Polemiko de Rind k.a.

El Vikipedio, la libera enciklopedio



La polemiko de Rind et al. estis debato en la scienca literaturo, amaskomunikiloj kaj leĝodonaj asembleoj de Usono rilate al metanalizo reviziita per specialistoj pri la supozata intrinseka malutileco de la infana seksa misuzo, publikigita en 1998 en la Psychological Bulletin [Psikologia Bulteno] de la Usona Asocio pri Psikologio fare de la psikologoj Bruce Rind, Philip Tromovitch kaj Robert Bauserman, kun la titolo en la angla A meta-analytic examination of assumed properties of childsexual abuse using college samples [Metanaliza studo de la supozataj proprecoj de la infana seksa misuzo uzante lernejajn samplojn].

La celo de la reserĉo estis malkovri se la asertoj kaj de la amaskomunikiloj kaj de la faka literaturo pri tio, ke ĉiuj seksrilatoj estas traŭmatizaj por la neplenaĝuloj kaj ke la seksa misuzo kaŭzas psikologian malutilon gravan, longedaŭran kaj ekvivalente ĝeneralan sur knaboj kaj knabinoj akordiĝas kun la maniero kiel tiaj spertoj estas travivitaj. La aŭtoroj analizas kaj komparas la rezultojn de 59 studoj faritaj kun neklinikaj samploj de ambaŭ seksoj kiuj havis seksrilatojn kun plenkreskuloj dum la infaneco aŭ adoleskanteco kaj ili alvenas al la konkludo, ke ĉ. 70% de la analizitaj junuloj konsideras, ke tiaj spertoj estis pozitivaj aŭ ne havis sekvojn. La aŭtoroj relativigas kaj atribuas al aliaj kaŭzoj, kiel la familia medio, la negativajn sekvojn raportitajn de la cetero kaj ili konkludas, ke la kredoj de la socio pri la supozataj intrinsekaj negativaj sekvoj de la sekso sur infanoj kaj adoleskantoj estas troaj kaj ne sin subtenas.[1]

La studo rezultigis grandan polemikon en Usono, kiu komencis per la kritikoj de kelkaj sociaj konservativuloj kaj religiaj fundamentalistoj, kaj ankaŭ de kelkaj psikiatroj kaj psikoterapiistoj, kaj eĉ alvenis al la Kongreso. Tiu ĉi montris sin zorgo-plena pri la eblaj konsekvencoj de la publikigo de la rezultoj sur la oficialaj paradigmoj rilate al pedofilio, kaj la 12-an de julio 1999 ĝi aprobis la Rezolucion 107 HRC[137] (per 355 voĉoj por, 0 kontraŭ kaj 13 sindetenaj), politike establinta ke la seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenaĝuloj estas nepre misuzaj kaj malutilaj por ĉi tiuj lastaj.[2] La kondamno de scienca studo far la Kongreso signifis senprecedenta fakto en Usono.[3]

La studo[redakti | redakti fonton]

La studo baziĝas sur la asertoj de la amaskomunikiloj kaj de la specialigita literaturo, ke ĉiuj seksrilatoj estas traŭmaj por la neplenaĝuloj kaj ke la seksa misuzo kaŭzas gravan psikologian damaĝon, daŭra kaj ĝenerala ĉe knaboj kaj knabinoj ekvivalente. La oficiala celo de la analizo realigita de Rind, Tromovich kaj Bauserman estas konfirmi se la maniero kiel tiuj spertoj estas perceptitaj korespondas al tiaj asertoj.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

La aŭtoroj de la studo konsideras neadekvata la esprimon "infana sekso misuzo" uzita en la verkoj de psikologio por difini ĉiujn seksajn interagadojn kiuj povas okazi inter infanoj aŭ adoleskantoj kaj homoj signife pli aĝaj, tial ke iu ajn el tiuj rilatoj, eĉ se ne laŭleĝaj aŭ sociale akceptitaj, povus esti konsentaj kaj sekve ne misuzaj. Malgraŭ tio, ili pravigas la uzon de la esprimo "infana seksa misuzo" (mallongigita kiel ASI; en Esperanto kaj en ĉi tiu artikolo ISM) en sia studo ĉar ĝi estas la sama uzita antaŭe de la autoroj de la reviziitaj laboroj.

Metodologio[redakti | redakti fonton]

La studo de Rind, Tromovitch kaj Bauserman efektivigas metanalizan alproksimiĝon kaj plifirmigon de la rezultoj de 59 sendependaj enketoj realigitaj inter 1975 kaj 1995 en usonaj gimnazoj, kiuj prezentas unuflanke la rezultojn de referenco koncerne la lernantojn kiuj ne estis objekto de ISM kaj de la ceteraj rezultoj koncerne la lernantojn kiuj ja estis objekto de ISM.

La metanalizo baziĝas sur la plifirmiĝo de tri ensembloj: la diferencoj de ekvilibro de la lernantoj laŭ ili ja estis aŭ ne objekto de ISM, same kiel la funkcio de ilia familia situacio, kaj la diferencoj de familia situacio inter la lernantoj objekto aŭ ne de ISM. La celo de la tria ensemblo estas determini se la diferencoj en la psikologia ekvilibro de la lernantoj objekto de ISM povas esti konfuzitaj kun tiuj kaŭze de ilia familia situacio kaj sekve se la rilato inter la ekvilibro kaj la ISM estas solida aŭ ne.

Unu el la malfacilaĵoj trovitaj de la aŭtoroj estas, ke la 59 komparitaj studoj uzas nek la saman difinon de la termino "seksa misuzo" nek de la termino "infano", fiksante la aĝo-limon de la infaneco inter 16 kaj 18 jaroj en 75 % el la studoj kaj 14 jaroj en 25 %. Aliflanke, 70 % el la studoj konsideras la aĝo-diferencon inter la infano/adoleskanto kaj la plenkreskulo, sed ne konsideras la konsenton de la plej juna seksa kunulo.

Alia malfacilaĵo estas, ke kelkaj studoj uzitaj entenas malkombinon laŭ kategorioj de tio, kion oni konsideras kiel seksa misuzo, sed la kategorioj diferencas inter unu studo kaj la alia (ekzemple ekshibicio, karesoj, tuŝadoj, masturbado, midzado, kopulaci-atenco kaj penetrado). Rind, Tromovitch kaj Bauserman sekve starigis baremon de graveco por ĉiu kategorio. Ĉi tiu baremo konsideras ankaŭ la proksimecon de la rilato inter la homoj (biologiaj parencoj, membroj de la familio aŭ ne), de la ofteco de la ISM kaj de la uzo aŭ ne de forto aŭ minacoj.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la studo, 51% el la aferoj de ISM ĉe knaboj kaj 39% de la aferoj ĉe knabinoj konsistus el karesoj; 46% el la subjektoj de ISM estus estintaj tion plurfoje kaj 23% el la aferoj de ISM ĉe knaboj antaŭ 41% el la aferoj ĉe knabinoj estus okazintaj sub trudado. 14 % el la knaboj kaj 27 % el la knabinoj de la gimnazoj estus havinta almenaŭ unufoje unu sperton klasifikita kiel "seksa misuzo" de unu aŭ pluraj el la 59 studoj komparitaj. Ekzistus korelativeco de malpli ol 1 % inter la misorientiĝo (klinikaj signoj de traŭmatismo) kaj la fakto esti objekto de ISM, kaj korelativeco naŭ fojojn pli alta inter la familia situacio kaj la misorientiĝo. La traŭmatismo raportita ne estus ĝenerala kaj daŭra kaj ĝi ne estus spertita en la sama maniero de la knabinoj ol de la knaboj. Korelativeca faktoro tiom malalta klarigeblus pro la fakto, ke en la kompareblaj studoj efektigitaj en klinikaj medioj ekzistas forta proporcio de aferoj de incesto, dum tiuj ne signifas pli ol 16 % el la aferoj de ISM registritaj dum enketoj en la gimnazoj.[4].

La studo ankaŭ enhavas statistikon surbaze de la karakterizaĵo de la ISM -daŭro, ofteco, ĉeesto de trudado kaj penetrado. La rezulto de ĉi tiu statistiko estas alta precipeco (12 %) de klinikaj signoj en la aferoj en kiuj estis trudado, precipeco de ĉirkaŭ 2 % en la aferoj de incesto kaj precipeco malpli ol 1 % por la ceteraj aferoj. 10 % el la aferoj de ISM spertitaj de la knabinoj kaj 27 % el la aferoj spertitaj de la knaboj estus raportintaj de la subjektoj kiel pozitiva sperto. 70 % el la aferoj de ISM spertitaj de la knabinoj kaj 33 % el la aferoj spertitaj de la knaboj estus raportinta kiel negativa sperto. La longatempa traŭmatismo estas malofta kaj la traŭmatismo atribuita al ISM estas raportita plej ofte kiel pasema. Faktoro de korelativeco tiom malalta inter la misorientiĝo kaj la fakto esti objekto de ISM ne subtenas la fakton, ke pli ol 50 % el la knabinoj konsideras tian sperton kiel negativa.

La polemiko[redakti | redakti fonton]

La studo estis la celo de granda polemiko en Usono post la kritikoj de kelkaj sociaj konservativuloj kaj religiaj fundamentalistoj, same kiel kelkaj psikiatristoj kaj psikoterapiistoj. La unua publika signifa reago havis originon en la Nacia Asocio pri Reserĉo kaj Terapio de Samseksemo, organizaĵo dediĉita defendi, ke samseksemo estas mensa malsano kiu povas esti kuracita per psikoterapio. Poste, la konservativa televidprezentistino Laura Schlessenger atakis la studon en sia programo,[5] kio kondukis al amaskomunikila kampanjo kiu etendiĝis al politikaj rondoj.

La Usona Kongreso montris sin maltrankvila rilate la konsekvencojn kiuj povus havi la publikigo de la rezultoj de la studo sur la oficialaj paradigmoj pri pedofilio kaj en 12 de julio 1999 ĝi denuncis kaj kondamnis ĝin preskaŭ unanime, per 355 favoraj voĉdonoj, neniu kontraŭe kaj 13 sindetenoj.[2] Kondamno de scienca studo de la Kongreso estis en tiu momento senprecedenca fakto.[3]

Urĝita por sin pravigi, la Usona Asocio pri Psikiatrio submetis la meta-analizon al nova revizio per paroj kaj al statistika profesia studo, kiuj portis al konkludo, ke la metodologio uzita estis korekta.[6]

Tamen, oni daŭre publikigis gazetarajn komunikojn kaj refutojn kiuj supraĵe sugestis diversajn kialojn laŭ kiuj la studo devus esti rifuzita.[7] La aŭtoro, inter aliaj, respondis tiujn refutojn. Kaŭze de la ekstera premo rezultinta de ĉi tiu reserĉo, doktoro Rind deklaris, ke li ne povis daŭrigi siajn esplorojn pri la temo kaj ke li estis serĉonta aliajn objektojn de esploro.

En 2001 oni publikigis serion da artikoloj kiuj ĵetis dubon sur la rezultoj de la studo,[8] indikis supozitajn erarojn en la uzata metodologio kaj en la ĝeneraligoj proponitaj kaj asertis, ke la rezultoj de la studo estis science nevalidaj.[9][10] La kritikoj estis publikigitaj en 2001 en la libro Misinformation concerning child sexual abuse and adult survivors [Misinformado sur infana seksa misuzo kaj la plenkreskuloj kiuj postvivis].[11]

La studo estis ofte citita kiel referenco de la pedofilia aktivista movado[12] kaj de iuj advokatoj por defendi siajn klientojn en juĝoj sur aferoj pri supozataj seksaj misuzoj.[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivoj rilatantaj al la meta-analizo de Rind et al., ĉe la retloko de la IPCE.
  2. 2,0 2,1 Whereas no segment of our society is more critical to the future of human survival than our children (1999). 106th Congress, Resolution 107, Congresso del Statos Unite. (angle)
  3. 3,0 3,1 Rind, Bruce. 163-193 Advances in social & organizational psychology: a tribute to Ralph Rosnow. In: "Meta Analysis, Moral Panic, Congressional Condemnation, and Science: A Personal Journey", p. 163-193. Nov-Jorko: Taylor & Francis/Psychology Press, 2006. ISBN 0-8058-5590-4. (angle)
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj study; $2
  5. Schlessenger, L. The Dr. Laura show. (23-3-1999)
  6. Fowler, Raymond D. RE: APA statements Arkivigite je 2012-06-15 per la retarkivo Wayback Machine. Child Maltreatment Researchers (Mailing List). (angle)
  7. Ulrich, Heather M.; Randolph, Mickey; Acheson, Shawn. "Child Sexual Abuse: A Replication of the Meta-analytic Examination of Child Sexual Abuse by Rind, Tromovitch, and Bauserman (1998)". The Scientific Review of Mental Health Practice: objective investigations of controversial and unorthodox claims in clinical psychology, psychiatry and social work (SRMHP), Vol. 4, n-ro 2. ISSN 1538-4985. (angle)
  8. (2001) “Science or Propaganda? An Examination of Rind, Tromovitch and Bauserman”, Journal of Child Sexual Abuse Vol. 9 (n-ro 3/4), p. pp. 109–134. doi:10.1300/J070v09n03_06. 
    • Publikigita kiel ĉapitro de libro en Dallam SJ. (2001) “Science or Propaganda? An Examination of Rind, Tromovitch and Bauserman”, Whitfield CL; Silberg JL; Fink PJ: Misinformation concerning child sexual abuse and adult survivors. Londono: eldonejo Routledge, p. 109–134. ISBN 0789019019.
  9. (2000) “The real controversy about child sexual abuse research: Contradictory findings and critical issues not addressed by Rind, Tromovitch, and Bauserman in their 1998 outcomes meta-analysis”, Journal of Child Sexual Abuse Vol. IX (n-ro 3–4), p. pp. 157–82. doi:10.1300/J070v09n03_08. 
    • Publikigita kiel ĉapitro de libro en Tice, PP; Whittenburg JA; Baker G; Lemmey DE. (2001) “The real controversy about child sexual abuse research: Contradictory findings and critical issues not addressed by Rind, Tromovitch, and Bauserman in their 1998 outcomes meta-analysis”, Whitfield CL; Silberg JL; Fink PJ: Misinformation concerning child sexual abuse and adult survivors. Routledge, p. 157–182. ISBN 0789019019.
  10. (2000) “A critical appraisal of the 1998 meta-analytic review of child sexual abuse outcomes reported by Rind, Tromovitch, and Bauserman”, Journal of Child Sexual Abuse Vol. IX (n-ro 3–4), p. pp. 135–55. doi:10.1300/J070v09n03_07. 
    • Publikigita kiel ĉapitro de libro en Whittenburg, JA; Tice PP; Baker G; Lemmey DE. (2001) “A critical appraisal of the 1998 meta-analytic review of child sexual abuse outcomes reported by Rind, Tromovitch, and Bauserman”, Whitfield CL; Silberg JL; Fink PJ: Misinformation concerning child sexual abuse and adult survivors. Routledge, p. 135–156. ISBN 0789019019.
  11. Whitfield, CL; Silberg JL; Fink PJ. (2001) Misinformation concerning child sexual abuse and adult survivors. Routledge. ISBN 0789019019.
  12. The Good News About Man/Boy Love. IPCE. (angle)
  13. Spiegel, J.. Sexual Abuse of Males: The Sam Model of Theory and Practice. Routledge, 2003. ISBN 1-56032-403-1. (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Rind, Bruce ; Tromovitch, Phillip ; Bauserman, Robert. A Meta-Analytic Examination of Assumed Properties of Child Sexual Abuse Using College Samples. Psychological Bulletin, Graflando Arlington, Usona Asocio pri Psikologio, Vol. CXIV, n-ro 1 (julio 1998), pp. 22–53. Kompleta teksto (angle). Ligilo DOI.