Polietilena tereftalato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Polietilena tereftalato (PET) estas plasta polimero, kiun oni akiras per polimerigada proceso de tereftalata acido kaj monoetilenglikolo. Ĝi estas linia polimero kun altgrada kristaleco kaj termoplasta konduto, kio faciligas ĝian transformon per procesoj de elpremado, injektado, injektado-blovado kaj termoformado.

Jen ĝiaj plej elstaraj ecoj:

  • Kristaleco kaj travidebleco, sed ĝi akceptas kolorigilojn
  • Bona reago ĉe daŭraj klopodoj
  • Alta rezisto al la eluzo
  • Bonega glita koeficiento
  • Bona kemia rezisto
  • Bonaj termikaj ecoj
  • Bonega bariero (hermetikeco) kontraŭ CO2 kaj akceptebla kontraŭ O2 kaj humideco
  • Kongrua kun aliaj barieraj materialoj kiuj plibonigas entute la barieran efikon de la ujoj kaj tial permesas ĝian uzon ĉe specifaj merkatoj
  • Entute reciklebla
  • Aprobita por ĝia uzo en ujoj kiuj devas kontakti nutraĵojn
  • La fizikaj ecoj de PET kaj ĝia kapablo plenumi diversajn teknikajn specifaĵojn, pravigis ĝian elstaran evoluon en la fabrikado de tekstilaj fibroj, de diversaj ujoj, kaj ĉefe de boteloj, pletoj, metalaj bendoj kaj lamenoj.
  • Dum ĝia dudekjara surmerkatigo, PET diversiĝis en multaj sektoroj anstataŭante la tradicie uzatajn materialojn aŭ proponante novajn enujigajn alternativojn, neimageblajn ĝis tiam.

Ekzemple oni uzas ĝin por enujigo de:

Folioj

  • Nutraĵujoj
  • Vezikoj
  • Lamenaj folioj
    • Alt-teknikaj folioj
  • Aŭdio-video (filmoj, bendoj)
  • Fotografio
  • Elektraj aplikoj
  • Elektronikaj aplikoj
  • Specialaj pakumoj


Aliaj aplikoj

  • Tuboj
  • Profiloj
  • Kadroj
  • Muroj
  • Masonado
  • Injektitaj pecoj


Rilate la industrian transform-ĉenon, se ni analizas supraĵe la situacion en la nacia merkato de Hispanio, eblas jenaj klarigoj:


PET-rezina produktado

La nacia produktado de rezino celas ĉefe la internan konsumon kaj nur malgrandan parton oni eksportas. Dum 1997 la nacia PET-rezina produktado estis 95.000-tuna kaj en 2002 pli-ol-350.000-tuna, kaj oni kalkulas, ke la totala interna konsumo superis la 250.000 tunojn.


PET-transformaj ekipaĵoj

Kvankam la plej granda parto de la transformaj ekipaĵoj estas eksterlandaj, jam evoluis nacia industrio pri tiaj ekipaĵoj, kiu senĉese kreskas. Oni kalkulas ke dum 2002 proksimume inter 10-15 % de la instalitaj ekipaĵoj por la enujiga produktado estos naciaj.


PET-enujigaj fabrikistoj

La fabrikista sektoro de PET-enujigoj kiun ni menciis havas tre mallongan vivon (sub 25 jaroj) kaj la pioniraj entreprenoj estis Poliesa, Iberplasticos, Holanplast kaj Caiba. Aliaj entreprenoj aperis poste.

Nuntempe nur kelkaj pioniraj entreprenoj daŭrigas sian vojon, dum la plej granda parto kunfandiĝis ene de gravaj plurnaciaj pakad-grupoj.

La transforma kapablo fabriki kavajn enujigojn evoluis en la hispana merkato paralele al la Ĝenerala merkato, kaj nuntempe ekzistas situacio de troa produktado pro la sezona merkato kaj la teknologia evoluo de la produktad-ekipaĵoj. Tiel en 1995 la transforma kapablo estis de 90 000 tunoj, en 1998 de 189 000 tunoj kaj en 2002 de 240 000 tunoj.

En 1995 la nombro de PET-transformaj entreprenoj estis 37, en 1998 ekzistis 70 kaj en 2002 jam 160. Oni devas atentigi, ke la plej granda parto de tiuj entreprenoj estas enujigistoj, kiuj blovas siajn botelojn linie, kaj nur dudeko da ili estas kompletaj fabrikistoj.

Dum la lastaj du-tri jaroj evoluis tre grava industrio fabrikanta PET-lamenon, kiu per posta termoformado permesis krei novan merkaton de “ebenaj enujigoj”, kiu Ĝis tiu momento uzis aliajn materialojn.


PET-enujigistoj / transformistoj

La teknologia evoluo de la enujigo pro la apero de la piedo petal-forma fronte al la Ĝisnuna de sfera fundo - kiu postulis la uzon de “base cup” el HDPA algluita al PET, krom la pligrandigo de la produkta kapablo de la enujigaj bloviloj ekde 600 b/h en 1980 Ĝis pli ol 24 000 b/h meze de la 90-aj jaroj- okazigis esencan evoluon en la merkato por tiu materialo.

Pro tiu evoluo la kutimo estas trovi ĉe la enujigaj lini-kapoj, ekipaĵojn, kutime por blovado, kiuj permesas produkti PET-botelojn linie el antaŭformoj liveritaj el eksterlando. Kiel alternativo al tiuj blovad-ekipaĵoj, ekzistas integritaj maŝinoj, kiuj same linie kiel fiksloke, fabrikas ujojn el PET-rezino.

Pro tiu industria multflanka uzeblo kutime la enujigistoj mem fariĜis la plej grandaj enujigaj fabrikistoj kun la ekstera helpo de la PET-rezin-distribuantoj aŭ de antaŭformaj fabrikistoj.


PET-reciklistoj

Depost 1998 ekevoluas la recikla industrio koincide kun la enmerkatigo de la unuaj botel-pakoj, kiuj alvenas el la unuaj rubaĵ-elektaj uzinoj. Äœis nun okazis tre elstara recikla industria evoluo. La granda okazinta investado kaj la koncerna fabriko-kapablo je pli ol 50 000 tunoj jare, permesas certigi ke ekzistas aro da solidaj kaj teknologie evoluintaj entreprenoj, kiuj kapablas recikligi laŭ la plej postulaj kvalit-niveloj la materialon devenantan el ĉiuj hispaniaj elektaj uzinoj.

fonto