Poliespo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poliespo (Polisinteza Esperanto) estas Esperanto pligrandita per ĉerokaj vortoj kreita de Nvwtohiyada Idehesdi Sequoyah, kromnomo de Billy Joe Waldon, kondamnita al morto en Usono pro pluraj murdoj. Waldon estas konsiderata kiel mense nestabila de usona juro.

Prononco[redakti | redakti fonton]

Alfabeto: a, â, ā, ấ, b, kontraŭĉapelita b, c, ĉ, d, e, ê, f, g, ĝ, h, ĥ, i, ĭ, ĭ kun malgranda komo (aŭ į kun kontraŭĉapelo), ĭ kun ´ (vidu la dua "a"), î, ĉapelita į, ĉapelita í, j, ĵ, k, kontraŭĉapelita k, l, m, kontraŭĉapelita m, n, kontraŭĉapelita n, o, ô, p, p kun superskribita w, s, ŝ, t, ĉapelita t, t kun superskribita v, u, û, ŭ, v, z, ĉapelita z, kontraŭĉapelita z, q, q kun ´, ĉapelita q, ĉapelita q kun , w, w kun ´, ĉapelita w, ĉapelita w kun ´, x, x kun ´, y, 2, 2 kun ´.

(oni komprenu kontraŭĉapelon kiel la ˘ (brevo), ne kiel la ˇ (haĉeko)).

Vokaloj estas: a,e,i,o,u kiel en Esperanto. â, ê, ô, kaj û estas nazalaj. La ĭ estas [I] kiel la angla 'ship', î estas nazala ĭ. Vokalo q estas la sono irl de la angla 'girl'. w estas kiel la Esperanta ŭ. Ĉapelita w estas nazala ŭ. x estas kiel la hebrea "ŝvao", ĝia nazalan formon oni skribas 2 (ĉar 2 memorigas, laŭ Waldon, nazon).

Konsonantoj estas kiel en Esperanto kaj: kontraŭĉapelita b, kontraŭĉapelita k, kontraŭĉapelita m, kontraŭĉapelita n kiuj estas antaŭ-aspirataj kun *nazala* h. Ĉapelita t estas senvoĉa th [θ], t kun superskribita v estas voĉa th [ð]. p kun superskribita w estas 'pŭ' (lippronuncata p). Ĉapelita z estas 'kc', kontraŭĉapelita z estas la voĉa analoga [gdz]. y is 'ĥj' (palatizata ĥ). Glota halto kaj la tono estas kelkfoje indikitaj, sed ne ĝenerale. La ´ indikas la ŝanĝon de la tono 2 al tono 3 (kreskan tonon).

Eble, en estonto, oni uzus la Ĉerokan silabaron.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La strukturo estas pli simila al Ido ol al Esperanto, ĉar fleksias la radikoj (estas 'polisinteza' lingvo) kaj, do, la lingvo ne estas perfekte aglutina. Male al Ido, ĝi havas nur unu prefikson krom la Esperantaj: pe- kion oni uzas por indiki "naturan" sekson. Krom akuzativo, estas ankaŭ sufikso por subjekto, kiel en la Klingona.

Celo[redakti | redakti fonton]

La proponita celo estas doni al okcidentaj usonanoj, ĉefe al indiĝendevenaj, oportunon por akiri "Ĉerokan Spiriton". Laŭ ĝiaj uzantoj, oni ne povas estis bona parolanto de Poliespo (aŭ Po, kiel ili diras), se oni ne estas bona parolanto de Esperanto.

Ĉar Waldon postulis mondonacojn de interesitaj homoj, oni akuzis lin pri malhonestaj celoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.