Politeismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dioj de la greka kaj romia Panteono

Politeismo estas multdiismo, do kredo je pli ol unu dio, grupigitaj en panteono kaj envolvitaj en siaj propraj religioj kaj ritaroj, male al monoteismo aŭ unudiismo. La ĉefaj politeismaj religioj nuntempaj estas la ŝintoismo kaj granda parto de la hinduismo (en kiu tamen kelkaj skoloj estas monoteismaj, ateismajpanteismaj). Multaj mortintaj religioj estis politeismaj, ekzemple la greka (paganismo) kaj la norda. La kontraŭuloj de politeismo, nomas ĝin idolanismon.

En plej parto de religioj kiuj akceptas politeismon, la diferencaj dioj estas reprezentoj de fortoj de la naturoadorado al prauloj, kaj povas esti rigardataj ĉu kiel aŭtonomaj aŭ kiel aspektoj aŭ emanacioj de kreinta Diotranscenda absoluta principo (monismaj teologioj), kiu montriĝas imanente en naturo (panenteismaj kaj panteismaj teologioj).[1]

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Adorado de la orbovido, ekzemplo de idolkulto (plej ofte en politeismo) en la tradicio jud-kristana.

La termino devenas el la greka πολύ poly ("multaj") kaj θεός theos ("dio") kaj estis unuafoje inventita de la juda verkisto Filo de Aleksandrio por polemiki kun grekoj. Kiam Kristanismo disvastiĝis tra la tuta Eŭropo kaj la Mediteraneo, ne-kristanoj estis nomitaj gentiles (termino origine uzataj de judoj por aludi al nejudoj) aŭ paganoj (lokanoj) aŭ, en klare pejorativaj idolanoj (adorantoj de "falsaj" dioj). La moderna uzado de la termino estis unuafoje revivigita en franca pere de Jean Bodin en 1580, sekve de la uzado de Samuel Purchas en angla en 1614.[2]

Koncepto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tipo de diismo. Ene de diismo, ĝi kontrastas kun monoteismo, nome la kredo en singulara Dio, en plej kazoj transcenda. Politeistoj ne ĉiam adoras ĉiujn diojn egale, sed ili povas esti henoteismaj, specializante en la adorado de unu partikulara diaĵo. Aliaj politeistoj povas esti katenoteistoj, kiuj adoras diversajn diaĵojn je diversaj momentoj.

Politeismo estis la tipa formo de religio dum la Bronzepoko kaj la Ferepoko, ĝis la Aksa Epoko kaj la disvolviĝo de Abrahamaj religioj kiuj trudis striktan monoteismon. Ĝi estas bone dokumentita en historiaj religioj de la klasika antikveco, speciale ĉe la antikvaj greka kaj romia religioj, kaj post la falo de la grek-romia politeismo en tribaj religioj kiaj la Ĝermana aŭ la Slava paganismoj.

Gravaj politeismaj religioj praktikataj nuntempe estas Hinduismo, la ĉina tradicia religio, la japana Ŝintoismo, kaj la etoso de la moderna paganismo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Mormonoj kredas, ke Joseph Smith estis vokata de Dio kiel nuntempa profeto, inter aliaj okazintaĵoj, per la Unua vizio de Dio Patro kaj Jesuo Kristo kiel du apartaj estaĵoj.

Laŭ kelkaj vidpunktoj, kredo en Sankta Triunuo de niceaj kristanoj estus formo de politeismo se ne estus samtempe dogme konfesata la unueco kaj unikeco de la unika Dio. Islamanoj kaj ikonoklastoj ekzemple kritikas al la monoteismaj religioj kiaj kristanismo la uzadon de bildoj por religiaj konceptoj, ĉu Dio, sanktuloj, Virgulino ktp., kion ili konsideras montron de idolanismo kaj sekve de politeismo, kaj pro tio islamanoj plej insistas en monoteismo de sia kredo: Allaho estas la ununura dio. Por eviti iun miskomprenon eĉ kristanoj mem evitas en religia arto montri samtempe la triunuon, kio estus evidenta montro de almenaŭ tri bildoj de dioj, tio estas, de tri dioj. Kvankam reprezentoj de Triunuo ekzistas en kristanaj landoj, tiuj estas malabundaj kompare kun unuopaj bildoj de Jesuo, sanktuloj, dipatrino ktp.

La penso pri unu sola Dio, ĉe la homo, povus rezulti nur el la elvolviĝo de ties ideoj. Nekapabla, en sia neklereco, koncepti nematerian estulon, sen ia difinita formo, agantan sur la materio. La homoj aljuĝis al tiu estulo atributojn de la korpa naturo, tio estas, formon kaj figuron; kaj de tiam, el ĉio, kio, en iliaj okuloj, superis la amplekson de la ordinara intelekto, ili faris dion. Ĉio, kion ili ne komprenis, ne povus ne esti faritaĵo de ia supernatura potenco; kaj de tiu supozo aperis la kredo je tiom da potencoj, kiom da efikoj observataj.

Laŭ iuj studuloj, kiel verkisto Robero Calasso, antropologo Marc Augé, egiptologo Jan Assmann, filozofo Alain de Benoist, hodiaŭ politeismo estas avancanta kaj trafanta la flankojn de kristana monoteismo, kaj mem por tio engaĝiĝas. Laŭ ili, la plureco de "dia" estus plej bona "fundamento" de liberala demokratio en tutmondiĝinta mondo. Sed aliaj esplorantoj de tiu socia kaj kultura fenomeno observas, ke por kredantoj je unusola Dio pli facile kompreniĝas la unueco de la homaro, kaj ke finfine demokratio kaj ekunueciĝo de la homaro naskiĝis ĝuste el areoj de monoteismaj medioj (Lorenzo Fazzini, Massimo Introvigne).

Milda kaj malmilda politeismo[redakti | redakti fonton]

Oziriso, Anubiso, Horuso, egiptaj dioj

Centrala, ĉefa divido en politeismo estas inter milda politeismo kaj malmilda politeismo. "Malmilda" politeismo estas la kredo, ke dioj estas distingaj, separataj, realaj diaj estaĵoj ne psikologiaj arketipojpersonigaĵoj de naturaj fortoj. Malmildaj politeistoj malakceptas la ideon ke "ĉiuj dioj estas unu dio." "Malmildaj" politeistoj ne necese konsideras la diojn de ĉiuj kulturoj kiel estaĵoj egale realaj, teologia pozicio formale konata kiel integra politeismo aŭ tutdiismo.

Tio kontrastas kun "milda" politeismo, kiu eltenas, ke la diversaj dioj povas esti fakte diversaj aspektoj de ununura dio, ke panteonoj (diaroj) de aliaj kulturoj estas reprezentaĵoj de ununura panteono, psikologiaj arketipoj aŭ personigaĵoj de naturaj fortoj.

La antropomorfismo estas alia trajto tre karaktera de la politeismo kaj referencas al la emocioj, motivoj kaj kondutoj kiuj estas similaj al tiuj de homoj. Tial, la dioj de politeismo estas ofte portretitaj kiel kompleksaj roluloj de pli aŭ malpli alta statuso, kun kapabloj, necesoj, deziroj kaj historioj, en multaj aspektoj similaj al tiuj de la homaj estaĵoj, sed kun individuaj aldonaj kapabloj, konoj, perceptoj kaj povoj superhomaj. Oni sugestis, ke tiu fenomeno estas en la origino de la diigo de determinitaj formoj de aŭtoritato, kiel estas la kazo de la faraonoj de la Antikva Egipto, la imperiestroj de la antikva Romia Imperio kaj en Ĉinio, se citi kelkajn de la grandaj civilizacioj.

Dioj kaj diaĵoj[redakti | redakti fonton]

La diaĵoj de politeismo estas ofte portretitaj kiel kompleksaj roluloj de pli granda aŭ malgranda statusoj, kun individuaj kapabloj, necesoj, deziroj kaj historioj; laŭ multaj vojoj similaj al homoj (antropomorfismo) en siaj personecaj trajtoj, sed kun aldonaj individuaj povoj, kapabloj, konoj aŭ rimarkoj. Politeismo ne povas esti klare separata el la animismaj kredoj hegemoniaj en plej popolaj religioj. La dioj de politeismo estas en multaj kazoj la plej alta rango de kontinueco de supernaturaj estaĵoj aŭ spiritoj, kiuj povas esti prauloj, demonoj, animoj kaj aliaj. En kelkaj kazoj tiuj spiritoj estas dividataj en ĉielajktonaj klasoj, kaj kredoj en la ekzisto de ĉiuj tiuj estaĵoj ne implicas, ke ili ĉiuj estas adorataj.

Tri bodisatvoj tenantaj po unu pagodon mane (tiu centra malaperis).

La radikalaj politeistoj kredas, ke la dioj estas estaĵoj tre diferencaj kaj sendependaj, sed ili povas kredi ankaŭ en unuiginta principo, kiel ĉe la platonanoj. La moderaj politeistoj respektas la multoblecon de dioj, sed konsideras ĝin kiel multobleco de dia unuo supera, ne kiel persona Dio kiel ĉe la monoteismaj religioj, sed anstataŭe kiel multobla dia realo. Fakte, tiu monismo etendiĝas kaj iel alproksimiĝas al monoteismo, sed sen formo kaj sen la atributoj kiuj konstituas ĝin. La plej karaktera ekzemplo estus tiu de Bramano, kun tendencoj de hinduismo kiel Vedanta kaj Jogo, kaj reprezentas filozofian kaj spiritan koncepton kiu referencas al la principo origininta de la Universo. Eĉ kelkaj modernaj tendencoj novpaganaj sekvas tiun modelon.

Kvankam multaj formoj de budhismo inkludas la adoradon al bodisatvoj, tiuj ne estas vidataj vere kiel diaj entoj. Male, la bodisatvoj estas konsiderataj homaj estaĵoj kiuj sukcesis atingi pli altan nivelon de saĝeco, kaj unu de la principoj de budhismo estas ke, laŭlonge de multaj vivoj, ajna homa estaĵo povas alveni al simila nivelo.

Indro, la hinduisma reĝo de dioj, nome Deva (hinduismo).

La fakto ke persono povas kredi en variaj dioj ne nepre signifas, ke ĉiuj el ili devas esti same adorataj. Multaj politeistoj kredas en la ekzistado de pli ol unu dio, sed ili adoras nur unu aŭ nur kelkajn malmultajn el ili.

Max Müller parolas pri tendenco al kulto direktita ĉefe al unu estaĵo aŭ principo, rekonita kiel tio, sed kiu havas multajn diversajn elmontrojn; tiu tipo de teismo estis nomita henoteismo. Kelkaj personoj vidas henoteismon kiel formo de monoteismo, kaj aliaj, kiel formo de monismo; krome kelkaj historiistoj asertis, ke la monoteismaj religioj originiĝis fakte de la henoteismo. El la perspektivo de aktualaj kristanoj, judoj kaj islamanoj, tamen, henoteismo estas konsiderata kiel ekvivalento de politeismo kaj koncepto tre malproksima de ilia religia sistemo.

Mitologio kaj religio[redakti | redakti fonton]

En la klasika epoko, Salustio (4a jarcento a.K.) kategoriis mitologion en kvin tipoj:

  1. Teologia
  2. Fizika
  3. Psikologia
  4. Materia
  5. Miksa
La juĝo de Pariso de Anton Raphael Mengs.

Teologiaj estas tiuj mitoj kiuj uzas nekorpajn formojn sed konsideras la esencon de dioj: ekz., Krono englutante siajn filojn. Ĉar dieco estas intelekta, kaj ĉiuj intelekto revenas al si mem, tia mito esprimas en alegorio la esenco de dieco.

La mitoj povas esti konsiderataj fizike kiam ili esprimas la aktivecon de la dioj al la mondo. La psikologia formo konsistas je konsidero de (mitoj kiel alegorioj de) la aktivecoj de la animo mem kaj/aŭ la agoj de la pensaro de la animo. La materia formo konsistas je konsidero de la materiaj aĵoj kvazaŭ en realo ili estus dioj, por ekzemplo: nomi en la Tero, Nesga, Okeanos la oceanon aŭ Tifono la varmon.

La miksa tipo de mito povas esti vidata ofte, por ekzemplo, kiel oni diras, ke en bankedo de dioj, Eriso, la malkonsento, ĵetis pomon el oro proklamante, ke povos havi nur la plej bela virino kaj la diinoj luktis por tiu, kaj tial ili estis senditaj de Zeŭso al Pariso por esti taksitaj de li. Pariso konsideris Afroditon kiel la plej bela kaj donis al ŝi la pomon. En tiu mito la bankedo reprezentas la hiperkosmajn povojn de la dioj, pro tio ili estas ĉiuj kune. La pomo el oro estas la mondo, kiu formiĝis el kontraŭoj, kaj estas, nature, "lanĉita de Eriso" (aŭ la malkonsento). La diversaj gedioj havigas diversajn donacojn al la mondo, kaj tial oni diras, ke ili "luktas por la pomo". Kaj la animo kiu vivas kongrue kun la senco -ĉar tio estas kio Pariso estas- ne vidas la aliajn povojn de la mondo, sed nur la belon, kaj tial deklaras, ke la pomo apartenas al Afrodito.

Rilato kun idoladorado[redakti | redakti fonton]

Egipta idolo de la dio Horuso en formo de falko.

La politeismo estas konsiderata de multaj monoteistoj kiel formo de idoladorado. La monoteistoj asertas, ke la tuta povo devenas de unusola dio kaj ne de aliaj entoj aŭ agentoj. La politeistoj ĝenerale havas la koncepton ke ekzistas suprema ento aŭ dio kiu estas super ĉiuj aliaj diaĵoj de la panteono (diaro, diarejo), sed ne konsideras ĝin unika diaĵo.

Ĉar la monoteistoj de la abrahamaj religioj kredas en unusola dio, ĝenerale ili konsideras peko aprobi la politeismon aŭ adori pliajn diaĵojn kiuj ne estas Dio mem, argumentante, ke tio estus agado idolisma aŭ eĉ demona, sektisma aŭ hereza.

La bibliaj skribistoj de la Malnova Testamento malakceptis la idolismon de Israelo kaj konsideris aliajn diaĵojn kiel simplaj idoloj sen dieco kaj sen povo. La unuaj pra-kristanoj, bazitaj sur la instruoj atribuitaj al Jesuo de Nazareo ke "ekzistas nur unu Dio", malakceptis la ofertojn faritajn al aliaj diaĵoj.

En la aktualo, kaj judismo, kaj kristanismo kun ĝiaj derivitaj eklezioj (katolikismo, protestantismo, ortodoksismo) kaj islamo, konsideras idolismo kaj peko ĉiun agadon kiu konsistas en kredo aŭ adorado de aliaj diaĵoj, ĉar ties anoj kredas, ke Dio abomenas, ke oni adoru alian dion krom li mem.

Spite la malakcepton de politeismo aŭ la adorado al aliaj entoj, kelkaj religioj monoteismaj, ene de sia mitologio, havas hierarkion de diaj estaĵoj, kiel la anĝeloj, kiuj estas la "helpantoj" de Dio, aŭ la demonoj, kiuj estas la "malamikoj" de Dio. Tio ne estas tre diferenca al la nocio de unu suprema dio kun hierarkio de aliaj diaj aŭ helpaj estaĵoj.

Historia politeismo[redakti | redakti fonton]

Loggia di Psiche, 1518-19, fresko de Rafaelo. Oni reprezentas la koncilion de la dioj, ĉefe la dek du olimpanoj, ricevante Psiĥon.

Kelkaj konataj historiaj politeismaj diaroj estas la sumeraj dioj, la egiptaj dioj, kaj la klasika diaro kiu inkludas la antikvajn religiojn grekan kaj romian. Religioj politeistaj klasikaj estas ankaŭ la nordia mitologio de Æsir kaj Vanir, la religio de Joruboj, la dioj de la aztekoj, kaj multaj aliaj. Nuntempe, la historiaj politeistaj religioj estas referencataj pejorative kiel "mitologio", kvankam la kulturaj historioj kiuj parolas kaj rakontas pri ties dioj devas esti distingitaj disde ties kulto aŭ religia praktiko. Por ekzemplo, la diaĵoj reprezentitaj en la konfliktoj de la klasika mitologio ankoraŭ estas adorataj foje en la sama flanko de la templo kiel la kontraŭo, kio pravigas la distingon en la menso de la kredantoj inter mito kaj realo.

Pro la grandaj simileco kaj rilatoj inter la antikvaj eŭropaj religioj oni sugestis, ke, ene de la kriterioj de la kompara religio, estis religio pra-hindeŭropa, de kiu la religioj de la diversaj hindeŭropaj popoloj deriviĝis, kaj ke tiu religio estis religio naturalisma esence numenistika. Ekzemplo de religia nocio de tiu komuna pasinteco estas la koncepto de Djeŭs, kiu estas dokumentita en variaj religiaj sistemoj diferencaj. Nuntempe oni konsideras la majoritaton de la pasintecaj religioj kiel politeismaj kaj estas interpretataj rilate al la mitologio, eĉ se la historioj pri la dioj kiujn disvolvigis tiuj kulturoj formas parton de kultoj kaj de religiaj praktikoj. La esceptoj estas malmultaj; inter ili estas la abrahama religio kaj eble la atonismo promulgita proksimume ĉirkaŭ la karo 1350 a.n.e. fare de Akenatono en la Antikva Egipto.

Isis-Persefone, kiel ekzemplo de sinkretismo inter la romia religio kaj la religioj de la popoloj kiuj estis absorbitaj de la Imperio; tio videblas en skulptaĵoj kiel tiu, kiu kunenhavas Isis (egipta diino) kaj Persefone (romia diino).

La diaro de multaj civilizacioj historie tendencis kreski laŭlonge de la tempopaso. Diaĵoj dekomence adoritaj kiel patronoj de urboj aŭ lokj estis kunkolektitaj kiam la imperioj etendiĝis tra teritorioj pli grandaj. La konkeroj povis rezulti en la subigo de la diaro de la plej forta kulturo al alia pli nova diaro, kiel ĉe la greka afero de la Titanomaĥio, kaj eble ankaŭ ĉe la afero de Æsir kaj Vanir en la nordia mitaro. La kultura interŝanĝo povis konduki al la fakto ke "la sama" diaĵo estis agnoskita en du lokoj laŭ tre diferencaj nomoj, kiel la grekaj, etruskaj kaj y romianoj, kaj ankaŭ al la enkonduko de elementoj de fremda religio en loka kulto, kie tiu de la egipta dio Osiris, adorata laŭ longe de la tempopaso en la Antikva Grekio, kaj de aliaj egiptaj aŭ orientaj dioj, kiel Mitro, enkondukita en la Romia Imperio. Estis tiukadre kiel kaj judismo kaj kristanismo vere eniris en la teritorio de la imperio, ĉefe en ties okcidenta parto. Estis tiel kiel politeismo iel helpis la disvastigon de monoteismaj religioj.

Sistemoj de antikvaj kredoj asertis, ke la dioj influis super la homaj vivoj. Tamen, jam la antikvgreka filozofo Epikuro defendis, ke la dioj fakte vivis nekorupteble, kiel feliĉaj estaĵoj kiuj ne ĝenas sin pro la aferoj de la mortuloj, sed kiuj povas esti perceptitaj de la menso, ĉefe dum la dormado. Epikuro kredis, ke la dioj estas materiaj, similaj al homoj, kaj ke ili loĝas en la malplenaj spacoj inter la mondoj.

La helenisma religio estas ankoraŭ konsiderata politeisma, sed jam kun fortaj monismaj komponantoj, kaj la monoteismo finfine aperos el la helenismaj tradicioj en la malfrua Antikveco filozofie en formo de novplatonismo kaj la kristana teologio, dum samtempe kristanismo etendiĝis en la praktiko laŭlonge de la mediteranea baseno, pro tre diversaj sociaj kaj politikaj faktoroj. Tiel teorio kaj praktiko influiĝis reciproke.

Historiaj politeismaj religioj[redakti | redakti fonton]

Helena religio[redakti | redakti fonton]

La Dek Du Olimpanoj.

La Helena religio temas pri klasika skemo en la Antikva Grekio de la Dek Du Olimpanoj (la Dek Du Kanonanoj de arto kaj poezio), kiuj estis jenaj:[3][4] Zeŭso, Hera, Pozidono, Atena, Areso, Demeter, Apolono, Artemiso, Hefesto, Afrodito, Hermeso, kaj Hestia. Kvankam oni sugestas, ke Hestia rezignis kiam Dionizo estis invitita al Olimpo, tiu estas temo por malkonsento. Robert Grabas, en La grekaj mitoj citas du fontojn en kiuj evidente Hestia ne cedis sian lokon, kvankam aliaj fontoj sugestas, ke ŝi ja faris tion. Hadeso[5] ofte estis ekskludita ĉar li loĝis en la Submondo. Ĉiuj dioj havis povon. Sed estis granda kvanto de malkonsento pri kiu estis enkalkulita kaj kiu ne jam en la Antikveco.[6] Diversaj urboj ofte adoris la samajn diaĵojn, foje kun epitetoj kiuj distingis ilin kaj specifis ties lokan naturon.

La helena politeismo etendiĝis trans la kontinenta Grekiol, en la insuloj kaj marbordoj de Ionia de Malgranda Azio, al Granda Grekujo (Sicilio kaj suda Italio), kaj trs la grekaj kolonioj dise en Okcidenta Mediteraneo, kiel ekzemple ĉe Massalia (Marseille) kaj Ampurias (Emporion). La greka religio influis super la kulto kaj kredo de la etruskoj por formi parton de la posta Romia religio.

Diferencoj inter monoteismo kaj politeismo[redakti | redakti fonton]

Monumento al Jesuo kaj la dekdu apostoloj en Israelo. Kurioze en monoteisma kristanismo estis dekdu apostoloj, same kiel en politeisma helena religio estis dekdu olimpanoj. Iel kristanismo aperis kiel ia miksaĵo de helena kulturo kaj judismo.

La fido, la kredo, estas la bazo de monoteismo; la kredoj kaj la fido estas konceptoj iom for de la politeismo. La politeismaj religioj ne forte starigas la problemon de la originoj kaj la kreado; en multaj el ili la mondo estas eterna, aŭ almenaŭ ĝi trovas sian originon en pra-ĥaoso, per interveno aŭ ne-interveno de dioj.

Antaŭ la diverseco kaj la plureco de la mondo, kelkaj formoj de politeismo konsideras la multoblecon de kreadoj kaj originoj, kiel okazigitaj pro la transformado de la ekzistanta mondo. Pro kio, ne ekzistas konsekvence, en la paganaj religioj, mito pri kreado kiun la fideloj devas nepre akcepti dogme, kvanjam ja povas estis hegemonia rakontaro, kiel por ekzemplo, la Teogonio de Heziodo.

Ĉiu pagana religio havass sian propran diaron, kiu kvankam estas relative stabila, povus akcepti kelkajn ŝanĝojn: ĝi povas disvolviĝi kaj novaj diaroj povas esti aligitaj, ĉu per importado el aliaj kultoj ĉu per la nasko de novaj lokaj kultoj. Eĉ tiel, se nova dio estas aligita kaj havas karakterojn tre similaj al aliaj jam antaŭekzistanta, ili unuiĝas ĝenerale en unusola figuro kiu ĝenerale uzas la nomon de la tradicia diaĵo. Tio foje okazis en politeismaj religioj de praloĝantoj de Hispanameriko, same kiel de novaj popoloj tie kreitaj per mikso kun elafrikaj sklavoj, kiuj aligis diecajn konceptojn el alvenanta kristanismo, kiel virgulino, anĝeloj, sanktuloj ktp., kiel diaĵoj de nova miksa kulto.

La kulto estas bazita sur la adorado al la dioj, el kiuj plej ofte unu aŭ malgranda grupo elstaras kiel plej gravaj, cele al akceptado de la trajtoj de la ĉefa diaĵo. En la okazo ke la kulto al pli malgravaj dioj malaperas kaj restas aktiva nur la adorado al ĉefa dio, tiuokaze oni parolas pri henoteismo.

Popola religio[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de popola religia praktiko: Pilgrimado de El Rocío.

La animisma naturo de la popolaj kredoj estas universala kaj kultura konsiderata de la antropologio. La kredo en fantomoj kaj spiritoj vivantaj en la naturo kaj la praktiko de la kulto al prauloj estas universale ekzistanta en kulturoj de la tuta mondo kaj reaperas periode en la socioj monoteismaj aŭ materiismaj kiel "superstiĉo", nome kiel kredo en demonoj, patronaj sanktuloj kaj virgulinoj, feinoj kaj eĉ eksterteranoj.

La ekzisto de kompleta politeisma religio, kun ritara kulto plenumita fare de pastra kasto, postulas plej altan nivelon de organizado kaj ne aperas en ĉiuj kulturoj. En Eŭrazio, la Kalaŝoj estas unu el malmultaj kazoj de politeismo kiu sukcesis survivi. Krome, granda nombro de popolaj tradicioj politeistaj estas enmetitaj en la hinduismo, spite la fakton ke hinduismo estas doktrine dominita de la teologio ĉu monisma ĉu monoteisma (Bhakti, Advaita Vedanto). La vedisma ritaro historia politeisma survivas kiel tendenco de malpli granda gravo en hinduismo, konata kiel Ŝraŭto. Pli ampleksa estas la popola hinduismo, kun ritaroj dediĉitaj al variaj lokaj aŭ regionaj diaĵoj.

Okcidenta historia politeismo[redakti | redakti fonton]

La origino de la politeismo en Okcidento (Eŭrazio kaj Meza Oriento) estas en la origino mem de la homaro, ĉar jam estis de tipo politeisma la unuaj homaj komunumoj de ĉasistoj-kolektistoj kaj sekvante ĉe la unuaj homaj civilizacioj de malnomada tipo en Sumero, kun kompleksaj tavoligoj kaj forte rilataj al la naturo, la prauloj kaj la heredaj rakontoj, kiel videblas ĉe la diversaj arkeologiaj trovitaĵoj ĉu pri funebroj ĉu pri triboj.

Ekde longe, el vidpunkto de monoteismo oni klopodis rigardi la antaŭajn politeismajn religiojn kiel barbaraj aŭ, fare de la kristanismo dum la Mezepoko kaj hegemonio de Islamo, ĝis la aktualo, oni rilatis ĝis kun la adorado al demonoj kaj la idolismo, pro kio ili estis akre punitaj, ofte per torturoj aŭ ekzekutado. Kiel pruvas la survivintaj skribaĵoj, ofte de duarangaj fontoj, oni observas, ke la religioj antaŭaj al la dominado de la grandaj monoteismaj religioj okcidentaj enhavis grandan kompleksecon spiritan, kiel videblas ĉe la Eleŭzisaj Misteroj, en la tekstoj de Salustio, Aristotelo, Platono, Herodoto aŭ en la Gaŭla Milito, de Julio Cezaro, se temas pri la religio praktikita de la antikvaj keltoj. Sed preskaŭ ĉio kio restis estas plejparte spekulado duaranga kaj nefacile konfirmeblaj teorioj, ĉar por klopodi kompreni la religiojn de la prahomoj la fakuloj trafas serion de malfaciligaj problemoj, nome la jenaj:

  • La unuaj politeismaj religioj sekvis neskribitan parolan tradicion. En kelkaj okazoj tio etendiĝis ĝis la Mezepoko, kiel ĉe la religio praktikita de la baltaj popoloj, la lastaj paganaj (nekristanaj) popoloj de Eŭropo, konkeritaj per krucmilito fare de la teŭtonaj kavaliroj, sed ilia religii ion survivis sekrete kaj kontraŭ mortopuno ĝis jam la 17-a jarcento.
  • Multaj de la fontoj kiuj temas pri la antikvaj politeismaj religioj estas de duarangaj observantoj kiuj parolas pri ili, kiam ili estis jam forigitaj. Ekzemple ĉe la Proza Edda, de Snorri Sturluson, kompilita en Islando, kiam tiu estis jam kristanigita. Tial la tekstoj kiuj venis ĝis nuntempo enhavas fortajn elementojn kaj sinkretikajn kaj influitajn per la monoteisma religio jam dominanta.
  • En kelkaj okazoj la monoteismaj religioj kiuj anstataŭis la antaŭajn politeismajn religiojn klopodis sisteme la malaperon de ties pastroj, tekstoj (se vere ili estis) kaj fideloj, laŭ praktikoj de devigitaj konvertoj aŭ perfortaj persekutadoj. Tiel, por ekzemplo, okazis la unua kultura genocido kiu kiun okazigis la unua kristana reĝo de Norvegio, nome Olaf Tryggvason, nomita Olaf Y, kiu ligis la Seiðr -praktikantoj de la antikva nordia religio- en la "skerry" -malgrandaj rokoj antaŭ la norvega marbordo- dum la supreniro de la tajdo por ke ili sufokiĝu lante.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Oziriso, unu el la egiptaj dioj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libbrecht, 2007. p. 42
  2. Schmidt, Francis. (1987) The Inconceivable Polytheism: Studies in Religious Historiography. New York: Gordon & Breach Science Publishers. ISBN 978-3718603671.
  3. «Greek mythology». Encyclopedia Americana (en angla) 13. 1993. p. 431.
  4. George Edward Rines, eld. (1919). Encyclopedia Americana Vol. 13 (en angla) 13. Americana Corp. pp. 408-411.
  5. [1] George Edward Rines, eld. (1919). Encyclopedia Americana Vol. 13 (en angla) 13. Americana Corp. pp. 408-411.
  6. Stoll, Heinrich Wilhelm (R.B. Paul trad.) (1852). Handbook of the religion and mythology of the Greeks. Francis kaj John Rivington. p. 8. «La limigo [de la nombro de olimpanoj] al dek du ŝajne estis ideo kompare moderna ».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En angla[redakti | redakti fonton]

  • Assmann, Jan, 'Monotheism and Polytheism' in: Sarah Iles Johnston (ed.), Religions of the Ancient World: A Guide, Harvard University Press (2004), ISBN 0-674-01517-7, pp. 17–31.
  • Burkert, Walter, Greek Religion: Archaic and Classical, Blackwell (1985), ISBN 0-631-15624-0.
  • Greer, John Michael; A World Full of Gods: An Inquiry Into Polytheism, ADF Publishing (2005), ISBN 0-9765681-0-1
  • Iles Johnston, Sarah; Ancient Religions, Belknap Press (September 15, 2007), ISBN 0-674-02548-2
  • Paper, Jordan; The Deities are Many: A Polytheistic Theology, State University of New York Press (March 3, 2005), ISBN 978-0-7914-6387-1
  • Penchansky, David, Twilight of the Gods: Polytheism in the Hebrew Bible (2005), ISBN 0-664-22885-2.

En germana[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard J. Bellinger, Lexikon der Mythologie, Knaur Verlag, ISBN 978-3-89996-270-3
  • Arthur Cotterell, Die Enzyklopädie der Mythologie: Klassisch, keltisch, nordisch., Edition XXL, ISBN 978-3-89736-300-7
  • Gerhard Fink, Who’s who in der antiken Mythologie, Dtv Verlag, ISBN 978-3-423-32534-9
  • Hans Wolfgang Schumann, Die grossen Götter Indiens: Grundzüge von Hinduismus und Buddhismus, Ariston Verlag, ISBN 978-3-7205-2854-2
  • Vanamali Gunturu, Hinduismus - Die grosse Religion Indiens, Diederichs, ISBN N 3-7205-3155-9

En rusa[redakti | redakti fonton]

  • И. Мананников «Политеизм», Католическая энциклопедия. Том 3, Издательство Францисканцев, 2007 г.
  • Юм Д., Малые произведения: Эссе; Естественная история религии; Диалоги о естественной религии, М., 1996;
  • Лосев А. Ф., Диалектика мифа, М., 1930;
  • Лосев А. Ф., Античная мифология в её историческом развитии, М., 1957;
  • Элиаде М., История веры и религиозных идей, т.1.От каменного века до элевсинских мистерий, М.,2002;
  • Элиаде М. Космос и история. М., 1987;
  • Элиаде М. Очерки сравнительного религиоведения. М., 1999.
  • Мень А. В. Том 1. Истоки религии // История религии. В поисках Пути, Истины и Жизни (в 7 томах) (Москва, 1991-92)
  • Мень А. В. Том 2. Магизм и Единобожие // История религии. В поисках Пути, Истины и Жизни (в 7 томах) (Москва, 1991-92)
  • Мень А. В. Том 3. У врат Молчания. Духовная жизнь Китая и Индии в середине первого тысячелетия до нашей эры // История религии. В поисках Пути, Истины и Жизни (в 7 томах) (Москва, 1991-92)
  • Мень А. В. Том 4. Дионис, Логос, Судьба. Греческая религия и философия от эпохи колонизации до Александра // История религии. В поисках Пути, Истины и Жизни (в 7 томах) (Москва, 1991-92)
  • Толстой Н. И. (Tolstoi) Боги в славянской мифологии // Славянские древности. Т.1. М., 1995, с.202-204