Poleñino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poleñino
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22216
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 197  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 0° 19′ U (mapo)41.869722222222-0.30972222222221Koordinatoj: 41° 52′ N, 0° 19′ U (mapo) [+]
Alto 290 m [+]
Areo 33,015664 km² ( 330 1.5 664 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Poleñino (Provinco Ŭesko)
Poleñino (Provinco Ŭesko)
DEC
Poleñino
Poleñino
Situo de Poleñino
Poleñino (Hispanio)
Poleñino (Hispanio)
DEC
Poleñino
Poleñino
Situo de Poleñino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Poleñino [+]
vdr

Poleñino [poleNJIno] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Monegros, norde de la teritorio de Lanaja, okcidente de Lalueza kaj oriente de Grañén; kaj norde de la depresio de Ebro sur la dekstra bordo de la rivero Flumen.

La loĝloko Poleñino (290 msm) estas je 35 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-1220 kun Lanaja sude, per loka ŝoseo kun Alcubierre sudokcidente, per la ŝoseo A-1223 kun Alberuela de Tubo nordoriente kaj laŭ loka ŝoseo kun apuda Lalueza sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loknomo Poleñino estis asocia ekde la frua Mezepoko al "Mons Polenaria", aperinta en fama dokumento konata kiel testamento de la Diakono Vicente (570). Atestas tion la kuŝejo de tiu epoko de Mondón je 1 km de la nuna loĝloko. Tiu setlejo estis okupita unue en epoko de iber-romianoj kaj poste de visigotoj.

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La preĝejo.
Dom-Palaco de la vicgrafoj Torres-Solanot.

En 1107, Alfonso la 1-a donis al nobelo terojn ĉirkaŭ "Mondón" por fondi la loĝlokon "Polinyino". Gerónimo Zurita en la 16-a jarcento rakontis, ke Alfonso la 1-a mortis en la loko, vundita dum sieĝo al Fraga kaj survoje al sia palaco en Huesca (1134). Post la refondo, oni trovas dokumentojn laŭlonge de la Mezepoko rilate al la monaĥejo de Montearagón, ĉar iam Poleñino ekapartenis al tiu.

Dum la Moderna Epoko, du familioj de alta nobelaro rilatis kun Poleñino. La Duko de Villahermosa posedis terojn en la zono konata nuntempe kiel Huerta Vieja (Malnova Fruktoĝardeno), kaj ordonis en 1818 verki detalan mapon de la tuta zono. La alia familio estas Torres-Solanot, kies domego estis en Poleñino. La Vicgrafoj Torres-Solanot elstaris en epoko de la Klerismo, estante progresistoj, enpostenigis en la registaroj de Karolo la 3-a kaj Karolo la 4-a. Elstara membro estis Antonio de Torres-Solanot, unu de la fondintoj de tio kio estas nun la ĵurnalo "Diario del Altoaragón", en 1867, kaj prezidanto de la hispana spiritista societo, dediĉita al la studo de paranormalaj aferoj.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito. Tiukadre oni instalis en la domego Torres-Solanot, milit-hospitalon de la Internaciaj Brigadoj celatakantaj en la fronto de Huesca. Tie estis soldatoj kaj zorgistoj de multaj landoj, kelkaj el kiuj lasis esceptajn atestojn kiel la taglibro de Agnes Hugdson, aŭstralia zorgistino kiu laboris pli ol kvin monatoj en la hospitalo (ĵus publikigita hispane kiel "A una milla de Huesca").

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Poleñino: oni malaltiĝis ĝis nunaj 193 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo romanik-gotika el la 12-a jarcento kun aldonoj de la 16-a jarcento kiel la impona kaj bele ornamita mudeĥara sonorilturo. La Dom-Palaco de la vicgrafoj Torres-Solanot, de la 16-a jarcento, kun belaj kortoj kaj fasado, estis hejmo de milit-hospitalo je malmultaj kilometroj de la batalfronto. Elstaras ankaŭ la ermitejo de Sankta Brigida. Estas krome naturaj lokoj kiel akvofalo kaj sekva malsekejo Salto de la Tinaja, la bordoj de la rivero Flumen kaj areo de cikoninestoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]