Politika ekonomiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Jacques Rousseau, Discours sur l'oeconomie politique, 1758

Politika ekonomiko estis la origina termino uzita por studi produktadon kaj komercon, kaj ties rilatojn kun juro, kutima juro, kaj regado, same kiel kun distribuado de la enlanda produkto kaj riĉo. Politika ekonomiko originiĝis en Etiko. Ĝi disvolviĝis en la 18a jarcento kiel studo de ekonomikoj de ŝtatoj, aŭ politoj, kaj de tie la termino politika ekonomiko.

En la fino de la 19a jarcento, la termino ekonomiko anstataŭis tiun de politika ekonomio, koincide kun la publikigo de influa tekstolibro de Alfred Marshall en 1890.[1] Antaŭe, William Stanley Jevons, proponanto de matematikaj metodoj aplikitaj al la temo, defendis la termino ekonomiko pro mallongeco kaj kun la espero ke la termino iĝos "la agnoskita nomo de scienco."[2][3]

Nuntempe, politika ekonomiko, kie ĝi ne estas uzata kiel sinonimo por ekonomiko, povas aludi al tre diferencaj aferoj, inklude marksisman analizon, aplikiginte alproksimigojn de publika elekto elirintaj el la skoloj el Ĉikago kaj el Virginio de politika ekonomiko, aŭ simple la konsilojn havigitajn de ekonomikistoj al la registaro aŭ al la publiko pri ĝenerala ekonomia politiko aŭ pri specifaj proponoj.[3] Rapide kreskanta literaturo el la 1970-aj jaroj etendiĝis trans la modelo de ekonomia politiko en kiuj planistoj maksimumas utilecon de reprezenta unuopeco al ekzamenado pri kiel politikaj fortoj tuŝas la elekton de ekonomiaj politikoj, ĉefe pri distribuaj konfliktoj kaj politikaj institucioj.[4] Ĝi estas disponebla kiel areo de studo en kelkaj lernejoj kaj universitatoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marshall, Alfred. (1890) Principles of Economics.
  2. Jevons, W. Stanley. The Theory of Political Economy, 1879, 2a eld. p. xiv.
  3. 3,0 3,1 Groenwegen, Peter. (1987, The New Palgrave Dictionary of Economics, 2008). "'politika ekonomio' kaj 'ekonomiko'", The New Palgrave: A Dictionary of Economics, v. 3, pp. 905-06. [Pp. 904–07.]
  4. Alesina, Alberto F. (2007:3) "Political Economy," NBER Reporter, pp. 1-5. Abstract-linked-footnotes version.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Baran, Paul A. (1957). The Political Economy of Growth. Monthly Review Press, New York. Revizia resumo.
  • Commons, John R. (1934 [1986]). Institutional Economics: Its Place in Political Economy, Macmillan. Description and preview.
  • Leroux, Robert (2011), Political Economy and Liberalism in France : The Contributions of Frédéric Bastiat, Londono: eldonejo Routledge.
  • Maggi, Giovanni, kaj Andrés Rodríguez-Clare (2007). "A Political-Economy Theory of Trade Agreements," American Economic Review, 97(4), pp. 1374-1406.
  • O'Hara, Phillip Anthony, eld. (1999). Encyclopedia of Political Economy, 2 v. Londono: eldonejo Routledge. 2003 reviziaj ligiloj. Arkivigite je 2011-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
  • Pressman, Steven, Interactions in Political Economy: Malvern After Ten Years, Londono: eldonejo Routledge, 1996
  • Rausser, Gordon, Swinnen, Johan, kaj Zusman, Pinhas (2011). Political Power and Economic Policy. Cambridge: Cambridge U.P.
  • Winch, Donald (1996). Riches and Poverty : An Intellectual History of Political Economy in Britain, 1750–1834, Cambridge: Cambridge U.P.
  • Winch, Donald (1973). "The Emergence of Economics as a Science, 1750–1870." En: The Fontana Economic History of Europe, Vol. 3. London: Collins/Fontana.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]