Politiko de Nov-Zelando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambasadoj de Nov-Zelando.

Nov-Zelando estas parlamenta sendependa demokratio. La lando estas oficiale konstitucia monarkio, kies la regnestro estas la Reĝino Elizabeta la Dua de Britio, reprezentita de la Ĝenerala Reganto, nuntempe Patsy Reddy.

Historie, Nov-Zelando sekvis la britan Westminister-sistemon de parlamenta registaro, sed ne plu estas supera ĉambro post la abolicio de la Leĝdona konsilio, korpo ne elektita, en 1951. La Parlamento estas nun formita nur de la Ĉambro de la Reprezentantoj, formita de 120 membroj elektitaj de sistemo de proporcia reprezento de 1996.

En ĉi tiu sistemo estas 65 membroj kiuj reprezentas voĉdonajn distriktojn, el kiuj kvin estas rezervitaj por la maoria loĝantaro, kaj la cetero estas selektitaj per listoj de kandidatoj de la partioj, por akiri proporcian rezulton. Konsekvenco de la nova sistemo estas ke kutime la plimultaj partioj bezonas nun la apogon de la malplimultaj partioj por formi la registarojn de koalicio.

John Key, Ĉefministro de Nov-Zelando kaj gvidanto de la Nacia Partio.

De tiu Ĉambro estas elektita plenuma kabineto de 20 membroj, kiu estas estrata de la aktuala Ĉefministro, John Key, de la Nacia Partio, centro-dekstrema. Nuntempe, kvin aliaj partioj havas reprezenton en la Ĉambro, inter kiuj la Partio Laborista, centro-maldekstrema, estas la oficiala opozicio.