Aneksado de Krimeo al Rusio (2014)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Aneksado de Krimeo al Rusio okazis en februaro — marto 2014 sekve de politika krizo en Ukrainio kadre de kiu interalie estis eksigita ukraina prezidanto Viktor Janukoviĉ kaj la potencon kaptis aktivuloj de la Eŭromajdano. Plejparto de la internacia komunumo plu konsideras Krimeon parto de Ukrainio.

De februaro ĝis marto 2014 en Krimeo okazis manifestacioj, kies partoprenantoj kontraŭis perfortan ŝanĝon de la potenco kaj postulis reunuiĝon de la regiono kun Rusio, kies parto ĝi estis ĝis 1954. Sekvis referendumo, dum kiu plejparto de la voĉdonintoj subtenis reunuiĝon. La rusiaj aŭtoritatoj akceptis peton de la krimeanoj. Baldaŭ post tio lokaj porrusiaj aktivuloj subtenataj de specialaj taĉmentoj de la rusia armeo, lokitaj en Krimeo kadre de kontrakto kun Ukrainio, okupis sidejojn de lokaj administracioj, militbazojn kaj aliajn ŝlosilajn instituciojn. La ukrainaj trupoj montris neniun reziston kaj fortiriĝis.

La duoninsulo Krimeo (nigrakolore) sur la fono de Ukrainio (verdkolore) kaj Rusio (helbrunkolore) en Eŭropo
Simpla mapeto de la duoninsulo Krimeo

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Politika krizo en Ukrainio (2013-2014) kaj Eŭromajdano.

Flankoj de la konflikto[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj flankoj de la konflikto estas subtenantoj de la nova Registaro de Ukrainio (aperinta dum marto 2014) majoritataj en Ukrainio sed minoritataj en Krimeo, por-rusiaj loĝantoj (majoritataj en Krimeo), aliaj minoritataj loĝantaroj, kiel tataroj, kaj Rusia Federacio kies parlamento (Dumao) rajtigis al Vladimir Putin akcepti eblan aliĝopeton fare de la krimeaj instancoj.

Disvolvigo[redakti | redakti fonton]

Post rusa surstrata interveno en Krimeo kaj negocado de la Krimea Parlamento en Simferopolo, la Krimea Aŭtonoma Respubliko post internacie neagnoskita plebiscito estis aneksita de Rusia Federacio. Unuiĝintaj Nacioj ne agnoskis la anekson, kaj ĝi same restas neagnoskita de multaj landoj en la mondo, dum aliaj ne ĉeestis por voĉdonado kaj kelkaj ja agnoskis la aliron de Krimeo en Rusion (vidu la suban mapon de la mondo).

La 10an de aprilo 2014 la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE) decidis malpermesi voĉdonadon en la Konsilio de Eŭropo al la reprezentantoj de Rusia Federacio ĝis fino de la jaro, pro la anekso de Krimeo fare de rusiaj militaj taĉmentoj de Vladimir Putin, kio okazis post la internacie neagnoskita plebiscito en tiu eks-ukrainia duoninsulo.

La rezulto de la voĉdonado en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri la teritoria integreco de Ukrainio, la 27-an de marto 2014
  •  Por
  •  Kontraŭ
  •  Sindetenis
  •  Ne ĉeestis
  •  Ne estas anoj de UN
  • 2015[redakti | redakti fonton]

    Sendependa sociologia esploro financita de kanada fondaĵo en januaro 2015 konstatis, ke post paso de pli ol duonjaro ekde la fakta aliĝo al Rusio plejparto de la loĝantoj (82%) daŭre subtenas la aliĝon de Krimea Respubliko al Rusio[1]. La pridemanditoj nomis la armitan konflikton en Donbaso la plej zorgiga problemo (42%).

    Fina protokolo de Helsinki[redakti | redakti fonton]

    Situacio urĝa kaj senprecedenta estis kreita pro la aneksado, fare de Rusio, de ukrainia Krimeo, kio malferme rompis la fundamentan principon de la Fina Akto de Helsinki pri malcedigo de la landlimoj en Eŭropo[2].

    Kronologio de la kunteksto[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]