Polidoro (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Polidoro (helene Πολύδωρος, latine Polydorus) estas ofta greka nomo, kiu en la helena mitologio kelkfoje ripetiĝas.

Polidoro - filo de Kadmo[redakti | redakti fonton]

Teba reĝo Polidoro estis filo de Kadmo, kiu Tebon fondis; edzino de Kadmo kaj patrino de Polidoro estis Harmonia. Polidoro havis kun sia edzino Nikteido filon Labdakon, kaj ties filo estis pli posta teba reĝo Laio kaj nepo de Edipo. Laŭ Labdako oni nomas la familiaron Labdakidoj, en Tebo signifoplena. Polidoro tro frue mortis kaj sian filon edukigis al bopatro Nikteo. Sed kiam Labdako ankaŭ frue mortis, restis post li juna Laio, neplenkreskinta por transpreno de la reĝa potenco. Pro tio regadon transprenis Nikteo. Ankaŭ li regis nelonge, post lia morto teba reĝo fariĝis lia frato Liko. Liko pro impetego de sia edzino Dirka persekutis Niktean filinon Antiopon, kiun li eĉ prizonis en burga turo. Kiam ŝi savis sin, ŝiaj filoj Amfiono kaj Zeto - ilia patro estis Zeŭso - punis Dirkon, Likon mortigis kaj uzurpis la reĝolandon.


Polidoro - filo de Hipomedonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi Polidoro ĉeestis militon de epigonoj (posteuloj de la Sep kontraŭ Tebo. En ĝi estis Tebo konkerita kaj detruita.


Polidoro - filo de Priamo[redakti | redakti fonton]

La plej juna filo de troja reĝo Priamo kaj lia edzino Hekabo. Post subita atako kontraŭ Trojo fare de Aĥajoj oni sendis lin al trakia reĝo Polimestoro, sia bofilo (lia edzino estis Priama filino Iliono). Sed kiam Trojo falis, Polimestoro murdis Polidoron, por ke li akiru liajn trezorojn. Li mem sed pli poste pereis per kruela morto, per kiu la reĝino Hekaba venĝis mortigon de sia filo. Ŝi elskrapis okulojn de li. Pune ŝi estis turniĝita en hundinon.

Polidoro el Rodoso[redakti | redakti fonton]

La plej fama homo de tiu ĉi nomo estas verŝajne Polidoro el Rodoso, konata el kunkreado de la konata statuaro Laokoonto, sur kiu li laboris kun artistoj nomataj Atenodoro jak Agesandro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Polydóros en la ĉeĥa Vikipedio.