Polistj (alfluanto de Lovatj)
Aspekto
Polistj | |
ruse: Полисть | |
rivero | |
Polistj en Staraja Russa
| |
Lando | Rusio |
---|---|
Regionoj | Pskova provinco, Novgoroda provinco |
Urbo | 1
|
Fontrivero | La lago Polisto |
- situo | Okcidente en la Pskova provinco |
- alteco | 91 m |
- koordinatoj | 57° 13′ 40″ N 30° 24′ 02.52″ O / 57.22778 °N, 30.4007000 °O (mapo) |
Enfluejo | La rivero Lovatj |
- koordinatoj | 58° 49′ 06″ N 31° 31′ 14″ O / 58.81833 °N, 31.52056 °O (mapo) |
Longo | 176 km (109 mi) |
Akvokolektejo | 3 630 km² (363 000 ha) |
Trafluo | enfluejo |
- mezproksima | 22 m³/s |
Vikimedia Komunejo: Polist River | |
Polistj (ruse Полисть) estas mezgranda rivero en la Eŭropa parto de Rusio, en la Pskova kaj Novgoroda provincoj. La rivera longo estas 176 km. Polistj apartenas al la baseno de Balta Maro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La rivero elfluas el la lago Polisto okcidente en en la Pskova provinco. Sur la rivero situas la urbo Staraja Russa. En la urbo en la riveron Polistj enfluas la plej granda el ties alfluantoj: la rivero Porusja. La rivero Polistj estas populara por akvaj turistoj. Ĉe la komenca parto de la rivero multas forlasitaj kaj ruinigitaj vilaĝoj.[1][2]