Saltu al enhavo

Polina

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polina troviĝas en la plej griza parto

Polina, hungare Alsófalu (alŝOfalu) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Polina situas sub monto 476 m-ojn alta, sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Tornaľa troviĝas 12 km-ojn.

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1325 en formo "Polanfolua". En 1910 loĝis en Alsófalu 287 da homoj, (escepte 4 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Alsófalu rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Polina 120 da homoj, (86 hungaroj, 31 slovakoj, 2 ĉeĥoj, unusola cigano).

Vidindaĵo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]