Polko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stratmuzikantoj en Prago kiuj ludas polkon.

Polko estas danco en 2/4-takto (ne intermiksu ĝin kun la polsko aŭ la polonezo!). La polko originis en la mezo de la 19-a jarcento en Bohemio (tiam parto de Aŭstra Imperio, nun la okcidenta parto de Ĉeĥio). Ĝi estas ankoraŭ ofta en ĉeĥa popolmuziko, kaj disvastiĝis en Eŭropo kaj Ameriko, iĝante tradicia en pluraj landoj kiel Meksiko. En la klasika muziko, multajn polkojn komponis interalie la du Johann Strauss-oj; kelkajn bone konatajn faris Bedřich Smetana.

Komparu ankaŭ polko-mazurko.