Polatlı
| Polatlı | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbeto urbego | |||
| Administrado | |||
| Ŝtato | |||
| Provinco | provinco Ankara | ||
| Poŝtkodo | 06000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 125 075 (2019) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 39° 35′ N, 32° 9′ O (mapo)39.58416666666732.147222222222Koordinatoj: 39° 35′ N, 32° 9′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 850 m [+] | ||
| Horzono | TRT [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Polatlı, antaŭe Polad, laŭ malnova greka: Γόρδιον, latine: Gordium estas urbego kaj municipo (komprenu: distrikto) en la Provinco Ankara en la regiono Centra Anatolio en Turkio.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La loknomo devenas de turkmenaj triboj, kiuj loĝis ĉi tie ekde la 16-a jarcento. La triba nomo mem estas persa kaj signifas "forta" aŭ "fera ".
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2022 loĝantaro de Polatlı estis 128 378.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Polatlı situas en la koro de la Anatolia Altebenaĵo malproksime de la marbordo 853 metrojn super la marnivelo 80 km sudokcidente de Ankaro laŭ la dekstra bordo de la rivero Sakarja. Ĝia areo estas 3618 km². 95 kvartaloj apartenas al la distrikto Polatlı.
Historio
[redakti | redakti fonton]La antikva frigia ĉefurbo Gordion estas 10 km de Polatlı. Ĉe la periferio de Polatlı troviĝas arkeologia tumulo, restaĵoj de plurtavola setlejo el la bronzepoko (3-2 jarmilo a.K.). Polatlı estis sub otomana regado dum pluraj jarcentoj. La urbo komencis rapide disvolviĝi post konstruado de 263 km longa fervoja linio de Eskişehir al Ankaro en 1892. Tiel Ankaro ricevis rektan fervojan konekton kun la okcidentaj partoj de la Otomana Imperio kaj kun la tiama ĉefurbo Konstantinopolo. Dum la turka milito de sendependeco (1919-1922) grava batalo okazis proksime de Polatlı ĉe Sakarja, kie la turkoj signife venkis la grekojn.
Oni establis militan bazon en la fruaj 1940-aj jaroj ĉi tie kun instituto, kie la oficiroj studas. En 1957 oni trovis kelkajn lignajn restaĵojn proksime de la urbo, kiujn turkaj kaj usonaj arkeologoj en 2004 rekunmetis, kio ŝajnas esti ligna tablo, posedata de reĝo Midaso de Frigio el la 7-a jarcento. 15 km nordoriente de Polatlı turkaj arkeologoj malkovris restaĵojn de fortikaĵoj kaj aliaj konstruaĵoj el la frigia periodo, kiu estis pli granda ol Gordion ekde la 1970-aj jaroj. Laŭ la administra reformo en 2013 la vilaĝoj estis aldonitaj al la distrikta ĉefurbo. Tiel la nombro de kvartaloj pliiĝis al 95 en 2013.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Polatlı estas unu el la plej produktivaj agrikulturaj distriktoj en Turkio kaj estas plej konata pro sia cerealproduktado, precipe hordeo kaj tritiko. Sukerbeto, melono kaj cepo ankaŭ estas kultivataj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ekde 1892 trajnoj ligas Polatlı al la ceteraj landpartoj. La ĉefvojo Ankaro-Eskişehir tuŝas ĉi tiun urbegon.
Eduko
[redakti | redakti fonton]
Sola altlernejo estas la milita instituto en Polatlı.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Polatlı havas stepan klimaton (BSh kaj BSk laŭ la klimata klasifiko de Köppen). La vintroj estas malvarmaj kaj ĝenerale neĝaj, la someroj estas varmaj kaj sekaj. Jare pluvas 369 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, printempo kaj aŭtuno estas la plej pluvaj sezonoj (precipe la unua). La meza jara temperaturo estas 12 °C kaj varias inter 6-19 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- moskeoj
- batalmonumento
- granda statuo de kanguruo troviĝas sur la ĉefa vojo al la urbo
- muzeoj
- arkeologiaj ruinoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans










