Saltu al enhavo

Polinezia imperikolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Polinezia imperikolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ducula
Hodgson, 1836
Specio: Polinezia imperikolombo

D. aurorae

Ducula aurorae
(Peale, 1849)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Polinezia imperikolombo (Ducula aurorae), konata ankaŭ kiel kolombo de la Societaj insuloj, estas specio de birdoj de la kolomba familio Columbidae, kaj unu el la kvardeko da specioj de la genro Ducula, kiu vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio. Ĝi estas specio de specikomplekso Aenea, kiu enhavas pli ol 20 samgenrajn speciojn. Ĝi troviĝas kiel endemio en Franca Polinezio. Ilia natura vivmedio estas tropikaj kaj subtropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tropikaj kaj subtropikaj malsekaj montarbaroj. Ili estas minacataj pro habitatoperdo.

Ĉi tiu kolombo estas proksimume 51 cm alta. Ĝi estas granda, bosbeka kolombo kun larĝaj rondetaj flugiloj. Ĝia plumaro estas arĝentgriza en sia kapo kaj plejparto de malsupraj partoj kun malhele bronzverdaj supraj partoj kaj nigraj subvostaj kovriloj.[1]

Ekologio kaj konservado

[redakti | redakti fonton]

Tiu specio antaŭe troviĝis en densaj arbaroj, sed poste estis trovita en sekundara vivejo kiel ekzemple ĝardenoj. Ĝi manĝas fruktojn de granda vario de indiĝenaj kaj enkondukitaj arboj. Ĝi nun estas grava semdisvastigilo sur Makatea, akcelante la disvastiĝon de indiĝena arbaro en areojn kiuj estis minigitaj kaj senarbarigitaj. Takso de 2009 sugestis nunan populacion de nur 1000-1600 individuoj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Polynesian Imperial pigeon Ducula aurorae - Species Factsheet. BirdLife International.
  2. BirdLife International (2017). "Ducula aurorae". IUCN Red List of Threatened Species. 2017: e.T22691668A118663538. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T22691668A118663538.en. Alirita la 13an de Novembro 2021.
  • Gibbs, David. Pigeons and Doves: A Guide to Pigeons and Doves of the World. Christopher Helm year=2010. ISBN 978-1-4081-3555-6.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]