Politika krizo en Ukrainio (2013-2014)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La regionoj en kiuj estis renkontiĝoj kaj por-rusiaj protestoj
Ĥarkovo, la situo en Ukrainio

La politika krizo en Ukrainio komenciĝis en la fino de 2013 kiel vasta protesta movado kontraŭ la tiama ŝtata reĝimo en Ukrainio gvidata de ĝia prezidento Viktor Janukoviĉ. En januaro de 2014 ĝi transformiĝis al armita surstrata konflikto en multaj urboj de Ukrainio. Tamen la plej akraj okazintaĵoj okazis sur la placo Majdano de Kievo nomata Eŭromajdano kaj apudaj ĉirkaŭaĵoj. Tie okazis ĉirkaŭ 100 mortintoj kaj pli ol 1500 vunditoj.

Ĉefaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Kramatorsk, la situo en Ukrainio
Donecko, la situo en Ukrainio
Lugansko, la situo en Ukrainio
Mariupol, la situo en Ukrainio
La Eŭromajdano en Kievo, la 19an de februaro 2014

Eŭromajdano[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭromajdano.

Por-rusiaj protestoj kaj apero de separatistoj en orienta Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Protestoj aperis sur la orienta parto de Ukrainio iuj separatistoj t.e. "nekonataj soldatoj", en rusiaj militaj uniformoj sen insignoj, tamen kun rusiaj Kalaŝnikov-mitraletoj kaj aliaj tipe rusiaj armiloj, fakte t.e. anoj de de rusia FSB (Federala Sekur-Servo aŭ ankaŭ nomata Federala Servo por Kontraŭspionado). La separatistoj okupigas administraciejojn ekz. en la jenaj urboj de la orienta Ukrainio (vidu la apudajn mapojn kun la montritaj situoj de la koncernaj urboj) Kramatorsk (vidu la apudan mapon), Slovjansko, Mariupolo (vidu la apudan mapon), Luhansko (vidu la apudan mapon), Ĥarkovo (vidu la apudan mapon), Donecko (vidu la apudan mapon), Horlivka, Jenakijevo, la separatistoj ofte uzas homajn ŝirmŝildojn, estas jam mortintoj kaj multe da vunditoj.

La 13an de aprilo 2014 Urbestrino de Slovjansko Nela Ŝtepa en la televida programo informis, ke <<en la urbo agas "aktivuloj" kiuj venis el Krimeo kaj Rusia Federacio. Mi estas certa, ke la "separatistoj" tiel nomataj "nekonataj soldatoj" t.e. rusiaj agentoj en milit-uniformoj tamen sen insignoj, tio similas al ia invado de "marsanoj" ("verdaj hometoj")>> (laŭ Agentejo Interfax).

Do estas la sama scenario, kiun faris Vladimir Putin antaŭ la invado kaj anekso de Krimeo.

La 15-an de aprilo 2014 okazis, ke la estro de la "separatista grupo" en Slovjansko estas civitano de Rusia Federacio Igor Strjelkov, kiu oficiro de rusaj spacialaj servoj GRU (t.e. La Ĉefa Estraro de Rusia Milita Sekret-servo). En alia urbo Horlivka la ĉefo de la grupo de "separatistoj" estas kolonelo el armeo de Rusia Federacio - tiel li oficiale prezentis sin antaŭ la ĵurnalistoj (la 13an de aprilo 2014).

La 15an de aprilo 2014 laŭ decido de Ukrainia Parlamento kaj post la apero de la prezidenta dekreto komencis la "antiterorisma agado" de ukrainiaj milico kaj armeo ĝuste unue de la urboj Kramatorsk kaj Slovjansko kie antaŭ kelkaj tagoj la "separatistoj" mortpafis unu ukrainian oficiron de milico kaj tri aliajn milicanojn. Jam posttagmeze la 15an de aprilo la "separatistoj" de flughaveno de Kramatorsk estis forpelitaj kaj nun la strategia flughaveno estas kontrolata de ukrainia armeo.

La 15an - 16an de aprilo 2014 aperis en Kramatorsk kaj Slovjansko rusiaj militistoj el gvardia bazo en Kupianka-1 apud Moskvo (t.e. el la 45-a atak-flug-regimento). La 16an en Kramatorsk la rusiaj trupoj kun "separatistoj" miltkaptis la 6 kirasitajn militaŭtoj de ukrainia armeo. Nokte la 16/17an de aprilo en Mariupol la "separatistoj" atakis ukrainian milit-bazon de Nacia Gvardio. La komuna kontraŭago de ukrainiaj militistoj kaj milico mortpafis 3 atakintajn separatistoj, 13 estis vunditaj kaj 63 arestitaj. (laŭ informo de la Ukrainia Ministerio de Internaj Aferoj).

  • Jen interesa opinio de Grigorij Javlinskij (pri Putin kaj okazaĵoj en Ukrainio) (la filmo aperis en aprilo 2014) - ligilo al E-versio de la filmo:

https://www.youtube.com/watch?v=X9qQRXAm2LE

Politika krizo en Krimeo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politika krizo en Krimeo (2014).
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

Reago en la mondo[redakti | redakti fonton]

La apog-manifestacio por Eŭromajdano en Parizo Francujo, la 24an de novembro 2013
La Eŭromajdano en la ĉefurbo de Bavarujo Munkeno Germanujo
Ukrainiaj studentoj protestas en Varsovio Pollando apogante Eŭromajdanon, la 26an de novembro 2013

Eŭromajdano estis oficiale plene subtenata de Eŭropa Unio, Usono, Litovio, Svedio, Polio, Germanio, Francio, Kanado, Kartvelio, Estonio, Ĉeĥio, Hispanio, la sama apogo estas por la nova Jaceniuk-registaro.[mankas fonto]

Subtenantaj renkontiĝoj okazis en Parizo Francio (vidu la du subajn fotojn), en la estoniaj urboj Talino kaj Tartuo Estonio (vidu la suban foton), en la ĉeĥia ĉefurbo Prago Ĉeĥio (vidu la suban foton), en la germania urbo Munkeno Germanio (vidu la suban foton), Varsovio Polio (vidu la suban foton), en Toronto Kanado (vidu la suban foton), en Valencio Hispanio (vidu la suban foton, kaj multaj aliaj urboj.

https://www.youtube.com/watch?v=Fd8LUhhZfPQ

  • Jen ligilo al filmo en Jutubo (YouTube) kun Esperanto-versio "Putin atakas Ukrainion pro trono kaj mono" ("Honte esti ruso")

https://www.youtube.com/watch?v=pqFQARAgH8s

Reago de Esperanto-komunumo[redakti | redakti fonton]

Simpla mapeto de la duoninsulo Krimeo

Eŭropo - Demokratio - Esperanto esprimis sian opinion pri la situacio en Krimeo kaj la referendumo, subskribita de la sekretario de EDE-Francio, jen la citita fragmento kaj ligilo al la plena mesaĝo:

Citaĵo
 ...Estas necese, ke oni montru per diplomataj rimedoj al la respondeculoj de Rusio kaj Ukrainio, ke referendumo, organizita nur du semajnojn post perforta povo-preno, ne povas inde reprezenti la volon de la loĝantoj de Krimeo. 
— [2]

Ukrainio En la reto aperis filmo kun alvoko en Esperanto por la paco kaj teritoria unueco de Ukrainio: studentoj de la filologia instituto (fakultato) de altlernejo en Kievo faris alvokon por la tuta mondo en 18 lingvoj i.a. en Esperanto. [1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jen la ligilo al la artikolo (en la pola) kaj la filmo kun alvoko en 18 lingvoj: [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]