Polná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Polná (apartigilo)
Polná
germane Polna
urbo
Vido al Polná kun dekanuja preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Polná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Jihlava
Administra municipo Jihlava
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasazava montetaro
Situo Polná
 - alteco 490 m s. m.
 - koordinatoj 49° 29′ 13″ N 15° 43′ 08″ O / 49.48694 °N, 15.71889 °O / 49.48694; 15.71889 (mapo)
Areo 37,77 km² (3 777 ha)
Loĝantaro 5 238 (2023)
Denseco 138,68 loĝ./km²
Unua skribmencio 1242
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 588 13
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0632
NUTS 5 CZ0632 587711
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Polná
Retpaĝo: www.mesto-polna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Polná (germane Polna) estas urbo en Ĉeĥio, en Bohemio en distrikto Jihlava, regiono Vysočina. En la jaro 2023 vivis ĉi tie 5 238 loĝantoj. Ĝi troviĝas 14 km nordoriente de Jihlava, 17 km sudoriente de Havlíčkův Brod, 20 km sudokcidente de Žďár nad Sázavou kaj 35 km nordokcidente de Třebíč.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ždírec (distrikto Jihlava), Dobroutov, Dobronín, Brzkov, Věžnice, Kamenná (distrikto Jihlava), Záborná, Věžnička, Stáj, Rudolec, Poděšín kaj Nížkov.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1242.

En la jaro 1899 estis murdita la deknaŭjara Anežka Hrůzová en proksima arbaro Březina. Pro la murdo estis akuzita juda junulo Leopold Hilsner el Polná. Juĝproceso okazis kun li inter la 12-a – 17-a de septembro de la sama jaro kaj ĝi vekis en sia epoko grandegan atentemon (pli poste oni parolis pri la tuta evento kiel pri hilsneriado). Laŭ atestoj de loĝantoj de Polná el antaŭesplorado Hilsner en la tago de la murdo renkontiĝis kun pluaj du judoj, kun kiuj li estis tiutage vidita kaj ĉe kiuj la akuzo venis al konkludo, ke temis prikunkrimintoj. Tiuj ne estis trovitaj, sed Hilsner estis en la septembra proceso trovita kulpa (fare de 12 voĉoj el 12) pro kunĉeesto en la murdo. Post la kondamno de Hilsner en la afero partoprenis ankaŭ la estonta prezidento de ČSR Tomáš Garrigue Masaryk. La 11-a de decembron 1899 TGM vizitis Polná – inkognite. Hilsner estis mallongtempe post tio tralasita, sed baldaŭ venis alia proceso, en kiu lia kulpo estis konfirmita al li ne nur pro la murdo de Anežka Hrůzová, sed ankaŭ la alian knabinon el Horní Věžnice, Marie Klímová, kiu estis murdita je unu jaro pli antaŭe, en la jaro 1898. Ambaŭ murdoj havis nek rabeman nek seksan motivon – ili estis markitaj kiel ritaj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 285
18806 388
18905 965
19006 062
19105 595
19215 201
JaroLoĝantoj
19305 106
19504 296
19614 739
19704 580
19804 862
19914 691
JaroLoĝantoj
20014 869
20145 116
20165 091
20175 134
20185 149
20195 141
JaroLoĝantoj
20205 150
20215 089
20225 147
20235 238

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Polná dividiĝas en kvin lokajn partojn - Hrbov, Janovice, Nové Dvory, Polná kaj Skrýšov). Ĉiu el la partoj havas sian memstaran katastran teritorion (nomita Hrbov, Janovice u Polné, Nové Dvory u Kamenné, Polná kaj Skrýšov u Polné).

Polná havas dek unu bazajn setlejunuojn, nome por kvar lokajn partojn Hrbov, Janovice, Nové Dvory a Skrýšov kaj sep sur la katastraj teritorioj Polná kun la nomoj Horní Město, Kalvárie, Nad Peklem, Podhora, Polná–historické jádro, U nádraží kaj V rovinách.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Ĉielpreno de Vurgulino Maria
  • Preĝejo de sankta Anna
  • Sinagogo en Polná
  • Juda tombejo
  • Burgo kaj kastelo Polná

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]