Polinezia burdopetrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Polinezia burdopetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma alba
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Polinezia burdopetreloFeniksa petrelo, Pterodroma alba estas mezgranda, ĝis 35 cm longa, tropika marbirdo kun enverguro de 83 cm. Ĝi havas plumaron kun malhelbrunaj supraj partoj, blanka sube kaj blankeca ĉe la gorĝo. Ambaŭ seksoj estas similaj. Laŭnome oni ne konfuzu ĝin kun la similnoma Polinezia petrelo, Nesofregetta fuliginosa, kaj pro tio oni uzu la aldonon “-burdo” propra de la grupo de la burdopetreloj.

La Polinezia burdopetrelo troviĝas tra oceanoj kaj marbordaj areoj en centra Pacifika Oceano. Ties kolonioj povas troviĝanti sur la insuloj Fenikso, Tongo, Kiritimati, Tuamotuoj, Markizinsuloj kaj Pitkarnoj. La ino demetas ununuran blankan ovon sur la grunda surfaco. La dieto konsistas ĉefe el kalmaroj, fiŝoj kaj krustuloj.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando, predado fare de invadaj specioj kaj homa espluatado, la Polinezia burdopetrelo estis pritaksita kiel Endanĝerita ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]