiałaZwardoń/Myto-Skalité (landlimo) Pola rapidvojo S69 49,8 km 29,8 km 59,83%
S74 SulejówNisko Pola rapidvojo S74 ~192,2 km 6,1 km 3,17%
S79 Warszawa-Lotnisko (S2) — Warszawa-Marynarska Pola rapidvojo S79 4,3 km 0 km 0%
S86 SosnowiecKatowice Pola rapidvojo S86[2] 8,6 km 8,6 km 100%
entute: ~5493,9 km ~1106,8 km ~20,1%

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Limigoj de rapideco[redakti | redakti fonton]

Tipo de veturilo Rapidvojo
dulenaj veturejoj
(km/h)
Rapidvojo
unulenaj veturejoj
(km/h)
  • pasaĝera veturilo
  • motorciklo
  • ŝarĝaŭto ĝis 3,5 tunoj
120 km/h 100 km/h
  • aŭtobuso, kiu plenumas aldonajn teknikajn kondiĉojn
100 km/h
  • pasaĝera veturilo kun kromĉaro
  • motorciklo kun kromĉaro
  • ŝarĝaŭto kun kromĉaro ĝis 3,5 tunoj
  • ŝarĝaŭto pli ol 3,5 tunoj (ankaŭ kun kromĉaro)
  • markita veturilo, kiu transportas denĝerajn materialojn
  • aŭtobuso (ankaŭ kun kromĉaro)
80 km/h
  • veturilo kun aĵo kiu elstaras fronte (ne pli ol 1,5 m disde seĝo)
60 km/h
  • motorciklo (ankaŭ kun kromĉaro) transportanta infanon 7 jara aĝe.
40 km/h

Ceteraj limigoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ leĝo pri trafiko sur rapidvojo (en Pollando) oni malpermesas:

  • returnado (krom vojkruciĝoj, kie estas determinitaj lokoj),
  • haltiĝado aŭ starado de veturilo (krom determinitaj lokoj),
  • retroirigado,

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. en NPR por jaroj 2007-2013 estas planata plilongigado de ĉi tiu vojo ĝis Gorzów Wielkopolski (je ĉirkaŭ 320 km.)
  2. vojo ne estas en planoj de registaro sed ekzistas kaj estas uzata

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]