Polidaktilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ses manfingroj.
Radiografio de maldekstra piedo kun polidaktilio.

La polidaktilio (de la greka poly, «multaj» kaj daktylos, «fingro»)[1] estas genetika misordo pro kiu homo naskiĝas kun pli ol kvin fingroj en la mano aŭ en la piedo (plej ofte unu plia fingro).[2] Ĝi estas detektita en la momento de la nasko. Tiuj fingroj estas nomataj “kromaj fingroj”. Polidaktilio estas la malo de oligodaktilio (malmultaj fingroj).

La polidaktilio povas okazi en la mano aŭ la piedo laŭ diferencaj formoj, sed ne estas misformo kiu suferigas la sanon de la tuŝita persono, kvankam foje, ĝi povas esti asocia kun pli grava genetika malordo en kiu povas ekzisti aliaj fizikaj misformoj.

Tiu malordo tuŝas unu el ĉiuj 500 ĵusnaskitoj vivaj, kvankan la frekvenco pliiĝas en kelkaj grupoj (kiel inter Amiŝistoj pro la fondefiko aŭ inter nigruloj), kun plej granda okazado en viroj ol en virinoj.

La kroma fingro estas ĝenerale malgranda peco de histo fajna kaj milda. Foje ĝi enhavas la oston sen artikoj; foje la fingro estas kompleta kaj funkcianta. La kroma fingro kutime estas post la etfingro de la mano aŭ de la piedo, malpli ofte ĉe la dikfingro kaj pli malofte inter aliaj fingroj. Ĝi kutime estas duforkiĝo de normala fingro, kaj rare eliras el la pojno kiel la aliaj fingroj.

La nura traktado estas kirurgia, speciale kiam la fingro estas ĝena aŭ malestetika. Se la fingro funkcias, kutime oni ne amputas ĝin.

Sesfingreco estas la plej ofte okazo de polidaktilio. Francisco Cruz Gutiérrez kromnome 'Seisdedos' (en hispana signifas "Sesfingrulo") estis hispana anarkiisto kaj membro de la Confederación Nacional del Trabajo, loĝinta en Casas Viejas, provinco de Kadizo, dum la nomita Insurekcio de Januaro de 1933 iĝis simbolo de la liberecana kamparanaro kaj de la malhumana subpremado fare de policanoj dum la Dua Hispana Respubliko.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Polydactyly Etymology". Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine Online Etymology Dictionary. Alirita la 18an de julio, 2020.
  2. Kaneshiro, Neil K. "Polydactyly – Overview". Arkivigite je 2012-10-30 per la retarkivo Wayback Machine University of Maryland Medical Center (UMMC). Alirita la 5an de januaro 2013.