Polico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Policveturilo, policanoj kaj policaparato en Pollando

Polico estas administracio komisiita por prizorgi la publikan ordon kaj sendanĝerecon. En la policejo laboras policistoj (policanoj).

Polico kaj Esperanto

Estas merito de la iama hungara polica inspektoro, Aŭgusto Marich, kolekti unue izolulojn al unueca organizo. En 1908 li eldonis la gazeton „Polica Revuo“, sed monmanko tre baldaŭ ĉesigis ĝin. En 1911 la prezidanto de la Polica Klubo Esperantista de Parizo A. Miguiere kaj ĝia sekretario, E. Tison, policinspektoroj, fondis la Internacian Esperantistan Polican Asocion kaj eldonis revuon „Internacia Polica Bulteno“. Samjare en Antverpeno fondiĝis Esperantista Polica Asocio, kiu ne etendiĝis al aliaj landoj. La milito ĉesigis ambaŭ unuiĝojn.

En 1922 Marich eklaboris, en Budapeŝto eldonis novan revuon „La Policisto“. Dum la UK en Nürnberg 1923 policistoj el 6 landoj fondis la Tutmondan Polican Ligon (TPL), laŭ iniciato de Marich, kiu nomiĝis ĝenerala direktoro. Iom post iom Marich agis tute memvole, fondis pliajn ligojn profesiajn, celis unuigi ĉiujn kune kun la anoj de TPL en Tutmonda Ligo de la Ordo. Li emis ordigi la ordon kaj fine atingis ĥaoson kompletan. Li uzis fantaziajn statistikojn pri milo da membroj kaj sekretarioj, daŭre eksperimentis per provoj laŭ subitaj ideoj: Malgraŭ promesoj kaj certigoj, La Policisto aperis ne regule, ĉiujare nur kelkfoje, ĝis fine en 1928 ĝi malaperis. Post dujara silento li en 1930 ekeldonis en Nederlando La Policiston mimeografite, ŝajnigante plenan interkonsenton de la liganaro.

Multe da energio, tempo kaj mono estis perditaj per la agado de Marich, sed per helpo de Internacia Centra Komitato (ICK) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) la reorganizado de la ligo iom post iom sukcesis. Vicprezidanto P. Beier, direktoroj A. Pohle kaj Paul Teuchner kaj ĉefkasisto A. Grafe dissendis dumil alvokojn al ĉiuj liganoj por inviti ilin, fondi novan pli bonan ligon. Rezulto estis konstato ke centoj de la enregistritaj anoj ekzistis nur sur papero, krom 50 anoj el Leipzig apenaŭ la sama nombro de la iamaj anoj de TPL respondis kaj deklaris realiĝon al la nova ligo, kiu nomiĝis Internacia Polica Ligo (IPL) kaj efektive en 1930 estis fondita en Dresdeno. Prezidanto fariĝis d-ro M. Ruth en Bern, liga direktoro Paul Teuchner en Leipzig, ĉefkasisto A. Grafe en Chemnitz, redaktoro A. Pohle en Dresdeno. IPL interkonsentis kun UEA pri reciproka interŝanĝo de servoj.

Ĉefe post la unua mondmilito diversaj registaroj kaj magistratoj interesiĝis pri Esperanto kaj ĝia enkonduko en la polico. Specialaj kursoj por policistoj efektivis en 1907: Stokholmo, en 1909: Bukareŝto, Galatz, Dresdeno, Bonn-Bad Godesberg, en 1914: Parizo, en 1916: Ĥarbin, en 1921: Lisbono, en 1923: Londono, en 1924: Ateno, Leipzig, Linz, Vieno, Talino, en 1925: Varsovio kaj ĉiuj pli grandaj urboj de Pollando, Graz, Antverpeno, en 1930: Berlino, Antverpeno, en 1931: Oslo, Ocu (Japanio), Kolding, Riesa, Hamburgo, Lisbono. Dume en aliaj lokoj nenomitaj en polica rondo nur ekflamis la lernado, sed en la nomitaj urboj ĝenerale oni fondis grupojn, kies parto trovis registaran kaj magistratan subtenojn. En 1923, 1924, 1926 la sakslanda ministerio de interno pagis Esperanto-kursojn el ŝtata kaso en Leipzig, Chemnitz, ĝendarmaj stacioj Arnsdorf kaj Rodewisch sub la kondiĉo, ke la kursa partopreno estu deĵora devo. En 1927 la saksa ŝtata policadministracio aplikigis la ekzamenregularon por fremdlingvaj lernantoj ankaŭ por Esperanto. En 1930 en Berlino la policprezidanto disponigis por tri Ĉeh-kursoj kun pli ol ducent policistoj senkostan instruejon kaj ĉiujn elspezojn por instruado pagis la prusa ministerio de interno. En 1921 la sakslanda kaj en 1926 la prusa ministerioj dekretis, ke esperantistaj policistoj portu post sukcesa ekzameno la Esperanto-insignon. Enkonduko de Esperanto en policaj lernejoj okazis en 1920 en Madrid, en 1924 en Bukareŝto, Vieno, Linz, Weimar kaj Hannoversch Münden. En 1921 la polica direkcio en Leipzig ordonis establon de Esperanto-deĵorejo, sekvinta la ekzemplon de Dresdeno.

La ĉi-tema artikolo en la Enciklopedio de Esperanto el 1934 aldonas ankoraŭ, ke "multloke la Esperanto-afero bone komenciĝis, sed post finiĝo de la kurso la intereso malfortiĝis kaj fine ĉesis, kvankam la dekretoj publikigitaj ankoraŭ validas. Gravan rolon ludos la uzado de Esperanto en la kriminala fako kaj IPL atendas tion post ne longe."

Komence de 1933 IPL ricevis gravan instigon, kiam akceptis la oficon kiel liga prezidanto s-ro Mouton, ŝtata konsilisto en la Prefekturo de Polico en Parizo.

La Policfaka gazeto „Internacia Polica Bulteno“, kiu jam de 1911 ĝis 1914 aperis kiel organo de IPEA, reviviĝis en 1928, aperinta kiel monata polica fakrevuo kaj oficala organo de IPL. Administranta redaktoro de la gazeto en 1933 estis s-ro Schwartz, „inspecteur de police spéciale“, en Strasburgo-Meinau, Francio.

Eksteraj ligiloj

greke detala germanlingva artikolo "Polizei und Esperanto" en la retejo diekriminalisten.at

Vidu ankaŭ

Internacia Polica Asocio