Police estas municipo de Ĉeĥio en distrikto Třebíč. La vilaĝo situas proksime de urbo Jemnice en sudorienta Moravio. Vivas ĉi tie 323 loĝantoj (2024). Dominaĵo de la vilaĝo estas loka kastelo kun kvinetaĝa prismaturo. Sur la loko de la hodiaŭa kastelo staradis en la 14-a jarcento burgaro, kiun aĉetis en la 1-a duono de la 20-aj jaroj de la 16-a jarcento Jan Tavíkovský el Tavíkovice, kiu decidiĝis en la jaro 1634 konstrui en Police kastelon. Dum Jakub Berchtold, kiu proprumis la kastelon ĝis la jaro 1721, la kastelo akiris dum alikonstruo barokorenesancan aspekton. La baroka alikonstruo de la kastelo okazis en la jaroj 1720 - 1730. Ekde tiu tempo ĝis 1948 alternis en la kastelo en Police kelke da familioj. Unu el lastaj posedantoj estis barono Wražda. Ekde 1948 la kastelo estis neuzita, nur en 1958 ĉi tie estis fondita metilernejo, pli poste lernejo. Nun estas en la kastelo vilaĝa oficejo kaj loka biblioteko. Al la kastelo apartenas kastela galerio kaj ampleksa arbarigita parko.