Poloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
katolikismoortodoksismoprotestantismo
Poloj

Supre: Skłodowska–CurieJohano Paŭlo la 2-aKopernikoWałęsaConrad
Meze: GretzkySobieskiKościuszkoRejewskiWajdaKolbe
Sube: PiłsudskiLemBrzezińskiWarnerWielickiWolszczan
etnopopolo
okcidentaj slavoj • Lechites
Suma populacio
60 milionoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Pollando 38,860,000
[1]
 Usono 10,024,711 [2]
 Brazilo 1,800,000 [3]
 Germanio 1,055,700 [4]
 Kanado 984,565 [5]
 Francio 900,000
 Britio 500,000
 Argentino 500,000 [6]
 Belorusio 400,000 [7]
 Litovio 250,000 [8]
 Rusio 173,000 [9]
 Aŭstralio 150,900 [10]
 Ukrainio 144,130 [11]
 Norvegio 120,000 [12]
 Hispanio 78,305 [13]
 Irlando 63,090 [14]
 Latvio 51,995 [15]
 Italio 50,790 [16]
 Meksiko 50,000 [17]
 Kazaĥio 47,293 [18]
Ŝablono:Flagicon Nederlando 39,500 [19]
 Ĉeĥio 39,269 [20]
 Aŭstrio 21,000 [21]
 Islando 10,000 [22]
 Turkio 5,000 [23]
Resto de la mondo 1,145,000 (est.)
[24]
Lingvo(j)
pola lingvo
Religio
vdr
Entombigo de tri pereintoj de la ribelo en 1861 en Varsovio de Aleksander Lesser. La pentraĵo prezentas la tutan strukturon de la diversigita pola socio- Nobeluloj, kamparanoj, Judoj, inteligenciuloj, katolika episkopo, juda rabeno, armena episkopo, ortodoksoj, protestantoj

Poloj, la okcidentaj Slavoj vivantaj en la centro kaj la oriento de Eŭropo. Laŭ la alia difino ĝi estas la grupo de homoj el diversaj etnoj kunigitaj per la pola nacia konscio kreita dum multaj jaroj de la pola historio. Ekzemple multaj Judoj vivantaj en Pollando parolis pri si kiel "Poloj de la hebrea religio" (ekzemple Bruno Schulz) kaj Litovoj nomiĝis multfoje Poloj kiel apartenantaj al la Respubliko (ekzemple Adam Mickiewicz). Ĝenerala nombro de Poloj en la mondo estas 50-60 milionoj. En Pollando vivas 36 983 720 (en 2002a jaro). Poloj vivas ankaŭ en Usono, Brazilio, Britujo, Francio, Kanado, Arĝentino, Belarusio, Germanio, Litovio, Ukraino, Rusio, Irlando, Ĉeĥio kaj aliaj landoj.

Historio

Laŭ legendo la prapatro de Poloj estis Lech kiu fondis sian domon en Gniezno. La etnika pola nacio devenas de la grupo de okcidentaj Slavoj kiuj vivis inter Bug kaj Odra. La gento de Polanoj kunigis ĉiujn gentojn en tiu tero en 10-a jarcento ogranizante la unuan ŝtaton de Poloj. Post multaj bataloj kun Ĉeĥio, Kievo kaj Germanoj la unuaj reĝoj de Pollando komencis toleri aliajn etnikojn en la ŝtato. La populacio de Pollando trioblis nur dum la reĝado de Kazimiro la Granda. La toleremo en Pollando farigis ke el Hispanio, Germanio, Francio kaj aliaj landoj venadis multe Judoj, Ciganoj, Armenoj, banituloj, herezuloj, samseksemuloj, protestantoj kaj aliaj. En 1573 jaro Pollando kuniĝis kun Litovio per la unio kunkreante la Respublikon de Ambaŭaj Nacioj. En la sama jaro ili kreis la konfederacion de la Varsovio kiu konstatis pri la toleremo al ĉiuj religioj, etnoj kaj ideoj en Pollando. Ili ankaŭ elektis la reĝon Henri de Valois, la ano de la masakro de la Sankta Bartolomeo, sed kiam li sciigis pri tiuj reformoj li eskapis el Pollando. Dum baroko la feŭdala sistemo malamikigis nobeluloj kun malliberigitaj kamparanoj. Nobeluloj opinis ke nur ili estas Poloj. Ili opinis, ke li devenas de Sarmatoj. Multaj ne nobelaj urbanoj kaj kamparanoj opinis cetere same pri si ekzemple portante la sarmatajn kostumojn. La grava momento de la konscio de Poloj estis la batalo kun Svisujo- La "Svisa Diluvo" en 1656 dum kiu okazis la unua tutnacia ribelo. En la ribelo batalis ne nur nobeluloj kiel Stefan Czarniecki, aŭ pastroj kiel Augustyn Kordecki sed ankaŭ la pola urbanaro kaj kampanaro, kaj eĉ polaj Judoj kaj Armenoj. Postea "juda mesio" Jakub Frank parolis ke la Dia reĝo estos fondota en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Dum la bataloj pri la sendependeco kaj konstitucio batalis preskaŭ ĉiuj Pollandanoj. Dum tiuj bataloj inter 1791 ĝis 1920 jaro ege plifortigis la komencita dum la Svisa Diluvo tutnacia konscio. Post 2-a mondmilito estis mortigita la grandega parto de polaj Judoj, Ciganoj kaj Armenoj. La komunista ŝtato forigis Judojn en la ŝtato tial ili estas nun malnombraj en Pollando. La etnikaj problemoj post la 2-a mondmilito kaj konstatoj pri la pola limo de Josif Stalin kaj Winston Churchill ekzistas ankaŭ hodiaŭ. Nuntempe Poloj estas plejparte katolikoj. Plejmulto da homoj en Pollando deklaras ke ili estas Poloj (pli ol 97%).

La granda parto de pola kulturo provenas de la emigracio. La plej grandaj elmigracioj okaziĝis dum la okupacioj de Pollando post la insurekcioj (en 1795, 1830, 1846, 1863), post la 2-a mondmilito kaj post la komunista forigo de Judoj en 1968 kaj lastatempe post la enigo de Pollando al Europa Unio en 2004.

Eminentaj Poloj

Koperniko
Jan Kochanowski
Fryderyk Chopin
Ludwik Lejzer Zamenhof
Johano la 3-a Sobieski
Adam Mickiewicz
Stanisław Wyspiański
Johano Paŭlo la 2-a

Notoj