Politikaj partioj en Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Listo de politikaj partioj en Svedio.

Svedio estas ŝtato kun parlamenta demokratio. Plej altan povon havas la parlamento de Svedio, Riksdagen, kaj la aktuala plimulto de politikaj partioj en ĝi reprezentataj.

Partioj en la sveda parlamento (Riksdagen)[redakti | redakti fonton]

La parlamento de Svedio

Partio bezonas minimume 4% de la donitaj voĉoj por eniri la parlamenton. La plej nova partio nun en la parlamento estas la verda partio, kiu 1988 unuafoje pasis super tiu limo.

La sep partiojn en la parlamento oni kutime grupigas en du "blokojn", la "maldekstran" ("socialisman"), kaj "dekstran" ("burĝan"). Politika kunlaboro plej ofte okazas interne de la "blokoj", malpli ofte "translime", inter partioj de malsamaj blokoj.

Interkrampe estas la parti-mallongigoj kutime uzataj en Svedio.

Maldekstra bloko[redakti | redakti fonton]

Dekstra bloko[redakti | redakti fonton]

  • Moderaterna (M) ("Moderuloj") – Konservativa partio, favoras merkatan ekonomion kaj entreprenadon
  • Folkpartiet (FP) ("Popola partio") – Liberala partio
  • Kristdemokraterna (kd) ("Kristandemokratoj") – partio kun radikoj ĉe malgrandaj ne-ŝtataj evangeliaj eklezioj; aprezas kristanan etikon kaj moralon
  • Centerpartiet (C) ("Centra partio") – partio kun radikoj ĉe kamparanoj; favoras malgrandajn entreprenojn kaj mediprotekton

Elekto 2006[redakti | redakti fonton]

En septembro 2006 okazis parlamenta elekto, en kiu la maldekstra bloko, kun la ĝis-tiama ĉefministro Göran Persson, malgajnis kontraŭ la dekstra bloko, kun ĉefministro-kandidato Fredrik Reinfeldt, kiu sekve fariĝis nova ĉefministro de Svedio.

Svedaj partioj en la Eŭropa Parlamento[redakti | redakti fonton]

Periodo 2004-2009[redakti | redakti fonton]

En la Eŭropa Parlamento troviĝas, krom tiuj sep partioj, ankaŭ:

  • Junilistan (JL) ("Junia listo") – partio kritika kontraŭ eŭropa unuiĝo, volas malhelpi ekeston de "eŭropa superŝtato"

La ok svedaj partioj aliĝis al jenaj frakcioj en la Eŭropa Parlamento:

Ĉiuj parlamentanoj estas listigitaj en: Membroj de Eŭropa Parlamento, 6-a periodo.

Periodo 2009-2014[redakti | redakti fonton]

En la Eŭropaj balotoj 2009 okazis jenaj ŝanĝoj:

  • Junilistan (JL) ("Junia listo") – malgajnis voĉojn, ne plu estas en la parlamento
  • Piratpartiet (PP) ("Pirata partio") – unuafoje eniras la parlamenton, kun 1 parlamentano

La aliaj 7 partioj daŭre estas reprezentataj en la Eŭropa Parlamento.

Malgrandaj partioj en Svedio[redakti | redakti fonton]

Krome ekzistas pluraj malpli grandaj partioj, interalie:

  • Svedio-demokratoj – sved-naciisma partio kun ligoj al novnaziismo
  • Feminisma iniciativo
  • Piratpartio – celas reformadon de kopirajtleĝoj
  • Pensiula partio
  • Sjukvårdspartiet (proks. Sano-sistema partio); celas plibonigon de la publika sanflega sistemo
  • diversaj nur-lokaj partioj, aktivaj sur komunuma aŭ regiona nivelo