Polipodio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Polipodio Polypodium
ordinara polipodio (Polypodium vulgare)
ordinara polipodio (Polypodium vulgare)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Traĥeofito Tracheophyta
Klaso: Polipodiopsidoj Polypodiopsida
Ordo: Polipodialoj Polypodiales
Familio: Polipodiacoj Polypodiaceae
Genro: Polipodio Polypodium
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Polipodiojlatine (Polypodium) estas filika genro el la familio de la Polipodiacoj (Polypodiaceae) kaj el la ordo de la Polipodialoj (Polypodiales).

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Polipodioj estas multjaraj plantoj kun rampanta rizomo. Sterilaj kaj fekundaj folioj aspektas preskaǔ same. La folioj estas integraj aǔ plume kunmetitaj. La rando estas glata aǔ denta. Ili estas kalvaj kaj ne skvamaj.

La soroj estas grandaj kaj sen-induziaj. Ili estas je la malsupra surfaco de la rando.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La polipodio estas la nomdonanta genro de la familio de la Polipodiacoj (Polypodiaceae). Ekzistas ĉ. 200 specioj, el kiuj kvar hejmiĝas en Eǔropo. En Centreǔropo ekzistas tri genroj, ĉiuj apartenantaj al la speciogrupo Polypodium vulgare agg.:

  • Segilforma polipodio (Polypodium cambricum L.). Ĝi hejmiĝas en Eǔropo, nordokcidenta Afriko, Makaronezio kaj Okcidenta Azio. Al tiu genro apartenas la subspecio:
    • Polypodium cambricum subsp. macaronesicum (A.E. BOBROV) FRASER-JENK.}} (Sin.: Polypodium macaronesicum BOBROV}}). Ĝi kreskas sur la Azoroj, la Kanariaj insuloj, la insulo Madejro kaj sudokcidenta Hispanujo.
  • Ordinara polipodio (Polypodium vulgare L.), Regionoj de disvastigo: Eǔropo, Azio, Nordafriko kaj Nordameriko
  • Meza polipodio (Polypodium interjectum SHIVAS), disvastiga regiono: Eǔropo, Turkujo kaj Irano.

Krome ekzistas en Eǔropo la hibrido (P. interjectum x P. vulgare):

Pliaj specioj ekster Eǔropo estas (selekto):

La nomo Polypodium estas grekdevena kaj signifas poly = multa kaj podion = piedeto. Ĝi koncernas al la rampanta rizomo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • M.A. Fischer, K. Oswald, W. Adler: Exkursionsflora für Österreich, Liechtenstein und Südtirol. Dritte Auflage, Land Oberösterreich, Biologiezentrum der OÖ Landesmuseen, Linz 2008, ISBN 978-3-85474-187-9.
  • Siegmund Seybold (Hrsg.): Schmeil-Fitschen interaktiv (CD-Rom), Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2001/2002, ISBN 3-494-01327-6.
  • Walter Erhardt u. a.: Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. Band 2. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2008. ISBN 978-3-8001-5406-7.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Polipodio en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita